Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tokio - Vikipedio

Tokio

El Vikipedio

Geografio > Azio > Japanio > Honŝuo > Kanto-regiono > Tokio < Urboj

Geografio > Azio > Japanio > Honŝuo > Kanto-regiono > Tokia Metropolo


  • loko: 35° 41' N, 139° 45' E Mapo
  • horzono: GMT+9h (ne somera tempo)
  • loĝantaro: 34.750 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
  • monumentoj: mikada palaco kaj restaĵoj de la 17-a jarcenta kastelo; domego de parlamento; multe da temploj (i.a. la plej malnova budhisma templo en Japanio, 628 j.)

Tokio (japane: 東京, とうきょう), urbo en orienta Honshu, estas la ĉefurbo de Japanio kaj la plej granda urba aglomeraĵo en la mondo kun 33 750 000 loĝantoj ene de sia urba influo.

Iom pli ol 12 000 000 homoj loĝas en Tokia Metropolo dum cent-miloj da aliaj komutas ĉiutage de la ĉirkaŭaj regionoj por labori kaj komerci en Tokio. Tokio estas la ĉefloko de politiko, ekonomio, kulturo, kaj akademieco en Japanio kaj ankaŭ la hejmo de la Japana imperiestro kaj la loko de la nacia registaro, kaj la ĉefa komerca kaj financa centro por ĉia Orient-Azio.

Tokio estas malkutima pro tio ke ĝi entenas multe malpli ĉielskrapantojn ol aliaj urboj kun sia grandeco, plejparte pro tertremaj konstruaj kodoj; anstataŭe, ĝi plejparte konsistas el domturetaj apartamentoj kun ses ĝis dek niveloj kaj dense pakitaj familiaj hejmoj. Tokio ankaŭ estas la hejmo de la plej kompleksa vetursistemo de la mondo, kaj estas fama pro siaj troplenaj pinthoroj.

Originale nomita Edo (江戸, えど), la urbo renomiĝis en 1868 al Tōkyō (Tokyo), kiu signifas simple "orienta ĉefurbo". Ĝis tiam, la oficiala ĉefurbo de Japanio estis Kioto (京都, きょうと), sed ekde 1603 la administracio de la ŝogunoj regadis efektive el Edo. Kioto nomiĝis "Saikjo" dum mallonga tempo.


Enhavo

[redaktu] Difino de Tokio

En artikolo pri Tokio en Japanlingva Vikipedio, ja:東京 difinas strikte "Tokio".

  1. Pligranda Tokia Areo(ja:東京圏) - areo inkludas Tokian Metropolon, Saitama-prefektujon, Kanagaŭa-prefektujon kaj Ĉiba-prefektujo
  2. Ĉefurba Areo(ja:首都圏) - Areo inkludas la Pligrandan Tokian Areon, Ibaraki-prefektujon, Gunma-prefektujon, Toĉigi-prefektujon kaj Jamanaŝi-prefektujon
  3. Tokia Metropolo(ja:東京都) - Areo kiun Tokia Prefektujo oficis
  4. Specialaj kvartaloj(ja:特別区) - Areo kiun Tokia Urbo oficis
  5. 15 kvartaloj kiuj situas en centro de Tokia Metropolo, oficis de kiam Tokia Urbo fondiĝis

Ekster-Japane, oni uzas ĝin por 1. aŭ 2., en Japanio oni uzas ĝin por 3. 4. aŭ malofte 5. .

