Leonid Breĵnev
El Vikipedio
Leonid BREĴNEV (Леонид Ильич Брежнев pron. Leonjid Iljiĉ Breĵnjev)) (1-a de januaro, 1906 (laŭ gregoria kalendaro) – 10-a de novembro, 1982), soveta politikisto kaj partia gvidanto. En 1964-1966 li estis unua sekretario kaj en 1966-1982 - ĝenerala sekretario de Centra Komitato de KPSU (Komunista partio de Soveta Unio), prezidanto de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio dum 1960-1964 kaj 1977-1982 jaroj.
De 1946, Breĵnev estis altranga partia funkciulo en la iamaj sovetaj respublikoj Ukrainio, Moldavio kaj Kazaĥio. Li estis unu el la organizantoj de la deposteniĝo de Nikita Ĥruŝĉov en 1964. Dum la regado de Breĵnevo, superregis konservativaj tendencoj en la lando, pligrandiĝis negativaj procesoj en ekonomio, socia kaj spirita sferoj de la vivo, okazis intervenoj de sovetaj milittrupoj en Ĉeĥoslovakio (1968) kaj Afganio (1979).
Oni nomis lian regan periodon "la jaroj de stagnado".