Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vaŝingtono - Vikipedio

Vaŝingtono

El Vikipedio

Geografio > Landoj > Ameriko > Usono > Vaŝingtono < Urbo


Ne konfuzu ĝin kun la pacifika usona ŝtato Vaŝingtonio.


Panoramo de Vaŝingtono
Pligrandigu
Panoramo de Vaŝingtono

Vaŝingtono (angle, Washington, D.C.), kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K.— la Distrikto Kolumbio—inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 38° 53' 42" N, 77° 02' 12" U Mapo.

Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:

1. La ekzekutiva branĉo - La familio de la prezidanto de Usono loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.

2. La leĝdona branĉo - La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.

3. La juĝista branĉo - Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.

La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.

Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon de Jefferson apud la tajda baseno.

La nomo de la urbo deriviĝas de George Washington (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'Enfant kaj la usonanoj Andrew Ellicott kaj Benjamin Banneker planis la novan ĉefurbon.

La urbo gastigis la 6-a Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Usono
Usona flago
Ŝtatoj de Usono Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Delavaro | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojo | Indianao | Iovao | Kalifornio | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Norda Dakoto | Norda Karolino | Nov-Hampŝiro | Nov-Jorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Okcidenta Virginio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Rod-Insulo | Suda Dakoto | Suda Karolino | Teksaso | Tenesio | Utaho | Vajomingo | Vaŝingtonio | Vermonto | Virginio | Viskonsino
Federacia distrikto Distrikto Kolumbio
Dependaj teritorioj Bakerinsulo | Gvamo | Hoŭlando | Jonstonatolo | Ĵarvisinsulo | Kingmanrifo | Midvejinsulo | Nord-Marianoj | Palmiro | Puerto-Riko | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vejkinsulo
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com