Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Aŭtomobilo - Vikipedio

Aŭtomobilo

El Vikipedio

Mercedes Simplex de 1906
Pligrandigu
Mercedes Simplex de 1906
Modelo T de Henry Ford
Pligrandigu
Modelo T de Henry Ford

La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), mallonge aŭto, estas krom biciklo unu de la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝotransporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj).

Enhavo

[redaktu] Historio

[redaktu] Invento de la aŭtomobilo

La verŝajne unua aŭtomobilo estis konstruita kaj ekuzita en 1678 de la jezuita pastro Ferdinand Verbiest (1623–1688) en la ĉina kortego. Temis pri memmova vapormaŝino.

La piŝta motoro, laŭ kies skemo funkcias ankaŭ la hodiaŭaj motoroj, estas la elpensaĵo de la nederlanda fizikisto Christiaan Huygens (1629–1695). Temis pri eksploda motoro, kies eksplodaĵo estis verŝajne pulvo.

Jam en 1768 estis konstruita fare de Nicolas-Joseph Cugnot por la franca armeo vapormaŝino por transporto de kanonoj, sed ĝi funkciis nur tre hazarde.

En la 19-a jarcento estis konstruitaj multnombraj vaporaŭtomobiloj. Jam en 1828 okazis pli-malpli regula naveda trafiko de vaporbuso inter London kaj Bath. En la 20. jarcento estis konstruata sukcesa vapor-aŭto, la t.n. Sentinel.


Vidu: Invento, Gravaj eltrovaĵoj

[redaktu] La hodiaŭa aŭtomobilo

La evoluo de la hodiaŭa aŭtomobilo komenciĝis en 1886 en Germanio. Ĝi estis inventita la 3-an de julio 1886 en Mannheim fare de Carl Benz. Iom poste sekvis lin – sendepende de tio – en Cannstatt ĉe Stuttgart Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach kaj en Vieno Siegfried Marcus.

La unuan longdistancan veturon entreprenis la edzino de Carl Benz, Bertha Benz la 5-an de aŭgusto 1888 de Mannheim al Pforzheim.

La usonano Henry Ford dum 1903 en Detroit (Usono) malfermis aŭtomobilan produktejon kaj dum la unua jardeko de sia firmao sisteme enkondikis la tempo-ŝparan produktoprocexon de muntoĉeno. La furora Modelo T de firmao Ford tial produkteblis en pli grandaj kvantoj ol iu antaŭa aŭto, kaj la aliaj produktejoj iom post iom transprenantaj la muntoĉenan produktadon (ekzemple firmao Opel en Germanio dum 1924) kune kontribuis, ke la aŭtomobilo iĝis amasprodukto, kiu ŝanĝis la konduton kaj ĉiutagon de la homoj kiel neniu alia produkto.

Ekde 1900 estis fonditaj pli ol 2500 firmaoj, kiuj produktis por la merkato aŭtomobilojn. Multaj entreprenoj, kiuj produktis en la 19-a jarcento fervarojn aŭ ŝtalon, komencis meze de la jarcento la produktadon de armiloj aŭ bicikloj kaj tiel akiris la bezonatajn konojn, scion, por produkti jarcenton poste aŭtomobilojn.

Ankaŭ hodiaŭ ekzistas malgrandaj entreprenoj, kiuj muntas ekskluzivajn aŭtojn ĉefe permane; ekz. la firmaoj Stutz (Usono) kaj Morgan (Britio).

