Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Marko Polo - Vikipedio

Marko Polo

El Vikipedio

Marko POLO (originale Marco Polo [marko polo]) (15-a de septembro, 12548-a de januaro, 1324) estis komercisto kaj esploristo el Venecio. Li estis unu el la unuaj okcidentuloj kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai [kataj]) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libron Il Milione (de la kromnomo de sia familio, Emilione). Kelkaj opinias ke Marco Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio, dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias ke li estis fanfaronulo.

Oni supozas ke la familianoj Polo vivis en Ĉinio dum dek sep jaroj kaj nur poste reiris al Venecio. Je lia reveno, dum mara milito inter Venecio kaj Ĝenovo, Marco kaptiĝis kaj enprizoniĝis. De tie li diktis al Rustichello da Pisa la libron Il Milione.

Enhavo

[redaktu] La unua vojaĝo

Marko POLO vizitas la kortegon de Kublaj Ĥano
Pligrandigu
Marko POLO vizitas la kortegon de Kublaj Ĥano

La familio Polo inkluzivis aliajn esploristojn antaŭ Marko. Lia patro Niccolò (aŭ Nicolò laŭ la venecia dialekto) kaj lia onklo Maffeo (Maffio) estis sukcesaj komercistoj kun la Oriento. Ili vojaĝis al Azio en 1255 kaj atingis Ĉinion en 1266, ĝis Khanbaliq (hodiaŭa Pekino). Ili revenis al Italio kiel senditoj de Kublaj Ĥano, kune kun letero por la Papo, en kiu Kubilai petis ke oni sendu klerulojn al la Mongola Imperio, kiuj instruu pri okcidenta vivmaniero.

Laŭ la tradicio, la familio Polo trovas sian originon en la insulo Korcula (tiam konita kiel Curzola), en la Adriatika maro. Estas tamen duboj pri la vero de tiu aserto. La urbo Korčula tamen plu tenas domon en kiu, laŭ onidiroj, Marko naskiĝis. Ĉiukaze, la familio Polo famiĝis en Venecio kaj memoriĝas kiel venecia.

[redaktu] La dua vojaĝo

Matteo kaj Niccolò Polo komencis duan vojaĝon, portante respondon de la Papo por Kublaj Ĥano, en 1271. Tiufoje Niccolò portis sian filon Marko, kiu ĝuis la favoron de Kublaj Ĥano, kaj de li fariĝis konsilisto. Post malmulta tempo Marko fariĝis sendito por la Ĥano. Dum 17 jaroj da servado por la Ĥano, Marko Polo lernadis pri la historio kaj geografio de Ĉinio kaj pri la detaloj de iliaj civilizo kaj teknologio, ne malofte pli progresa ol la tiama eŭropa.

[redaktu] Il Milione

Je ilia reveno de Ĉinio en 1295, la familio restis en Venecio, kie ili fariĝis famuloj kaj altiris multe da scivolantoj kaj aŭskultantoj kiuj ja malfacile povis kredi iliajn rakontojn. Pro la nekredemo de la venecianoj, Marko Polo aranĝis specialan vespermanĝon por ĉiuj, en kiu la tuta familio Polo partoprenis vestita per simplaj ĉinaj vestaĵoj. Tuj antaŭ la ekmanĝo, la familianoj Polo malfermis siajn poŝojn kaj montris centojn da rubenoj kaj aliaj juveloj kiujn ili ricevis en Azio. Kvankam tre impresiĝintaj, la venecianoj plu dubis la familion Polo.

Pro sia adventuremo, Marko Polo partoprenis la ŝipan batalon de Curzola/Korčula, inter Venecio kaj Ĝenovo, en 1298. Li kaptiĝis kaj pasigis la malmultajn monatojn dum sia karcero per diktado de detala rakonto de siaj vojaĝoj al la tiame nekonataj regionoj de la orientaj landoj. Lia libro, Il Milione, verkiĝis en la provenca lingvo kaj tradukiĝis postnelonge en multaj eŭropaj lingvoj. La origina libro perdiĝis kaj estas kelkaj nekoheraĵoj en la diversaj tradukoj. La libro tuj sukcesiĝis, kaj tio estas mirinde konsiderante la malaltan teknologinivelon de libroprintado en tiama Eŭropo.

