Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Gotmuziko - Vikipedio

Gotmuziko

El Vikipedio

La gota muziko estas ĝenro de muziko malfacile difinebla. Sub la esprimo gota muziko oni arigas diversajn stilojn malsimilajn unu al la aliaj, kiuj tamen ĉiuj ludas gravan rolon en la gota movado. Tiel, se la spertuloj akordas komune por aserti ke, kvazaŭ nigra fenikso, gotmuziko elstariĝis el la cindroj de la forbruligita punkmovado okaze de la forpaso de Ian Curtis, kantisto de Joy Division, ankaŭ tute veras ke la industriaj Throbbing Gristle, la elektronikaj Kraftwerk, la hirtaj The Cure, la komercaj Depeche Mode aŭ la ŝvebvoĉaj Dead Can Dance influis, kreis kaj konsistigis tiun kompleksan kaj labirintan gotan muzikaron.

Enhavo

[redaktu] Prahistorio

Screamin' Jay Hawkins
Pligrandigu
Screamin' Jay Hawkins

Dekadenca, glama, nigra, malsana, premante la doloropunkton, rokmuziko ne vicatendis ĝis la 1980-oj por kunfandi kun la malluma flanko de la Forto: Hoochie Coochie Man, Voodoo child, Fortune teller, Seventh son, Me and the Devil Blues... per si mem parolas la titoloj. Jam la makabra humuro de Screamin' Jay Hawkins, kaj siaj troaj spektakloj, enscenigante ĉiajn tipojn da amuletoj, fetiĉoj, mortkapoj, ĉerkoj kaj kantante la faman I put a spell on you, oscilante inter kabareda valso kaj bluso. La tohuvabohuo de Jay jam antaŭavertis sian Nov-Orleanan publikon pri ĉeesto de movado kiu poste senbride plagos, kaj tuj generos eŭropajn konkurantojn: Screaming Lord Sutch en BritioHector en Francio. Du fantaziemaj fanfaronuloj kies tualeto aspektis kiel infanvorula ĝentlemano, ornamitaj je basko, gamaŝo, cilindro, kaj kiu moviĝas nur per ĉerkoveturilo. Iliaj kantoj temis pri Ĵakvo la Buĉisto, ilia rokmuziko estis peza kaj sovaĝa, kaj ili pretervole favoris plumbitan ritmon kaj minoran agordon. Jeŝ, ĉiujn tiajn artistojn Boris Vian, Nick Cave aŭ Marilyn Manson nun bombaste citas.

[redaktu] Post-1960-oj

Post sopiri pri floroj, libera amo kaj vigla konscio, la mirindega impulso kiu plirapidigis historion dum la 60-oj, subite ŝanĝiĝas al mavaj vibroj. Muziko kiel vestoj, diskokovriloj aŭ gitarsonoj, ĉio ŝajnis odori je sulfuro. Jam psikedeleco estis forviŝita. Kaj la roksteluloj sin pelis por aŭdi la belajn predikojn de Anton LaVey. The Rolling Stones kantis Sympathy for the devil dum iliaj umikinoj randvagis sorĉarton. Jimmy Page ne hezitis aĉeti la nobeldomon kiun bienis Aleister Crowley, kaj tie troni.

Black Sabbath
Pligrandigu
Black Sabbath

Sed la simbolaj muzikgrupoj malkaŝe obsekuraj kaj gotaj estas Black Sabbath kaj Black Widow. La unua estis la plej grava dum la dua estis la plej ekstrema. Scene, tiuj ĉi sin allasis al simii diablomeson, kun spadoj kaj senvestitaj virinoj. Ĝiaj muzikaĵoj estis akompanita de fluto, fantoma ĥoro kaj vodua drumo, kiu ŝajnis ĉion ŝuldi al la Symphonie fantastique far Hector Berlioz. Tiel, ĝia Come to the Sabbath aŭguris la filmmuzikon de John Carpenter kiel la stilon Batcave. Ve! Finfine, ili estis rigardita nur kiel modo kaj do rapide fariĝis ela.

