Sacerdoto
El Vikipedio
Sacerdoto estas viro (aŭ, tre malofte, virino) kiu prenas gvidantan rolon en religia kulto.
Multaj religioj havas sacerdotojn, kaj tial ilia preciza rolo malsamas laŭ la religio. Tamen, la uzo de la vorto "sacerdoto" anstataŭ "pastro", "rabeno", aŭ alia vorto por religia ĉefo, ĉiam signifas, ke lia rolo estas ligita iumaniere kun ofero. Sacerdotoj estas konsiderataj, ankoraŭ malsame laŭ la religio, kiel la solaj, kiuj rajtas oferi. Ili do prenas rolon inter la popolo kaj la Dio aŭ dioj. Malgraŭ tiu tre preciza difino, tamen, la veraj roloj de sacerdotoj povas esti tre diversaj.
Enhavo |
[redaktu] Kristanismo
Romkatolikoj, Anglikanoj, kaj Ortodoksismoj estas la ĉefaj kristanaj grupoj, kiuj havas sacerdotojn. La romkatolikaj ne povas edziĝi, kaj la Anglikanaj, en iuj landoj, povas esti virinoj. Tio estas pastro kiu povas sakramenti, do presbitero aŭ ĉefpastro.
Malsame al la Judismo, Kristanaj ne naskiĝas kiel sacerdotoj. Oni iĝas sacerdoto nur kiam episkopo metas siajn manojn sur onia kapo en la sakramento de Sanktaj Ordoj.
Kristanaj sacerdotoj havas diversajn rolojn, inter aliaj la ofero de la sakramentoj, la prediko, kaj la administro de la Eklezio. Iuj laboras en universitatoj, malsanulejoj, aŭ aliaj karitataj organizaĵoj.
Protestantismo ne havas sacerdotojn, ĉar laŭ ilia teologio, la Eŭkaristio ne estas ofero, sed nur memoriĝo. Do ili nomas siajn religiajn ĉefojn pastrojn.
[redaktu] Judismo
En Judismo, la sacerdotoj aŭ kohanim estas denaskaj sacerdotoj, ĉiuj viroj kiuj venas de la unua sacerdoto, Aaron. Estas ankaŭ levianoj, ĉiuj viroj de Levi, kiu estis la ĉefo de la tribo de Aaron. Dum la tempo de la templo, nur tiuj kohanim rajtis oferi.
En hodiaŭa Judismo, oni ankoraŭ havas iujn preĝojn aŭ ritojn, kiujn nur sacerdoto povas fari. Sed oni hodiaŭ trovas pli da kohanim ol levianoj--tamen laŭ la naturo tiu ne povas esti, se Levi estas la prapatro de Aaron. Oni do ne plu povas provi la denaskan karakteron de la Judisma sacerdoto. Ĉiumaniere, la ĉefa gvidanta rolo en hodiaŭa Judismo ne estas sacerdoto, sed rabeno.
[redaktu] Hinduismo
En Hinduismo la sacerdota rolo estas ĉiam plenumita de Brahmanoj, sed tiuj du konceptoj tute ne samas: la Brahmanoj povas havi preskaŭ ĉiajn profesiojn fakte, nur certaj rolas kiel sacerdotoj, efektivigante la multajn ritojn de la Hinduisma religio, kaj tiuj ne estas la plej bonfamitaj fakte.
[redaktu] Paganismo
Paganaj temploj en la helena kaj romia kulturoj ankaŭ havis sacerdotojn, kiu funkciigis la templon kaj oferis al la paganaj gedioj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.vidasacerdotal.org
http://acca.asn.au/MESS011H/101P1004.html
http://www.katholieknederland.nl/documents/kerkdoc/priesterherderenleidsman.doc
http://www.ecclesiadei.nl/rkstat/graphs06.html