Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tomaso de Akvino - Vikipedio

Tomaso de Akvino

El Vikipedio

Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Tomaso de Akvino < Filozofio


Tomaso de Akvino
Pligrandigu
Tomaso de Akvino

Sankta Tomaso de Akvino (1225-7-a de marto, 1274) aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.

Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

Enhavo

[redaktu] Vivo

Tomaso de Akvino naskiĝis en 1225 en la kastelo de Roccasecca apud Akvino (itale Aquino) en la nuna itala provinco Frosinone, kiel la sepa filo de Landulfo, ĉefo de unu el la plej potencaj familioj de suda Italio. Lia onklo estis imperiestro Frederiko Barbarossa, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio. Li studis ĉe la Universitato de Napolo, kie li eltrovis la filozofion de Aristotelo kaj la ordenon de la dominikanoj. Ambaŭ profunde formis lian vivon.

En 1244, baldaŭ post la morto de lia patro, Tomaso decidis eniri en la Dominikanan Ordenon, sed lia familio staris kontraŭ li. Liaj fratoj kaptis lin kaj tenis lin kiel malliberulon, eĉ tentinte lin per virino. La Dominikanoj, petinte la papon kaj imperiestron, fine gajnis lian liberecon, kaj Tomaso vojaĝis al Parizo por studi ĉe la universitato Sorbono.

En Parizo, li studis sub Alberto la Granda (Albertus Magnus), la tiama plej granda filozofo de Eŭropo kaj ĉefa ĉampiono de Aristotelo. En Parizo, la verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigitaj per latinaj tradukoj el la araba traduko (el la greka originalo). Tomaso fariĝis la plej preferata studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248. Ĉar li estis malrapida en maniero kaj dika en korpo, li ricevis la moknomon "La Muta Bovo".

Dum la 1250-aj jaroj Tomaso fariĝis populara profesoro de teologio en Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis latinon simple sed ankoraŭ precize.

Dum la 1260-aj jaroj Tomaso revenis al Italio kaj restis tie, precipe en Romo. Li rifuzis postenojn kiel ĉefepiskopo de Napolo kaj kiel abato de Monte Cassino, ĉar li deziris instrui. Komencinte en 1265, laŭ propono de la papo, li verkis sian komentaron pri Aristotelo, precipe pri Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Politiko, kaj la Antaŭa Analitiko .

En Romo li renkontis Vilhelmon de Moerbeke kaj instigis lin traduki Aristotelon el la originala greka en latinon. Ĝis tiam, Aristotelo estis ĉefe tradukita el la araba. Aristotelo estis enkondukita en Eŭropo pere de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel bonaj kaj laŭvortaj ke Tomaso (kaj Danto) povis uzi ilin sen la greka.

En 1267 li komencis verki sian majstran verkon, Summa Theologica, kiun li ne estis fininta je sia morto.

En 1269 li revenis al Parizo por defendi Aristotelon, unuflanke kontraŭ la Aŭgustenanoj, kiuj vidas Aristotelon kiel minacon al kristanismo, kaj kontraŭ la Averosistoj, kiuj ja uzis Aristotelon kontraŭ la fido. La genio de Tomaso estis uzi Aristotelon por defendi la fidon!

En 1273 unu decembran matenon dum meso li havis vizion de Dio. Poste li diris pri sia verkado, "Mi ne povas plue; mi vidis tiajn aĵojn, ke ĉio, kion mi verkis, ŝajnas kiel pajlo." La sekvan marton li mortis.

[redaktu] Verko

La ĉefa verko de Tomaso estas Summa Theologica, kiu klarigas kristanismon laŭ la filozofio de Aristotelo. Firme kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu regnas kiel la ĉefa filozofio de la Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de katolikismo ĝis eĉ hodiaŭ.

En skizo, la Summa, li traktas pri la naturo de Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.

Laŭ strukturo, la Summa estas aro da demandoj, ĉiu pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando.

La rezonado de Akvino en la Summa ĝenerale estas bona kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta, kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.

Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komenciĝas per pruvo de la ekzisto de Dio, ĝi ne ĝenerale pruvas kristanismon. Kontraŭe, Tomaso antaŭsupozas la verecon de kristanismo. Laŭ Tomaso ekzistas du ĉefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan vivon en la ĉielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aŭ Kartezio faris), tio ne sufiĉas por savi nin el infero. Tial Dio malkaŝas al ni la veron, kiu sufiĉas por savi nin. Tia vero estas aŭ neatingebla sole per racio aŭ estas atingebla sed ne klare kaj sendube. Dio revelacias ĝin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al ĉielo. Kiel Galilejo trafe diris poste, "La Biblio montras kiel iri al ĉielo, ne kiel la ĉielo iras".

De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lastan scias Dio sed ne homo.

Ĉar fido kaj racio ambaŭ devenas de Dio, ambaŭ necese pravas (sed ne necese nia erarema uzo de ili). Tial, Tomaso konkludis ke fido nek estas tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas malpruvebla per racio (vero ne povas kontraŭdiri alian veron): "Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraŭ racio, sed super ĝi". Fido estas superracia sed ne kontraŭracia. (Komparu Unamunon).

