Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tel-Avivo - Vikipedio

Tel-Avivo

El Vikipedio

Tel-Aviv estas urbo en Israelo. En Tel-Avivo okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en 2000.

La urbo Tel-Avivo fondiĝis en 1909 kiel najbareco nomiĝanta "Aĥuzat-Bajit", kaj depost 1934 estis urbo.

Enhavo

[redaktu] La metropolo Tel-Avivo

Tel-Avivo estas urbo ĉe la marbordo, kiu neniam "ripozas". Ĝi situas ideale en la centro de Israelo, kaj estas facile atingebla de ĉie en la mondo. La flughaveno Ben-Gurion - la ĉefa enirejo al Israelo - troviĝas je veturdistanco de nur dudek minutoj de Tel-Avivo; Jerusalemo - malpli ol unu horo; Nazareto en la norda parto de Israelo - malpli ol du horoj; kaj Ejlato, la suda urbo - nur duonan horon da flugo. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas atingeblaj je unutaga ekskurso.

Tel-Avivo estas mediteranea feriejo kun multaj sablaj plaĝoj. Preskaŭ de ĉie en la urbo vi proksimas al la marbordo. Tiu kombinaĵo de raviga maro kaj la proksimeco de Tel-Avivo al ĉiuj lokoj en Israelo igas ĝin ideala loko por libertempi kaj elvojaĝadi.

En Tel-Avivo estas multaj hoteloj. La varieco inkluzivas unuflanke malmultekostajn hotelojn kaj je la alia flanko tre luksajn hotelojn.

[redaktu] Mondo de ĉiugustaj delicoj

Irante ekstere en Tel-Avivo - mondo da aventuroj kaj ĝuoj atendas vin. Per sia tepida mediteranea akvo, la maro agrable invitas por bano kaj marsportoj. La altaj konstruaĵoj kiuj tranĉas la ĉiellinion apud la marbordo, iom respegulas la naturon kaj la ritmon de la urbo. Promenejo ĉe la marbordo, haveneto, kafejoj, restoracioj kaj nokta vivo igas ĉi tiun urbon nerezistebla por turistoj kaj lokuloj.

Vespere, la urbo lumiĝas kaj vekiĝas al nokta vivo. En Tel-Avivo estas diverstipaj restoracioj, multaj el ili luksaj, kaj multe da mediteranestilaj orientaj restoracioj. Distraĵoj furoras en Tel-Avivo. La urbo ofertas multajn kafejojn, diskejojn kaj trinkejojn, kiuj funkcias ĝis la malfrunoktaj horoj. Nokta promenado ĉe la marbordo ankaŭ estas agrabla travivaĵo, precipe somere aŭ printempe.

En la suda rando de la promenejo (post 30 minutoj da promenado) kuŝas la antikva urbo Jafo. De tie, nova Tel-Avivo evoluis ekde la komenco de la nuna jarcento. Jaffo estas urbo el la biblia epoko: de ĉi tie la biblia profeto Jona ekis la vojaĝon al la gorĝo de la baleno. Ankaŭ la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jaffo estas la loko en kiu Andromeda fariĝis roko.

Absolute nemaltrafinda loko estas la triangulo de la stratoj Ŝejnkin, Nahalat-Binjamin kaj la Karmel-bazaro. La strato Ŝejnkin situas en la koro de Tel-Avivo; tie vi povas rigardi homojn kaj enspiri la junulecan "strat-vivon". En la alia flanko troviĝas la strata vendejaro de Nahalat-Binjamin. Tie vi povas renkonti muzikon, etoson, homojn kaj belajn artaĵojn. Tuŝante la straton Nahalat-Binjamin situas la plej granda israela subĉiela Bazaro, "Karmel". Tiu ĉi loko konsistas el kaoso da komerco, odoroj kaj koloroj.

Alia alloga loko estas la pulbazaro en Jaffo. Ĝi estas unika mediteranea pulbazaro, kiu havas preskaŭ ĉion. Oni neniam scias kiun trezoron oni povas trovi tie...

[redaktu] Aĉetado

Lokoj kiel placo Kikar Hamedina kaj la krucvojo de Dizengof- kaj Zamenhof-stratoj estas centroj de la plej moderna modo. Vi povas trovi tie vestaĵojn de lokaj kaj de internacie famaj dezajnistoj.

[redaktu] Arkitekturo

Unu el la stiloj de arkitekturo kiu allogis internacian intereson estas la eŭropa "Bau-Hauz", kiu furoris en Tel-Avivo dum la tridekaj jaroj. Tel-Avivo estas konsiderata kiel la ĉefa urbo de "Bau-Hauz" en la mondo, kie multaj perloj de tiu ĉi stilo konserviĝis.

[redaktu] Muzeoj

En Tel-Avivo estas multaj muzeoj. Kelkaj el ili estas unikaj. Ekzemple, la Muzeo de Diasporo, kiu prezentas la historion de dumil jaroj de juda diasporo, estas unu el la plej interesaj. Apude situas Muzeo Erec-Israel, dediĉita al la historio kaj arkeologio de la regiono. Ĝi estas la nura muzeo kiu estas konstruita ĉirkaŭ aktiva arkeologia sito - la antikva urbo de Tel Kasila. La Tel-Aviva Muzeo de Arto estas la ĉefa muzeo de vidaj artoj. Ĝi fondiĝis en 1971 kaj prezentas modernajn israelajn pentraĵojn kaj internacian arton. Tiu ĉi muzeo gastigas kulturajn eventojn, kaj estas unu el la ĉefaj kulturaj pivotoj de la urbo.

En Tel-Avivo vi ankaŭ povas amuziĝi per teatraĵoj kaj diversaj podi-artoj. La Filharmonia Orkestro de Israelo kun ĝia fama dirigento Zubin Mehta akiris mondan renomon. Kaj pri la apud-situanta teatro Habima, preskaŭ 100-jara, kaj la juna teatro Geŝer vi povas aŭdi eĉ en Novjorko, Moskvo kaj Berlino.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com