[redaktu] Ĉu la vojaĝo vere okazis?

Tuj antaŭ lia morto, preĝisto petegis al Marko, ke li konfesu siajn mensogojn. Marco rifuzis, kaj insistis, dirante "Mi diris eĉ ne duonon de tio kion mi vidis!"

Kvankam plejparto da historiistoj kredas ke Marko Polo ja atingis Ĉinion, lastatempe kelkaj proponis la ideon, ke li vere ne iris tiom for, kaj nur re-raportis informojn kiujn li aŭdis de aliaj. Tiuj skeptikuloj montras ke, inter aliaj mankoj, liaj rakontoj ne mencias Ĉinajn literojn, manĝobastonetojn, teon, pied-legadon, aŭ la Grandan Ĉinan Muregon. Plue, tiamaj ĉinaj arkivoj ne mencias lin, malgraŭ tio ke li asertas, ke li servis kiel speciala sendito por Kubilai Ĥano. Tio ja estas strange se oni rimarkas la atentan arkivtenadon de tiama Ĉinio.

Aliflanke, Marko priskribas aliajn ecojn de orienta vivomaniero per bona detalo: papera mono, la Granda Kanalo de Ĉinio, la kompono de mongola armeo, tigroj, la imperia poŝtoservo. Li ankaŭ parolas pri Japanio laŭ la ĉina nomo Zipang aŭ Cipangu. Fakte oni konsideras tion kiel la unuan mencion de Japanio en okcidenta literaturo.

Oni ankaŭ kredas ke Marko Polo priskribis ponton kiu estis situo de la Incidento de la Ponto de Marko Polo, batalo kiu komencis la japanan invadon de nord-centra Ĉinio dum la Dua mondmilito.

[redaktu] Historia influo

Kvankam la Polo-anoj ne estis la unuaj eŭropajn kiuj atingis Ĉinion piede (vi ekzemple vidu Giovanni da Pian del Carpini), estas ja pro la libro de Marco Polo ke ilia vojaĝo estis la unua kiun oni povis disvaste koni, kaj dum longa tempo estis la plej bone pridokumentita.

Laŭ la legendo, Marko Polo enkondukis al Italio kelkajn ĉinaĵojn, inter kiuj glaciaĵo, pico kaj pastaĵo, ĉefe spagetoj. Tamen la legendoj estas ja pridubeblaj: ekzemple estas pruvoj, ke en Italio oni konis pastaĵon de pli frua tempo.

La flughaveno de Venecio nomiĝas Aeroporto Internazionale Marco Polo.

Ankaŭ vidu pri la satelitoj Marcopolo.

Pluraj italaj militŝipoj nomiĝis Marko Polo.


La irlanda verkisto Donn BYRNE priparolas fantazie pri la vojaĝoj de Marko Polo en sia libro Messer Marko Polo. Li ankaŭ aperas kiel ĉefa rolanto en la rakonto de Italo Calvino, Nevideblaj urboj.

Usona naĝeja kaŝ-trova infana ludo nomiĝas Marko Polo.

[redaktu] En Esperanto aperis

La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo (Esperantigis Daniel Moirand - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2001. - 445 p., Serio Oriento-Okcidento 34 - ISBN 92-9017-075-1)

Recenzo troveblas en:

• Wolfram ROHLOFF: Vojaĝante kun Marko Polo (recenzo pri La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo de Marko Polo) el Monato (gazeto) (2002/12, p.20)



Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

Pligrandigu
Pligrandigu


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Marko Polo sub la gloso Marco Polo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.silk-road.com/artl/marcopolo.shtml
•  http://www.korcula.net/mpolo/segpolo.htm
•  http://www.museumofhoaxes.com/polo.html


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com