[redaktu] Administrado

Tokia Metropolo(東京都)
Simbolo de Tokia Metropola Registaro
Municipa Kodo 013000-1
Areo 2,187.08km²
Loĝantaro 12,379,928
(1-a de decembro 2003)
Malneta Enmetropola Produkto 852,29.6 miliardo enoj
(2000, plejmulte en Japanio)
Metropolana Tago 1-a de oktobro
ISO 3166-2 JP-13
Metropola Floro "Somejoŝino"
Metropola Arbo Ginko
Metropola Birdo "Jurikamome"
Metropola Kanto Tokia Urba Kanto
Tokia Metropola Kanto
Metropolestro Ishihara Shintaro
Tokia Metropola Registara Oficejo
Adreso 〒163-8001
東京都新宿区西新宿2丁目8番1号

8-1,Nishi-Shinjuku 2-chome
Shinjuku-ku, Tokio, JP-163-8001, Japanio
Telefono +81-3-5321-1111
Ekstera Ligo Retpaĝo
Tokia Metropola Registaro situas en Japanio


Tokio havas administran strukturon unika inter la prefektujoj de Japanio. Oficiale nomumita "metropolo" (都 to). Kvankam ĝi ĝenerale aspektas kiel prefektujo, la Tokia Metropola Registaro(東京都 [tō-kjō-to]) ankaŭ ofertas partajn urbajn funkciojn al la 23 specialaj kvartaloj ene de la koro de Tokio, kun kombinita loĝantaro de 8 134 699 kaj areo de 621.3 km². Aldone al la specialaj kvartaloj, Tokio administras 26 suburbaj urboj okcidenten kaj nombro da insuloj en la Pacifika Oceano. La ĉefaj oficejoj de la Metropola Registaro lokiĝas en la kvartalo de Ŝinĵuku.

Laŭ la Loĝantara Censo de 2000, Tokio havas loĝantaron de 12 064 101 kaj areon de 2186,9 km². Tokio estas parto de la Pligranda Tokia Areo, kiu konsistas el Tokio mem, kaj la ĉirkaŭaj prefektujoj de Kanagaŭa, Saitama, kaj Ĉiba. La Pligranda Tokia Areo estas la plej granda metropolo en la mondo kun loĝantaro de 33 418 366.

[redaktu] Historio

Tokio unue konstruiĝis dum 1457; la urbo nomiĝis Edo (江戸). La Tokugawa Ŝogunaro establis dum 1603 kun Edo kiel ĝia registara loko (efektiva ĉefurbo). (La loĝejo de la imperiestro kaj la formala ĉefurbo restis en Kyoto; tiu urbo estis la vera ĉefurbo de Japanio ĝis tiam.) En Septembro de 1868, kiam la ŝogunaro finiĝis, Imperiestro Meiji ordonis ke Edo estu renomita "Tokio", signifanta "Orienta Ĉefurbo". La nova nomo estis intencita emfazi la statuson de Tokio kiel nova ĉefurbo de Japanio, kaj tempe kaj spirite.

Tokio estas ĝenerale akceptita kiel la sola ĉefurbo de Japanio de 1869 , de kiam la Imperiestro daŭre loĝis tie. Tamen ĉefurbeco neniam laŭleĝe estis transigita al Tokio, konduke al ia demando ĉu Kyoto ankoraŭ eble estas la ĉefurbo aŭ la kun-ĉefurbo?

La Granda Tertremo de Kanto frapis Tokion dum 1923, mortigante proksimume 70 000 homojn; amasa rekonstrua plano verkiĝis, sed estis tro multekosta por fari alie ol parte. Malgraŭ tio, la urbo kreskis ĝis la komenco de la Dua mondmilito. Dum la milito, Tokio estis forte bombita kaj multo da la urbo ĝis-tere bruliĝis kaj ĝia loĝantaro en 1945 estis nur duono de tiom en 1940.

Post la milito, Tokio okupaciĝis de kaj regiĝis de la Aliancitaj Fortoj. Ĝeneralo Douglas MacArthur establis la okupacian estrejon en tio kiu nun estas la Dai-Ichi Seimei konstruaĵo superrigarda al la Imperia Palaco. La Usona ĉeesto en Tokio faris el ĝi gravan komandejon kaj loĝistikejon dum la Korea Milito. Tokio ankoraŭ gastigas nombron da Usonaj militistaj bazoj inkludaj de Yokota Aviada Bazo.