Pious bird of good omen, la KD-kovrilo de Fletwood Mac kiu afiŝis ŝokeman gravedan monaĥinon
Pligrandigu
Pious bird of good omen, la KD-kovrilo de Fletwood Mac kiu afiŝis ŝokeman gravedan monaĥinon

Sab, siaflanke, eltrovis pezan rokmuzikon kaj atmosferan metalon. Dank'al ilia verko eblas nun aŭskulti nigrmetalon, mortmetalon, ktp... kvankam Ozzy Osbourne kaj siaj kamaradoj ne jam suspektis ĝin.

Samepoke, Deep Purple kantis Black night, la ĝenanta KD-kovrilo de Pious bird of good omen (Fletwood Mac) afiŝis ŝokeman gravedan monaĥinon, klorida kreitaĵo frontpaĝis Valentyne Suite de Colosseum, furoris I walk on gilded splinters de Dr John poste rekantita de Marsha Hunt, Donovan kreis Season of the witch poste ilustrita de ĉiuj, ekz Julie Driscoll aŭ Al Cooper, kaj fine la Beatles lanĉis Abbey Road, kiu ŝprucis lacan kaj pezan sentaĵon, kvazaŭ adiaŭo al la grupo mem kaj al finanta magia jardeko.

Tiam plenrekte ricevis la gotan skurĝon la ŝmirita rokmuziko kaj kelkaj maturiĝantaj punkoj, kiel la juna Dave Vanian, estonta kantisto de Damned kaj seksalloga kopio de Bela Lugosi. Ĉia peono estis lokigita por ke dek jaroj poste, laŭ la impetado de Damned, trafe, la gota rokmuziko, tia kian oni nun komprenas, ĝermis ĉe la Batcave.

[redaktu] La ŝoso sur la punka arbo

Siouxsie Sioux
Pligrandigu
Siouxsie Sioux

Kio estas la diferenco inter punko kaj goto, la du subkulturaj fluoj kiuj siatempe furoris kaj ŝokadis? Nu, je la komenco de la 1980-oj, okazis turnopunkton en la punka movado: dum la tradiciaj punkoj rapidigis la kadencon kaj densigis la muzikaĵon por daŭri ne pli ol minutoj, konturiĝis nova emo kiu forfonigis adrenalinon malantaŭ malrapida kaj peza etoso, kiu respegulis la anglan ekonomikan marasmon. Ankaŭ ili rankoras kontraŭ la socio, kontraŭ la plenkreskuloj kiuj promesas nur ŝiman maldungecon, kontraŭ la diskoon kun siaj hipokritaj brilaĵoj. Sed anstataŭ ŝrikadi ilian ŝaŭmkoleron kun du agordoj, la gotoj ĝin enmemigas, distilas kaj spicas per frostaj sinteziloj.

La fondinto de la diska eldonentrepreno Factory Records, Tony Wilson unue elparolis la esprimon "goto", temante pri la gajaj kunuloj de Joy Division. Ĉar, eĉ se la grupa aspekto ne precize konformiĝis kun la gotaj vestaj etiketoj, ilia muziko jam portis la obskuran stampon. Kaj se ilia gvidanto, Ian Curtis memmortigis tre rokmaniere en 1980, li perfekte simbolas la profeton de la emerĝanta movado.

