Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ĉilio - Vikipedio

Ĉilio

El Vikipedio

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio


República de Chile
Flago de Ĉilio Blazonŝildo de Ĉilio
(Pli detale) (Pli detale)
Nacia Moto: «Por la razón o la fuerza» («Per ratio aŭ forto»)
Nacia Himno: Himno Nacional de Chile
 Ĉilio
Ĉefurbo
 • Loĝantaro
 • Koordinatoj
Santiago de Chile¹
5.668.473 (2002)
33° 27′ S 70° 40′ O
Oficialaj lingvoj Hispana
Politika sistemo
Prezidanto
Demokratia Prezidanta Respubliko
Michelle Bachelet
Sendependiĝo
 • Komencis
 • Deklariĝis
El Hispanio
la 18-an de septembro de 1810
la 12-an de februaro de 1818
Surfaco
 • Entute
 • % akvo
Landlimoj
Marbordo
Loko 37º
756.950² kv km
1,07%
6.171 km
6.435 km
Loĝantaro
 • Entute
 • Denseco
Loko 60º
15.980.912 (2005 est.)
20 homoj po kv km
MEP (PPA)
 • Entute (2005)
 • pokapa MEP
Loko 45º
n/d
US$ 12.727
Valuto Ĉilia peso ($, CLP)
Tempozono
 • somere
UTC-4³
UTC-3³
Interreta Kodo .cl (nic-cl)
Telefona Kodo +56
Radiofona Prefikso 3GA-3GZ, CAA-CEZ, XQA-XRZ
ISO Kodo 152 / CHL / CL
Membro de: UN, AŜO, APEK, Mercosur4, CSN


Ĉilio - Chile

Lando en Suda Ameriko.

Enhavo

[redaktu] Bazaj informoj

  • Landkodo: CL.
  • E-nomo: Ĉilia Respubliko.
  • Nacia nomo: República de Chile.
  • Areo: 756.621 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Michelle Bachelet (de marto 2006).
  • Ĉefurbo: Santiago de Chile (4.272 mil).
  • Urboj: Viña del Mar (312 mil), Valparaíso (267 mil), Concepción (215 mil). Vidu: Listo de urboj de Ĉilio.
  • Adm. divido: 13 regionoj; vidu: Regionoj de Ĉilio.
  • Loĝantaro: 14.225 mil (1995), inter ili 100% ĉilianoj, 6% araukanoj.
  • Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
  • Kredantoj: katolikoj (80%).
  • Eksporto: kupro (la plej granda eksportanto), fero, molibdeno, nitratoj, ŝtala produktaĵo, fiŝo, frukto, celulozo.
  • GNP: totala - 70 mlrd $; pokapa - 4.160 $.
  • Organizoj: UNO (1945), OAŜ.

[redaktu] Regionoj

[redaktu] Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉilio

La teritorio nun okupata de Ĉilio estis okupita de antaŭ 12.000 jaroj, sed la suda parto estis malmulte loĝata. La norda parto formis parton de la Inkaa imperio, dum la centra parto estis okupita de la mapuĉoj.

En 1535 alvenis al la valo de Ĉilio la unuaj el la hispanaj conquistadores, Diego de Almagro kaj ĉefe Pedro de Valdivia, kiu fondis la urbon de Santiago de Chile.

Ĉilio fariĝis provinco de la Vicreĝlando de Peruo dum la koloniado.

En 1810, komenciĝas la luktoj de sendependeco, sub la komandeco de José de San Martín kaj Bernardo O'Higgins, kiu fariĝos la unua prezidento.

En la finaj jardekoj de la 19-a jarcento okazis diversaj militoj kun Peruo kaj Bolivio, kio kondukos al la aldono de diversaj nordaj teritorioj.

La Respubliko de Ĉilio estis relative stabila, dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.

En 1970 estas elektita prezidento Salvador Allende, kiu komencis grandajn reformojn en socia sfero. En 1973 estas organizita milita renverso, sub la komando de generalo Augusto Pinochet, kiu organizos militistan diktaturon.

En 1988 oni organizos referendumon, kiu estos malgajnita de la militistaj organizantoj, kiuj tiel estas devigataj forlasi sian postenon.

En 1990, komenciĝas la transiro al demokrata reĝimo, sub la prezidenteco de Patricio Aylwin.

En 2000 estas elektita prezidento socialisto Ricardo Lagos kaj en 2006 lin sukcedas sampartia Michelle Bachelet.

[redaktu] Esperanto-movado

EdE-Ĉ

Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. Sepúlveda Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E-ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo". En sept. Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPÚLVEDA Cuadra.

Vidu ankaŭ: Ĉiliaj esperantistoj.

 
MERKOSUDO
Merkosudo
Membraj ŝtatoj:
Argentino | Brazilo | Paragvajo | Urugvajo
Asociiĝintaj ŝtatoj:
Bolivio | Ĉilio | Peruo


landoj en Sudameriko
Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo
Dependa teritorio: Falklandoj (britaj) | Franca Gviano | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ĉilio sub la gloso :Category:Chile


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ĉilio sub la gloso Category:Chile
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com