1905
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1905
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:
Enhavo |
[redaktu] Eventoj
[redaktu] Esperantujo
- 21-a de januaro: Zamenhof skribas faman biografileteron al C. Michaux
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- Rosa Junck deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul Berthelot;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fondita Esperanto-Societoj en Romo, Stutgarto, Novjorko, Kanariaj Insuloj kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Paul Boulet publikigis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. Krestanov, George Cox, TIHANYI József, Giacomo Bianchini, Otto Jespersen, William Phillimore, Frederic Pujulà i Vallès, Montagu Christie Butler kaj Ludoviko Glodeau eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeĥa libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. Khun.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- Fondita unua Esperanto-Grupo en Usono en Bostono.
[redaktu] Mondo
- 1-a de septembro : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- Japanio venkas Rusion, konkerante Manĉurion.
- Einstein publikigas sian unuan teorion pri relativeco.
- Kronoj de Svedio kaj Novergio disiĝis. Haakon la 7-a (Novergio) surtroniĝis.
[redaktu] Naskiĝoj
- Hans Joachim Plehn
- Yamaga Isamu
- Vuk Echtner
- Faik Baĥteev
- Henri Lurie
- Hugo Röllinger
- 24-a de januaro: Poul Jörgensen
- 26-a de januaro: Bernhard Minetti
- 6-a de februaro : Jan Werich
- 6-a de februaro: Irmgard Keun, germana verkistino
- 9-a de februaro: Henrik Seppik
- 8-a de aprilo: Hans Scherfig, dana verkisto
- 16-a de majo: Henry Fonda, usona aktoro
- 21-a de junio: Jean-Paul Sartre, franca verkisto
- 18-a de julio: László Halka
- 5-a de septembro: Arthur Koestler, verkisto
- 18-a de septembro: Greta Garbo
- 28-a de septembro: Max Schmeling
- 9-a de novembro: Erika Mann
[redaktu] Mortoj
- 24-a de marto : Francio, Amiens : franca verkisto Jules Verne.
- 4-a de julio: Elisée Reclus