Dum la 1950ojkaj la mez-1960oj, Japanio spertis tion kiu larĝe priskribiĝis kiel "ekonomia miraklo", kiu transformis la nacion de milita detruado al la dua ekonomio en la mondo. Dum tiu periodo, la Japana registaro prioritatigis la plibonigon de infrastrukturo kaj manufakturado super socia bonfarto. Rezulte, Japanio ekdominis amplekson de industrioj inkludaj de ŝtalo, ŝipkonstruado, aŭtomobiloj, semikonduktantoj, kaj konsumanta elektroniko. La re-elveno de Tokio de milita traŭmato kompletiĝis ĉe la 1964-a Somera Olimpiko, kiu publikigis la urbon sur internacia scenejo kaj monde atentigis pri la "ekonomia miraklo".

Komence de la 1970oj, Japanaj urboj spertis amasan ondon da etendiĝo dum laborantoj komencis migri de kamparaj regionoj, kaj Tokio estis unu el la plej gravaj ekzemploj. Dum ĝi kreskis en la ekonomian bobelon de la malfruaj 1980oj, Tokio fariĝis unu el la plej dinamikaj urboj surteraj, kun ega amplekso de sociaj kaj ekonomiaj agadoj, nombregaj restaŭracioj kaj kluboj, grava financa distrikto, enorma industria forto, abundo da butikoj kaj mond-klasaj distrejoj. La konstrua prospero de la bubelaj jaroj estis unu el la plej grandaj de monda historio (juĝe de la nivelo de konstruaj elspezoj rilate al la grandeco de la ekonomio), konduke al tio ke Tokio havas enorme pli modernan kapitalan provizion de konstruaĵoj ol similaj metropoloj tiel kiel Londono kaj Novjorko. Kvankam la recesio sekva de krevo de la bobela ekonomio dum la fruaj 1990ojvundis la urbon, Tokio restas la precipa ekonomia centro de Orienta Azio, rivalite nur de Hongkongo kaj Singaporo.

Je la 20-a de marto 1995, Tokio fariĝis la fokuso de atento de internaciaj komunikiloj post atako de la Aum Shinrikyo kulta terorisma organizaĵo kun sarina nerva gaso en la Tokia metroo (en la tuneloj sub la politika distrikto de centra Tokio) en kiu 12 homoj estis mortigitaj kaj miloj da homoj efikiĝis ( vidu Sarinan atakon en Tokio).

[redaktu] Geografio

 Oper-urbo de Tokio
Pligrandigu
Oper-urbo de Tokio

Tokia Metropola Registaro apartiĝas en ĉefteraj kaj insulaj regionoj. La ĉeftero lokiĝas nordoriente de Tokia Golfeto, etendante proksimume 90 km de oriento al okcidento kaj 25 km de nordo al sudo. Ĝi limiĝas je Ĉiba-prefektujo oriente kaj Jamanaŝi-prefektujo okcidente, Kanagaŭa-prefektujo sude kaj Saitama-prefektujo norde. La insuloj komponiĝas Izu-insuloj kaj Ogasaŭara-insuloj, etendante 1 000 km en la Pacifikan Oceanon.

[redaktu] Kvartaloj

Tokia Metropolo havas 23 specialajn kvartalojnen areo de 621 kvadrataj kilometroj. Ĉiu kvartelo estas loka municipo kun siaj propraj elektitaj urbestro kaj asembleo sed diferencas de ordinara urbo en tio ke la centraj regadaj funkcioj traktiĝas de la Tokia Metropola Registaro. Je la 1-a de Septembro, 2002 la tuta loĝantaro de la 23 kvartaloj estis 8,28 milionoj, kun loĝantara denseco de 13 333 homoj po kvadrat-kilometro.

