1953
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953
1953 estis normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:
[redaktu] Eventoj
- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans Bakker.
- La itala piloto Alberto Ascari gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag Hammarskjold anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David Ben-Gurion eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.
[redaktu] Naskiĝoj
- Abel Montagut, esperantlingva poeto
- 5-a de januaro : Stano Marček, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María Aznar, ĉefministro de Hispanio
- 16-a de majo: Pierce Brosnan, skota-usona aktoro
- 24-a de julio: Jorge Luis Gutiérrez
- 3-a de septembro: Jean-Pierre Jeunet, franca filmreĝisoro
- 14-a de novembro: Dominique de Villepin, ĉefministro de Francio
- 8-a de decembro : Kim Basinger, usona aktorino
[redaktu] Mortoj
- 5-a de marto: Stalino kaj Sergej Prokofjev
- 14-a de marto: Klement Gottwald, ĉeĥoslovaka prezidento
- 16-a de julio: Hilaire Belloc, angla verkisto
- 28-a de septembro: Edwin Hubble, astronomo
- 5-a de oktobro: Friedrich Wolf
- 8-a de oktobro: Kathleen Ferrier
- 8-a de novembro: Ivan Bunin