Postvenas Siouxsie Sioux kiu, kvankam ŝi antaŭe estis ĝisostan punkan stelulon, surprize nigren ĝiris ĉirkaŭ 1980 kaj laŭde klamis sian gotan apartenon, okaze de la apero de sia albumo Kaleidoscope. La britaj muzikaj semajnaĵoj, ĉiam serĉante novajn emojn, apenaŭ ŝovas la nazon en gotan vazon kaj tuj akiras la adjektivon kaj baldaŭ stampas ĝin al ĉia nigrevestita movantaĵo. Kaj rapide epidemias la vorto kaj ties artoformo. Robert Smith de The Cure, post turnei kun Siouxsie and the Banshees, elmontras tutnovan vestaron kaj ŝminkon kun krispita hararo, livida mieno kaj karbaspekta rigardo. Depost tio, Smith ĉiam asertis ke Siouxsie pervertigis lin. Ĉiaokaze, la eteraj voĉoj de The Cure baldaŭ strabas al etosa kaj sinteza muziko kiun ilia dua albumo gloris.

Sed gota movado ankoraŭ inkludas ĉiujn tiuj grupoj kiuj neniam konfesis aparteni al la movado, sed sen kiuj gotmuziko malhavus sian esencon. La unua grupo kiu ovris la vampiran balon estis Bauhaus, kiu naskis en 1979 la disketon Bela Lugosi's dead, morbida himno kun duagrada humuro kies kantparoloj similas al hororfilma intrigo de la Hammer. Laŭ la rakonto, inspiro trafis Peter Murphy okaze de la spektaklo de Gloria Mundi, subgrunda muzikparo kun stila ŝajno kaj teatra muĝo.

[redaktu] Batcave

La disketo Bela Lugosi's dead de Bauhaus estas gota legendo
Pligrandigu
La disketo Bela Lugosi's dead de Bauhaus estas gota legendo

Ĉar la gota universo rapide pliriĉiĝis, nepris oportuna loko por spektakli kaj fantazii, sciuri... mallonge necesis ĉefkvartiron. Jen en julio 1982, aperas la Batcave (vesperta kelo), ĉiusemajna vesperkunveno, aranĝite far Ollie Wisdom, la kantisto de Specimen, postpunka grupo kun glamaj radikoj kaj Bowie-a emo naskita en Bristol (cetere, ili unue koncertis okaze de la svato de Karlo kaj Diana). Paradokse, la Batcave komence ne celis gotan publikon, eĉ se la dekoro (ledo, muroj garnitaj je haroretoj kaj puntoj, okulumoj al la maljunaj hororfilmoj, kaj enkaĝigitaj dancistinoj por la fetiĉista vidiĝo) korespondas al la gota pratipo, kiun hodiaŭ rondiras. Debute, Wisdom ankaŭ intencas organizi temceremoniojn kiel kabaredo, luktomaĉo, filmprojekciado, ktp... Kaj ĉiu merkrede, en strato kiu ortangulas kunCarnaby street, ĉiuĝenraj stranguloj konvergas kaj vicumas por aŭskulti la eklektikajn selektojn de la diskĵokeo Hamish McDonald, tiel buntaj kiel Sweet, T-Rex, klasika rokmuziko kaj novaj fluoj kiel Cocteau Twins aŭ Killing Joke. La vicumo antaŭ tiu striptiza klubo intrigas rapide multajn revuojn, kiu tiam uzas vortojn kiel Novaj punkojpositivaj punkoj por nomi la fanojn. Kontraŭante la kliŝoj kiujn kelkaj ĵurnalistoj alkondukis, la noktoklubo ne ĝuadas en glaŭka etoso sed estas prefere festema kaj dancema. Pruve de ilia dispremita famo, la klubskipo baldaŭ turneas an la tuta Anglio, bonvenita en kluboj de Manchester, Leicester, Sheffield, BirminghamLiverpool. En 1983, okaze de Halovino, la BBC planis fari raportaĵon pri la Batcave. Ili rapide konstatas la neeston de vera unuiganta kaj profitdona stelulo kaj rapide rezignos. Poste, la Batcave fariĝas muzikan ĝenron.