  • Adaĉi
  • Arakaŭa
  • Bunkjo
  • Ĉijoda
  • Ĉuo
  • Edogaŭa
  • Itabaŝi
  • Kacuŝika
  • Kita
  • Koto
  • Meguro
  • Minato
  • Nakano
  • Nerima
  • Ota
  • Setagaja
  • Ŝibuja
  • Ŝinagaŭa
  • Ŝinĵuku
  • Suginami
  • Sumida
  • Toŝima
  • Taito

[redaktu] Listo de urboj

Aldone al kvartaloj, la prefektio entenas ordinarajn urbojn kiel tiuj en aliaj prefektioj.

  • Akiruno
  • Akiŝima
  • Ĉofu
  • Fuĉu
  • Fussa
  • Haĉioĵi
  • Hamura
  • Higaŝikurume
  • Higaŝimurajama
  • Higaŝijamato
  • Hino
  • Inagi
  • Kijose
  • Kodaira
  • Koganei
  • Kokubunĵi
  • Komae
  • Kunitaĉi
  • Maĉida
  • Mitaka
  • Musaŝimurajama
  • Musaŝino
  • Niŝi-tokio
  • Ome
  • Taĉikaŭa
  • Tama

[redaktu] Distriktoj, subprefektioj, urbetoj, kaj vilaĝoj

  • Niŝitama-distrikto
    • Hinohara
    • Hinode
    • Mizuho
    • Okutama

La sekvaj estas urbetoj kaj vilaĝoj sur insuloj.

  • Haĉiĵo-subprefektujo
    • Aogaŝima
    • Haĉiĵo
  • Mijake-subprefektujo
    • Mikuraĵima
    • Mijake
  • Ogasaŭara-subprefektujo
    • Ogasaŭara
  • Oŝima-subprefektujo
    • Kozuŝima
    • Niiĵima
    • Oŝima
    • Toŝima

[redaktu] Lagoj, Montoj, kaj Insuloj

La sekvaj lagoj estas en Tokio:

  • Lago Okutama

La sekvaj montoj estas en Tokio:

  • M-to Kumotori
  • M-to Takao
  • M-to Mitake
  • M-to Mihara

La sekvaj insuloj estas en Tokio:

  • En Tokio Golfeto:
  • En la Izu Insuloj:
    • Oshima (aŭ Izu Oshima)
    • Toshima
    • Niijima
    • Kozushima
    • Miyakejima
    • Mikurajima
    • Hachijojima
  • En la Ogasawara Insuloj:
    • Chichjima
    • Hahajima
    • Kita Iwo Jima
    • Iwo Jima
    • Minami Iwo Jima
    • Minami Torishima (Plej orienta loko en Japanio)
    • Oki no Torishima (Plej suda lokko en Japanio)
    • Nishi no Shima

[redaktu] Ekonomio

Tokio estas la hejmo de enorma nombro da kompanioj en multaj sektoroj de la nacia kaj la monda ekonomio. Por parta listo, vidu Listo de kompanioj kun estrejoj en Tokio

[redaktu] Demografio

Laŭ aĝo (2002):

  • Junuloj (0-14): 1,43 millionoj (12%)
  • Laboranta loĝantaro (15-64): 8,5 millionoj (71,4%)
  • Pli aĝa loĝantaro (65+): 1,98 millionoj (16,6%)

Fremda rezida loĝantaro: 327 000 (2001)

Neta logantara kreskado: +68 000 (2000 al 2001)

[redaktu] Naskiĝintoj

Inklude ankaŭ naskiĝintojn el Tokia Urbo kaj Tokia Prefektujo

[redaktu] Doktoro

  • Ogata Sadako
  • Yukawa Hideki

[redaktu] Esperantisto

[redaktu] Kinoreĝisoro

[redaktu] Mangaverkisto

  • Akimoto Osamu

[redaktu] Politikisto

  • Hatoyama Ichiro
  • KONOE Fumimaro
  • Minobe Ryokichi
  • TOJO Hideki
  • Yoshida Shigeru

[redaktu] Verkisto


[redaktu] Eksteraj Ligoj



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Tokio sub la gloso Tokyo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Tokio sub la gloso Category:Tokyo
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com