Liberio
El Vikipedio
Liberio (aŭ Liberia) estas lando en Okcidenta Afriko.
- Landkodo: LR.
- E-nomo: Liberia Respubliko.
- Nacia nomo: Republic of Liberia.
- Etimologio: Liberio signifas "libera lando".
- Areo: 111.369 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Charles Bryant (ekde oktobro 2003).
- Ĉefurbo: Monrovio (426 mil). Ĝi estis fondita en 1822, kiam usonanoj komencis konstrui urbojn por liberigitaj sklavoj.
- Loĝantaro: 2.733 mil (1995), inter ili kpeloj 21 %, bakvoj 13%.
- Ŝtatlingvo: angla lingvo.
- Kredantoj: kristanoj, muzulmanoj.
- Eksporto: fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.
- Organizoj: UNO (1945)
Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono. Ekde la komenco ĝin markis duraj konfliktoj inter la regantaj "uson-liberianoj" anglalingvaj (ĉ. 5 centonoj de l' enloĝantaro) kaj la regataj "afrik-liberianoj" diverslingvaj. Charles Taylor, filo de usondevena kaj afrik-liberia gepatroj, prenis potencon en 1997 en sanga revolto kontraŭ tiama ŝtatestro Doe, kiu estis torturita ĝismorte antaŭ filmanta kamero. Sub Taylor, la potenco iomete pli bone disdividiĝis inter la malsamaj gentoj de la lando. Aliflanke, li baldaŭ fifamiĝis kiel kruela diktatoro, kaj en lia periodo ekflamis sangaj militoj kaj en Liberio kaj en najbarlando Siera-Leono. Somere de 2003, ribelaj grupoj kiel LURD atingis kontrolon de 4 kvinonoj de la lando, kaj Taylor trovis sin sub fortega premo, kaj de ribelintoj, de eksĉeflando Usono, kaj de internacia socio: la UN-tribunalo de Siera-Leono kulpigis lin pro ekigo de konfliktoj en ambaŭ landoj kaj akuzis lin pro krimoj kontraŭ la homaro. La 13-an de aŭgusto 2003 Taylor iris azil-cele al Niĝerio, transdoninte la prezidentecon al antaŭa vicprezidanto Moses BLAH.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.worldpress.org/Africa/685.cfm
- http://havenworks.com/world/liberia
- http://www.travel-images.com/liberia.html
- http://www.liberiaseabreeze.com
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |