Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Praga burgo - Vikipedio

Praga burgo

El Vikipedio

Prago kun Praga burgo
Pligrandigu
Prago kun Praga burgo

Praga burgo estas ekde la plej malnova historio de Prago simbolo ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la tuta nacio. Rilate al kelkaj esceptoj ĝi estis sidejo de la ĉeĥaj regantoj kaj centro de politika agado. Onidire kun sia longeco 570 m ĝi estas la plej longa burgo en la mondo.

Devena přemyslida burgejo estis neniel pli granda ol la hodiaŭa areo de la burgo. Krom okcidenta flanko ĝi estis ĉirkaŭigita per krutaj deklivoj kaj en nordo, en la loko de Cerva fosaĵo (Jelení příkop), eĉ fluis rojo. En okcidenta flanko, inter nuna placo en Hradčany kaj la unua burga kortego, pro defendkaŭzoj oni elfosis fosaĵon 30 m profunda kaj 24 m larĝa, trans kiu kondukis ponto ĝis la ĉefa pordego. Malgraŭ tio ĉirkaŭ la burgo estis lignaj remparoj en argilaj glacisoj kaj kelke da gardturoj, el kiu tri servis ankaŭ kiel pordegoj. Inter la okcidenta kaj la orienta pordegoj kondukis pavimita vojo. La unuaj ŝtonkonstruaĵoj estis rotondo de sankta Vito, baziliko de sankta Georgo kun monaĥejo, episkopa domo kun kapelo de sankta Moriso kaj preĝejeto de Virgulino Mario. Princa palaco kaj fostodomoj por servistaro estis dum lignaj.

Dum princo Vratislav la 2-a kiel rezidenco de la reganto validiĝas por mallonga tempo Vyšehrad, spite al tio oni faras en „Praga burgo“ konstrureguligojn. La lignan fortikaĵon alternigas ŝtona kun tri pordegoj: oriente Nigra turo, okcidente Blanka turo kaj kiel flanka enirejo servis Suda turo. Ĉirkaŭ la jaro 1060 la rotondo de sankta Vito estis detruita kaj en ties loko konstruita baziliko, antaŭulo de katedralo. Trinava romana templo el blanka marno estis 70 m longa kaj por tiama tempo en ĉehaj landoj tute nevidita. La preĝejo de sankta Georgo plinombriĝis je du turoj kaj la ligna palaco estas anstataŭigita per masonita.

Reĝo Přemysl Otakar la 2-a estis siatempe unu el la plej estimataj regantoj de Eŭropo. Respondis al tio ankaŭ liaj alikonstruoj en Burgo. Dum la unuaj jaroj de sia regado li koncentris sin al pliperfektigado de la fortikaĵoj, precipe de tiu plej sentema okcidenta flanko, kie estis la fosaĵoj plilarĝigitaj kaj la enirejon en Nigra turo li nuligis. Li igis alikonstrui la reĝan palacon por bezonoj de reprezentado kaj loĝado.

Gotika prospero daŭrigas dum Lucemburk-anoj. En la jaro 1344 Karolo la 4-a, tiam ankoraŭ princo kaj margrafo moravia, estas metanta, kun longtempa amiko Arnošt z Pardubic kaj kun sia patro Johano de Luksemburgio, fundamentan ŝtonon de katedralo de sankta Vito en konekso de avancigo de la praga episkopejo je ĉefepiskopejo. Ĉefaj arkitektoj estis Matyáš z Arrasu kaj pli malfrue Petr Parléř. Tio estas trinava katedralo kun transepto, ĉirkaŭirejo kaj girlando de la kapelo. Kapelo de sankta Václav (Venceslao), konstruita super lia tombo, estas la plej signifa el ili. Granda aŭ ankaŭ Sonorila turo 109 m alta estis fondita de Parléř, sed finita ĝi estis nur en la jaro 1554 kaj en la jaro 1770 ĝi estis havigita per baroka volbo. La okcidenta parto, fronto kun okdekmetraj turoj, estis alkonstruita en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj laŭ projekto de Josef Mocker. Post lia morto en 1899 transprenis gvidadon Josip Plečnik. La katedralo estis finita en la jaro 1929. Ĝi servas krom alia kiel trezorejo de la ĉeĥaj kronadjuveloj, maŭzoleo de la reĝoj kaj galerio de iliaj skulptistaj kaj pentristaj portretoj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com