Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Zulua lingvo - Vikipedio

Zulua lingvo

El Vikipedio

La zulua (zulue: isiZulu) estas la lingvo de la zuluoj, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, la plejparto de kiuj (>95%) loĝas en la respubliko de Sud-Afriko. La zulua estas la plej vaste parolata Afrik-devena lingvo en tiu lando. Laŭ Ethnologue (2005), 24% el la loĝantaro parolas ĝin, kaj pli ol 50% komprenas ĝin. Ĝi estas unu el la 11 oficialaj lingvoj de Sud-Afriko ekde 1994, kiam la apartisma sistemo falis.

La lingvo estas uzata ankaŭ en Bocvano, Lesoto, Malavio, Mozambiko kaj Svazilando.

La zulua estas aglutina lingvo de la subgrupo de nguni-lingvofamilio ene de la bantu-lingvoj. Malmulte oni scias pri la historio de la lingvo, ŝajnas ke ĝi ekzistas kiel lingvo ekde la 16-a jarcento.

La lingvokodo (ISO 639) estas "zu" aŭ "zul".

Enhavo

[redaktu] La lingvo

[redaktu] Fonologio

La zulua, kiel ankaŭ la kosa kaj la sesota (najbaraj lingvoj) uzas klikojn. Tiu trajto ne estas kutima por bantuaj lingvoj, ĝi estas rezulto de influo flanke de kojsanaj lingvoj.

La tri bazaj klikoj de la zulua estas:

  • c - kliko denta, notita [ǀ]
  • q - kliko post-alveola, notita [ǃ]
  • x - kliko alveola flanka, notita [ǁ]

Ĉiu baza kliko povas esti modifita per aspiro aŭ sonorigo, tiel la nombro de klikoj multobliĝas.

[redaktu] Substantivoj

La zulua substantivo enhavas ĉefe du partojn, la prefikson kaj la radikon. La prefikso ebligas ordigon de la substantivoj en substantivgrupoj.

Kelkaj ekzemploj

  • umuntu (homo), abantu (homoj)
  • ugogo (avino), ogogo (avinoj)
  • igama (nomo), amagama (nomoj)
  • inhlanzi (fiŝo), izinhlanzi (fiŝoj)

[redaktu] Verboj

La zulua verbo enhavas, kontraŭe al la substantivo varian nombron de partoj, kiuj estas kunmetitaj laŭ indikita sekvo.

Simplaj verbradikoj ne enhavas aliajn sufiksojn kiuj modifos la signifon de la verbo. Inter alie:

  • -w- (fali)
  • -dl- (manĝi)
  • -enz- (fari)
  • -nqamul- (rompi)
  • -os- (rosti)
  • -siz- (helpi)

Pliigitaj verbradikoj devenas el simplaj verbradikoj post aldono de sufiksoj kiuj ŝanĝas la signifon. Tio estas montrita helpe de la verbradiko "-enz-" (fari) kaj de la plej komunaj aldonoj:

  • -enz- (fari)
  • -enzan- (fari iun kune)
  • -enzek- (esti fareble)
  • -enzel- (fari ion por iu)
  • -enzis- (farigi)
  • -enziw- (esti farita)

[redaktu] Ekzemploj

  • Uyahamba. (Li iras.)
  • Uhamba kusasa. (Li iros morgaŭ.)
  • Akahambi. (Li ne iras.)
  • Uyangisiza. (Li helpas min.)
  • Ungisiza namhlanje. (Li helpas min hodiaŭ.)
  • Akangisizi. (Li ne helpas min.)

[redaktu] Literaturo

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la
•  http://isizulu.net/
•  http://www.lmp.ucla.edu/profiles/profz01.htm
•  http://www.cyberserv.co.za/users/~jako/lang/zul.htm
•  Funda Manje!
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com