Buroj
El Vikipedio
Buroj aŭ (Sud)-Afrikanoj estas la blankaj loĝantoj de Sud-Afriko, de nederlanda, germana, hugenota aŭ belga origino. Ili parolas la afrikansan, lingvon derivitan de la nederlanda el la 17-a kaj 18-a jarcentoj kun vortoj prunteprenitaj el la angla, malaja, germana, kaj malpli ankaŭ el Khoi, San kaj kelkaj bantuaj lingvoj.
La buroj devenas de la blankaj kalvinistaj migrantoj kiuj setlis dum la regado de la VOC (1652-1795) kaj la sekva brita regado ĉirkaŭ Kabo de la Bona Espero.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.