Kongo Kinŝasa
El Vikipedio
Kongo, Kongo Kinŝasa (Congo)
Lando en Centra Afriko, ekde 1971 ĝis 1997 nomita Zairio. La landonomo, same kiel tiu de Kongo Brazavila, devenas de la rivero Kongo, kiu limas la du landojn.
- Landkodo: CD.
- E-nomo: Demokratia Respubliko Kongo.
- Nacia nomo: République Démocratique du Congo.
- Areo: 2 345 500 km2.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Joseph Kabila.
- Ĉefurbo: Kinŝaso (7,5 milionoj).
- Urboj: Kananga (597 mil), Lubumbaŝo (402 mil).
- Adm. divido: 8 regionoj kaj ĉefurbo.
- Loĝantaro: ĉ. 60 milionoj (2005), inter ili 17,8 % lubaoj, 16,4 % konganoj, 13,2 % mongoj, 9,9 % ruandanoj.
- Ŝtatlingvo: franca lingvo.
- Kredantoj: kristanoj 50 %, islamanoj 4 %, lokaj religioj 40 %.
- Eksporto: kupro, diamantoj, kobalto, nafto, kafo.
- Pokapa GNP: 120 $.
- Organizoj: UNO (1960)
- Historio: Ekde sia koloniiĝo en la lasta duono de la 1800-jaroj, la lando estis sub Belgia regado: unue la Libera Ŝtato Kongo estis persona posedaĵo de reĝo Leopoldo 2a, ekde 1908 la kolonio oficiale estis Belgia Kongo kaj en 1960 ĝi sendependiĝis. De 1965 ĝin regis Mobutu Sese Seko. En 1971-1999 ĝi nomiĝis Zairia Respubliko. De 1991 Mobutu dividis ŝtatpotencon kun la opoziciulo Etienne Tshisekedi, sed baldaŭ eloficigis lin el la ĉefministra posteno. Politika malharmonio transformiĝis al milita kontraŭstaro. De 1994 en la landon venis rifuĝintoj el la najbara Ruando, kio havis detruan influon al la landa ekonomio.
- Esperanto
- Organizoj de Esperantistoj el la D. R. Kongo - Kongolando http://www.geocities.com/kongoesperanto/
- Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio http://uea.org/landoj/afriko/kongolando.html
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |