Viena arbitracio
El Vikipedio
Viena arbitracio – diktato de la ŝanĝo de ĉeĥoslovakaj kaj rumanaj ŝtatlimoj utile al horthy-a Hungario surbaze de kontraŭleĝa arbitracia decido de ministroj de la aferoj eksterlandaj de Germanio (Joachim von Ribbentrop) kaj Italio (Galeazzo Ciano) el la 2-an de novembro de 1938. Ĉeĥoslovakio estis rezignonta laŭ protokolo subskribita de reprezentantoj de Germanio, Italio, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio en la tagoj de la 5-a ĝis la 10-a de novembro malgrandan parton de sia teritorio al Hungario. La viena arbitracio tiel ligis al munkena interkonsento. Laŭ la viena arbitracio Hungario prenis 43500 kvadratkilometran parton el norda Transilvanio (parto de Rumanio) kaj parton de suda kaj orienta Slovakio, kie laŭ popolnombrado el la jaro 1910 vivis 50 % da hungaroj. De Ĉeĥoslovakio estis tiel forŝirita 11 927 km2 da teritorio kun pli ol 1 miliono da loĝantoj. Rumanio perdis 43500 kvadratkilometrojn.
Hungario perdis la akiritajn teritoriojn post la milito, eĉ 3 vilaĝojn akiris pli (Ĉeĥo)Slovakio.