Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Universala Kongreso de Esperanto - Vikipedio

Universala Kongreso de Esperanto

El Vikipedio

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto


UK
Nomo Universala Kongreso de Esperanto
Regiono Mondo
Periodo Somere
Organizanto UEA
Ekzistas ekde 1905
Celgrupo Esperantistoj
Informa retpaĝo UK 2007 paĝo
Fota retpaĝo UK 2006 fotopaĝo

Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.

Enhavo

[redaktu] Ĝeneralaĵoj

UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.

Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.

Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).

[redaktu] Programo

Kvankam la programo varias de jaro al jaro, la kongresojn karakterizas laŭtradicie konstantaj ĉefaj eroj:

  • Kadra temo liveras la fonon por diskutoj, prelegoj kaj pliaj klerigaj programeroj, interalie sesioj de la Internacia Kongresa Universitato, prezentadoj kaj lingvokursoj, kiuj konatigas la gastigantan landon kaj ties kulturon. Je tio servas ankaŭ turismaj ekskursoj al la vidindaĵoj de la proksima kaj pli fora ĉirkaŭo
  • Tre ampleksa kultura programo kun abundo de distraj kaj artaj eroj atestas la riĉan kulturan vivon de la lingvokomunumo. Ĝi entenas interalie nacian kaj internacian vesperojn, koncertojn klasikajn kaj modernajn, teatrajn kaj kabaredajn prezentojn kaj balon. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Pacokaj la libroservo.
  • La kongresanoj priparolas la eblecojn de la plua disvastigo de Esperanto kaj de ĝia utila uzo en multaj sferoj de la scienca, ekonomia, kultura kaj politika vivo en la mondo. Laboras organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj. Okazas elektoj de gvidaj organoj.

[redaktu] Historio de UK

Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovro kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaŭ organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-mer.

La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto.

[redaktu] Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

UK Urbo Lando Aliĝintoj
93-a UK 2008 Roterdamo Nederlando  
92-a UK 2007 Jokohamo Japanio  
91-a UK 2006 Florenco Italio 2209
90-a UK 2005 Vilno Litovio 2344
89-a UK 2004 Pekino Ĉinio 2031
88-a UK 2003 Gotenburgo Svedio 1791
87-a UK 2002 Fortalezo Brazilo 1484
86-a UK 2001 Zagrebo Kroatio 1691
85-a UK 2000 Tel-Avivo Israelo 1212
84-a UK 1999 Berlino Germanio 2712
83-a UK 1998 Montpeliero Francio 3133
82-a UK 1997 Adelajdo Aŭstralio 1224
81-a UK 1996 Prago Ĉeĥio 2972
80-a UK 1995 Tampereo Finnlando 2443
79-a UK 1994 Seulo Koreio 1776
78-a UK 1993 Valencio Hispanio 1863
77-a UK 1992 Vieno Aŭstrio 3033
76-a UK 1991 Bergeno Norvegio 2400
75-a UK 1990 Havano Kubo 1617
74-a UK 1989 Brajtono Britio 2280
73-a UK 1988 Roterdamo Nederlando 2321
72-a UK 1987 Varsovio Pollando 5946
71-a UK 1986 Pekino Ĉinio 2482
70-a UK 1985 Aŭgsburgo Germanio 2311
69-a UK 1984 Vankuvero Kanado 802
68-a UK 1983 Budapeŝto Hungario 4834
67-a UK 1982 Antverpeno Belgio 1899
66-a UK 1981 Braziljo Brazilo 1749
65-a UK 1980 Stokholmo Svedio 1807
64-a UK 1979 Lucerno Svislando 1630
63-a UK 1978 Varna Bulgario 4414
62-a UK 1977 Rejkjaviko Islando 1199
61-a UK 1976 Ateno Grekio 1266
60-a UK 1975 Kopenhago Danio 1227
59-a UK 1974 Hamburgo Germanio 1651
58-a UK 1973 Beogrado Jugoslavio 1638
57-a UK 1972 Portlando Usono 923
56-a UK 1971 Londono Britio 2071
55-a UK 1970 Vieno Aŭstrio 1987
54-a UK 1969 Helsinko Finlando 1857
53-a UK 1968 Madrido Hispanio 1769
52-a UK 1967 Roterdamo Nederlando 1265
51-a UK 1966 Budapeŝto Hungario 3975
50-a UK 1965 Tokio Japanio 1710
49-a UK 1964 Hago Nederlando 2512
48-a UK 1963 Sofio Bulgario 3472
47-a UK 1962 Kopenhago Danio 1550
46-a UK 1961 Harrogate Britio 1646
45-a UK 1960 Bruselo Belgio 1930
44-a UK 1959 Varsovio Pollando 3256
43-a UK 1958 Majenco Germanio 2021
42-a UK 1957 Marsejlo Francio 1468
41-a UK 1956 Kopenhago Danio 2200
40-a UK 1955 Bolonio Italio 1687
39-a UK 1954 Haarlemo Nederlando 2353
38-a UK 1953 Zagrebo Jugoslavio 1760
37-a UK 1952 Oslo Norvegio 1614
36-a UK 1951 Munkeno Germanio 2040
35-a UK 1950 Parizo Francio 2325
34-a UK 1949 Bournemouth Britio 1534
33-a UK 1948 Malmo Svedio 1761
32-a UK 1947 Berno Svislando 1370
31-a UK 1939 Berno Svislando 765
30-a UK 1938 Londono Britio 1602
29-a UK 1937 Varsovio Pollando 1120
28-a UK 1936 Vieno Aŭstrio 854
27-a UK 1935 Romo Italio 1442
26-a UK 1934 Stokholmo Svedio 2042
25-a UK 1933 Kolonjo Germanio 950
24-a UK 1932 Parizo Francio 1650
23-a UK 1931 Krakovo Pollando 900
22-a UK 1930 Oksfordo Britio 1211
21-a UK 1929 Budapeŝto Hungario 1200
20-a UK 1928 Antverpeno Belgio 1494
19-a UK 1927 Danzig (nun Gdańsk) Libera Urbo (nun Pollando) 905
18-a UK 1926 Edinburgo Skotlando 960
17-a UK 1925 Ĝenevo Svislando 953
16-a UK 1924 Vieno Aŭstrio 3400
15-a UK 1923 Nurnbergo Germanio 4963
14-a UK 1922 Helsinki Finnlando 850
13-a UK 1921 Prago Ĉeĥoslovakio 2561
12-a UK 1920 Hago Nederlando 408
11-a UK 1915 Sanfrancisko Usono 163
10-a UK 1914 Parizo Francio - ne okazis pro la Unua mondmilito 3739
9-a UK 1913 Berno Svislando 1203
8-a UK 1912 Krakovo Pollando 1000
7-a UK 1911 Antverpeno Belgio 1800
6-a UK 1910 Vaŝingtono Usono 357
5-a UK 1909 Barcelono Hispanio 1287
4-a UK 1908 Dresdeno Germanio 1500
3-a UK 1907 Kembriĝo Britio 1317
2-a UK 1906 Ĝenevo Svislando 1200
1-a UK 1905 Boulogne-sur-Mer Francio 688

[redaktu] Eksteraj Ligiloj

•  Informoj de UEA pri la UK-oj

[redaktu] Literaturo


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com