[redaktu] Tekniko

Ford T 1909, la unua aŭto industrie produktita en muntoĉeno
Pligrandigu
Ford T 1909, la unua aŭto industrie produktita en muntoĉeno

La plej ofte produktitaj aŭtomobiloj baziĝas sur la baza konstruo de Mercedes Simplex (1906 – vidu supran foton, la t. n. simpleks-konstruaĵon): en tiu modelo la motoro troviĝas antaŭe. La nocio Simpleks originas de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu nomis en 1906 dum aŭtomobila ekspozicio en Berlino ekveturon kaj la 10-minutan veturon kun Mercedesa aŭto "Simplex". La germana imperiestra familio estis tre aŭtomobil-ravita, la frato de la Imperiestro Vilhelmo la 2-a, princo Heinrich, inventis glacoviŝilon du jarojn post la usonanino Mary Anderson kiel unua germano kaj anoncis la inventaxjon en 1905 por patento.

[redaktu] Komponentoj de la aŭtoj

  • movila/antaŭpela unuo (fortodonilo/motoro, propulsilo?, kluĉilo, artika akso)
  • moviĝa parto (rad-pendigo, stirmekanismo, bremsilo, aŭtogumo, radrondo, diferencial-mekanismo, diferenciala blokilo)
  • karoserio (pli frue ekz. ĉe kamionoj framo kaj konstruaĵo)
  • interna ekipaĵo (ekz. sidejoj, instrumenta panelo)
  • ekstera ekipaĵo (ekz. puŝ-stango, glacoviŝilo, nebullumigilo, licencplato)
  • elektroniko (ekz. sparakdilo?, lumigilo, startigilo, aŭtolumigo)
  • mekatronikaj komponentoj kiel ESP kaj ABS
  • Internaj sekurigiloj sekurzonoj, aersako

[redaktu] La funkciigo

Pligrandigu

La aŭtoj hodiaŭ havas ĝenerale eksplodan motoron. Pelaĵoj estas antaŭ ĉio benzino (karbura motoro) kaj dizelo (dizelmotoro), en kelkaj landoj oni uzas ankaŭ alkoholon. Pro emisiaj kaŭzoj aŭ por doni alternativon al la fosiliaj bruligaĵoj, iuj firmaoj evoluigis modelojn kun pelaĵoj kiel tergaso, likva gaso, plantoleo (ekz. kolzoleo, biodizelo) aŭ hidrogeno. Nuntempe pliiĝas la aŭtomobiloj kun elektromotoroj. La energio venas tiukaze kiel ŝarĝita energio de akumulatoro aŭ brulaĵ-ĉeloj, kiuj povas funkcii per hidrogeno aŭ alkoholo. Ĉe hibridmovo de du japanaj produktantoj, la aŭtoj havas kaj karburan motoron kaj elektromotoron. La karbura motoro ŝargas normalkaze la pilon por la elektromotoro, kiu eluzas la avantaĝon de granda turnomomanto en la tuta turnonombra amplekso. Aliaj tipoj estas la aŭtoj kun pura elektromovo aŭ enŝaltado de karbura motoro ĉe granda povobezono (vidu ankaŭ Toyota Prius kaj Honda).

Aŭtoj kun sunĉeloj kaj opcia pedalmovo estas ĝis nun eksperimentaĵoj.

Oni povas dividi la motorojn laŭ funkciado:


Vidu ankaŭ:

  • Aerodinamiko: gutoformo, spojlero, cv-valoraĵo
  • Movtekniko: frontmotora, poŭpa/poba motora, ĉiuradmova
  • Aŭtomobilproduktado

[redaktu] Sekureco

Oni povas la sekurecon de la aŭtomobiloj plibonigi per administraj kaj konstruaj rimedoj.

  • al la administraj rimedoj apartenas ekz: trafikreguligo (per trafikŝildoj, lampoj), perleĝa reguligo (deviga sekurzono, malpermeso de telefonado), trafikkontrolo kaj aliaj metodoj.
  • la konstruaj sekur-ekipaĵoj de la modernaj aŭtoj estas divideblaj je du grupoj:
    • aktivaj sekur-ekipaĵoj devas aktive obstakli, eviti la gravajn vundojn aŭ eĉ la akcidenton ekz.: ABS, ASR, ESP
    • La pasivaj sekur-ekipaĵoj helpas dum akcidenti malgrandigi la damaĝojn. Ekz: deformebla strir-rado kun deklinebla stir-kolono, sekurzono, aersako, apog-arko, ĉifiĝa zono