[redaktu] Puŝpeliĝas influoj

Marilyn Manson
Pligrandigu
Marilyn Manson

Jam, kore de la 1980-oj, la ora erao de la grupoj klasifikitaj en la gota ĉionmetejo (kiun cetere ne jam tiele nomiĝis), la subfluoj estis legiaj: Estis tiuj kiuj amindumis la novondon la sintezilojn, la frostan kaj deprimeman sonaron kiel The Cure aŭ The Creatures, flankprojekto de Siouxsie kaj de Budgie, batisto de The Banshees. Pli tondreme, la ŝtonrokaj adeptoj roras je diversaj gradoj de kredindeco. Inter ili, Southern Death Cult (poste epitomigita Death Cult kaj fine The Cult), kies ekstravaganta estro Ian Astbury, frapaltira pozulo maskita kiel flagra pirato, alproksimiĝis punko, peza goto kaj iomete histeria metalo. Same kiel por la desperadoj Fields of the Nephilim, kiuj aldonis eron da suka psichobilly al ilia aspekto de elinfera kaŭbojo. Sed oni devas atendi ĝis 1986 por aŭskulti The Mission, fama grupo kiu kombinas goton kaj ŝtonrokon. Inspirante de The Sisters of Mercy kaj de Led Zeppelin, ili alpropriĝis la sinteno de laŭmodaj noktaj trampoj kaj la stilo de bombastaj paroloj. Samkategorie, kvankam pli disonanca, la kaliforniaj provokuloj Christian Death ankaŭ trafis la eŭropan publikon. The Cramps, alia usondevena muzikistaro, neniam sin ŝaĝis de gota etiketo. Tamen, je la komenco, oni ja flaris haladzojn da gota influo, pririgardante ilia sinteno kvazaŭ ĵus elfositaj vampiroj, kaj iliaj kantoj ĝisgorĝe plena je nigra humuro. En 1982, ili heredas de foraj anglaj parencoj: Alien Sex Fiend, kunportita de koraka paro kunigita per la sanktaj ligoj de edzeco. Ĉe la gefiuloj Nik kaj Mrs Fiend, oni ankaŭ aplikas la funebran humuron per albumtitoloj kiel Who's been sleeping in my mind?, kaj per ginjolaj videooj kiel Horreur light.

Areto da grupoj venos pli kaj pli riĉigi la subgrundan obskurkulturon, kiel la dekadencaj Sex Gang Children, la nederlandaj Clan of Xymox, la elektro-industriaj Skinny Puppy kaj ceteraj Dance Society, Gene loves Jezebel, Flesh for Lulu, All about Eve, Play Dead... kaj la subĝenroj eksponenciale komplikiĝas kaj miksiĝas: elektro-industrio, elektro-dark, dark-industrio, EBM (electronic body music), metalo-goto, metalo-industrio, ŝvebvoĉo (heavenly voices)...

Estis do ekspektebla ke post la gotdiluvemaj 1980-oj, la afero simpliĝus ekde 1990, kaj ke la gota "modo" lante svenus kvazaŭ efemera kaj omena blinko. Efektive, okazis ondokavon kiam la stelbandoj trafis turmentojn, splitis, aŭ sin turnis al novaj sonaj horizontoj. Sed post nedaŭra spleno, la lozita movado sukcesis revigliĝi kaj naski aliajn avatarojn. Eble lacita de la spektremaj voĉoj de la Batcave, de la eteraj impetoj de la ŝvebmuziko aŭ de la torturaj gitaroj de la mortroko, elektronika muziko, kiu delonge kaŝkaŭris en alternativ-muzika ero, subite ŝprucis kaj renovigis la ĝenron kiu loziĝis pro troa organikemo. Do, Skinny Puppy, Front Line Assembly aŭ Front 242, kiu senhaste pluiris marĝene de la gotaj herooj, fariĝis la pruaj figuroj de la elektronika renoviĝo kiu plugos profundan sulkon, per kiu nenombreblaj bandoj sukcesiĝos.