El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aŭ scienco. Ĝia vero staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antaŭsupozado de kristanismo estas por Tomaso ne trompo sed neceso.

Sed tio ne necesigas la nepruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko, ni ne povas pruvi antaŭsupozon, se ĝi necesigas konkludon kontraŭdirantan. Tial Tomaso, por havi sistemon tute veran kaj logikan, devis diri ke kiu ajn racia argumento kontraŭ kristanismo devas enhavi eraron -- eraron de logiko, scio aŭ kompreno. Ĉi tion li penis montri en Summa Theologica kaj Summa Contra Gentiles.

La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris, ke homa scio estas konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj, Tomaso konsentis, sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkaŝon de Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj Locke denove reskribos la formulon de homa scio.

Tomaso el Akvino estis ne nur filozofo kaj teologo, sed ankaŭ poeto. Laŭ la ordono de papo Urbano la 4-a, kiu 1264 preskribis, ke la Festo de la Korpo kaj Sango de Kristo estu celebrata en la tuta eklezio, li verkis eŭkaristiajn himnojn, kiuj ĝis hodiaŭ estas kantataj. En ili sin ligas dogmatika klareco kun nobla latina versarto: Adoro te devote (esperante: Adoras mi devote, ADORU - Ekumena Diserva Libro n-ro 381), Pange lingva gloriosi corporis mysterium, 5a strofo: Tantum ergo sacramentum (Riverence ni kliniĝu, ADORU 378) kaj la sekvenco Lauda Sion salvatorem (Laŭdu, Cion, vian Kriston, ADORU 380).

[redaktu] Post morto

Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum lia vivo, post lia morto ĝi fariĝis la precipa filozofio de la universitatoj de la Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de la Katolika Eklezio ĝis hodiaŭ. En la 14-a jarcento la nova sintezo estis belege esprimita en la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post kelkaj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fargixis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la 16-a jarcento, la Eklezio perdis potencon en norda Eŭropo (kie la Summa Theologica estis bruligita de Lutero), kaj dum la 17-a la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom ĝi perdis favoron. Sed eĉ post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio leviĝis sur ĝiaj cindroj en la Okcidento.

Dum la 20-a jarcento, kiam la fendo inter scienco kaj religio fariĝis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques Maritain kaj Etienne Gilson, ambaŭ el Francio, kaj Mortimer Adler el Usono.

Ĉe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kuniĝon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo fariĝis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte al la Eklezio vidi sciencon ne kiel minacon. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas laŭregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley Jaki observis, moderna scienco estis mortnaskita en ĉiu ĉefa kulturo -- greka, hinda, ĉina, egipta, ktp -- escepte de la kristana Okcidento.

Se Tomaso vivus nuntempe, li estus plej suprizita de ŝtonoj el la luno, kiuj montras ke la ĉielo estas sama kiel la tero. Laŭ Aristotelo, la du estas tute malsamaj, la tero konstruita el la naturaj elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la ĉielo el elemento ĉiela, kvintesenco.

Kompreno de Tomaso helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, eŭropan literaturon, precipe inter 1300-1650. Ekzemple, Danto, Ŝekspiro kaj Joyce estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.

[redaktu] Konsilo al la Leganto

Unue: la verkoj de Tomaso estas longegaj kaj por legi ilin vi devas havi disciplinon kaj firman volon. Vi ne povas legi, ekzemple, la volumojn de la "Summa Theologica" dum kelkaj vesperoj. Anstataŭe, vi devas legi ilin iom post iom, tagon post tago; regule, ade.

Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aŭ eĉ de mezepoka Eŭropo, estas tre utila por kompreni Tomason – ĉar li supozas ke vi scias la ĉefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, vi miskompenos Tomason kaj li konfuzigos vin. De Aristotelo, mi rekomendas ke vi legu almenaŭ ĉi tiujn: Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Kategorioj, kaj Posta Analitiko. Se vi povas legi plue, tio estus pli bona. Se al vi mankas tempo por legi Aristotelon, tiam legu bonan enkondukon al Tomaso aŭ Aristotelo. Mia artikolo pri Aristotelo estas komenco, sed ne sufiĉas.

Trie: pri Summa Theologica, se vi deziras legi ĝin tute, vi devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Ĉar ĝi estas tiom longa, ofte vi trovas tekston netutan, eĉ en biblioteko. Se al via biblioteko ĝi mankas, serĉu en librovendejo brokanta aŭ katolika.

Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en originala latino, kaj se vi regas latinon, konsideru tion – la latino de Tomaso estas facila kaj legebla.

Aldone, se vi regas la anglan, vi povas trovi la tutan tekston en la reto.

Se Tomaso dormigas vin, legu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.

Festotago: la 28-a de januaro


[redaktu] Eksteraj Ligiloj



Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com