The Dresden Dolls
Pligrandigu
The Dresden Dolls

Nu, el tiu nesondebla gota interplektaĵo, kelkaj tamen sukcesis elfari la bonan miksaĵon, taŭgeje kaj taŭgtempe. Kaj kape de tiu saĝa ĝenr-muldilo alvenas Marilyn Manson, evidente. Per vendologia senco tiom akra kiom tiu de Madonna, la fama MM, eĉ nomate perfidulo, ĉerpis el ĉiaj fontoj elementoj kiujn li digestis por prezenti ĝin al usona publiko kiu sendube nur postulis surpriziĝi kaj eĉ ŝokiĝi. La gota movado tiam ekrigardis la novan komercan dispistulon oblikve. Kiam ajn oni aludas gotmovadon al personoj kiuj ne fakas tiumedie, ili respondos Marilyn Manson. La gotfanoj, kiuj sekvis la unuajn jarojn kies steluloj, kvankam rigardita kulte de la fanoj, stumblis kiam ili aŭdacis aventuri ekster la subgrundaj tuboj, sentis Manson kvazaŭ maldolĉan pilulon trudglutenda. Pro tio, post konkeri usonajn junulojn kiu aparte ĝojas aŭskulti la "kantisto, kiun la gepatroj malŝategas", la malriverencema internacia gotulo provis konkeri la puristajn gotojn. Tion li finfine fiaskis (ĉe la pli ol 15-jaruloj, ĉiaokaze), sed lia daŭrema furoro tamen lin regalis de iugrada respekto. Estas Trent Reznor kiu impulsis la manson-an karieron, sed estas ankaŭ li kiu fariĝis poste sia plej intima rivalo. Trent Reznor, tiu estas la viro kiu kapulas Nine Inch Nails (NIN) kiu, same kiel Manson, devenas de la saĝa ĝenr-muldilo inter gota, metala kaj industria muziko. Sed Reznor, eĉ se li ne igas la saman furoron, gajnis la nekoncepteblan veton arigi dum siaj spektakloj ambaŭ la subgrundajn adeptojn kaj la pli popularaj tavoloj da publikoj. Nu, Reznor bone aplikis la ĝeneralajn trajtojn de sia personeco al sia sona verko: neantaŭvidebla, kompleksa, turmentita, teksturita kaj molkora.

Aparte de tiu usona ŝaŭmo, la metal-induso de la germanoj Rammstein sage skuis la gotan geografion per sia ŝarĝita muziko. Famiĝita de la usona filmo Lost Highway de David Lynch, kies filmmuziko ili aranĝis, la germanlingva bando fulme vendegis sian lastan KD-on: Reise, reise kaj elvendas ĉiujn biletojn pluraj monatoj antaŭ iliaj koncertoj.

Tutmalsame, The Dresden Dolls kreas mirindan furonron post aperigi nur du albumoj. Veras ke Amanda Palmer kaj Brian Viglione, dank'al sia formulo piano/kanto/perkutiloj ofertas unikajn kaj teatremajn prezentojn kiuj lasas neforviŝablajn spurojn pro ilia apartigeco kaj talento. Fresdate turneante kun NIN, la jam kulta paro sperte miksas kabaredan manieron kaj dezajnon kun punkan muzikon je entuziasmiga ritmo, por doni tre gotan rezulton.

Resume, post la eksplodo de la movado dum la 1980-oj, la elektronika renaskiĝo dum la 1990-oj, oni nun ĉeestas en la 2000-oj revenon al la sonaro de la 80-oj. La kultaj grupoj (Bauhaus, The Sisters of Mercy...) rekomencas muziki kaj novigi post dek jaroj da silento, fortigita de ilia eksperimento kaj ilia ankoraŭ vigla famo. Oni faras novon per malnovo kaj malnovon per novo, kaj novaj bandoj senpaŭze burĝonas kiel Cinema Strange, Bloody Dead aŭ Sexy ant the Vanishing... kaj la movado senĉese evoluas kaj maturiĝas. Tamen, post tri jardekoj da vivado, gotmuziko rajtas plengorĝe klami: "goto ne estas nura modo".

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com