[redaktu] Malavantaĝo de la aŭtoj

Ekzistas ankaŭ malavantaĝoj de la aŭtouzado por la socio, unuopaj homoj, pro kiuj unu konsideras aŭtomobilon kiel riskon por la homo kaj medio:

  • ofteco de akcidentoj: laŭ la Mond-Organizo por Sano mortas ĉiujare pli ol 1,2 milionoj da homoj pro sekvoj de trafikakcidentoj
  • aerpoluado: en Germanio mortas laŭ oficiala kalkulo ĉiujare 14.000 homoj en sekvoj de la dizel-ellasgasoj, pli ol pro tabako.
  • klimata varmiĝo: la per fosilia energio pelataj aŭtomobiloj produktas grandan kvanton de forceja gaso CO2.
  • Surfaco-voro pro stratoj, aŭtostradoj kaj parkejoj.
  • fuŝado de la pejsaĝo.
  • perdo de la sociaj kutimoj kaj virtoj: pro daŭra anstataŭiĝo de pieda aŭ publikvetura irado per aŭtomobila, homoj malkutimiĝas je la apudvivo socia kaj perdas la sociajn virtojn.
  • Bruemisio: laŭ studoj de la germana federacia media oficejo, ekzistas rilato inter la trafikbruo sur-strata kaj koraj-cirkuladaj malsanoj.
  • foruzado de krudmaterialoj: dum la produktado de unu aŭtomobilo oni foruzas ekzemple kelkajn centmil litrojn da akvo.
  • malapero de la ĉieaj butikoj profite al superbazaroj kun pligongigo de irtempo kaj pliĝenadoj al la ĉiutaga vivo.
  • alia kalkulo estis farita de iuj: sumigante la laborhorojn por pergajni la monon postulatan por aŭto-uzo: la aĉetkosto, la benzino, asekuro, taksoj kaj impostoj, riparoj, parkpago, ktp, plus la tempo pasanta dum la veturo mem, en remizo, por serĉi parkejon, ktp, oni dividas la kilometrojn veturitajn per la sumo de tiuj horoj, kaj oni ricevas la realan averaĝan rapidecon de veturado, la rezulto estas proksimume... po 5 kilometroj hore! La rapideco per kiu homo irus piede.
  • socio kaj labormerkato iĝis tute dependaj de aŭtomobilo; diratis, ke "hodiaŭ la homoj laboras grandan parton de la tago por pergajni monon bezonatan por iri ĝis la laborloko", kaj "de du generacioj irdaŭro inter loĝejo kaj laborejo pligrandiĝis pli rapide ol malgrandiĝis samtempe deĵordaŭro."
BMW 320i
Pligrandigu
BMW 320i

[redaktu] Evolutendencoj

Oni povas rimarki diversajn evolutendencojn. La plej rimarkebla tendenco estas la pliigo de la elektronika ekipaĵo (naviga sistemo, enkonstruo de amuziloj kiel televidiloj aŭ DVD-montriloj).

  • Stiro-helpa sistemo
  • perkabla stirado (angle: Steer-by-wire)/perkabla bremsado (Brake-by-wire)
  • Bruligaĵ-ĉelo/Elektromovo/Hibridmovo
  • Renoviĝanta energio
  • Piedirantula defendo
  • uzado de reuzeblaj materialoj

[redaktu] Kritikistoj de la aŭtomobiloj

[redaktu] Produktadaj statistikoj

En 2005, 63 milionaj aŭtoj estis produktita tutmonde.

La 15 plejgranda aŭtoproduktataj landoj 2005 Ŝablono:Redakti
Aŭtoj kaj malpezaj komercaj aŭtoj, produktado (1.000 unuoj)
1,000 2,000 3,000 4,000 5,000 6,000 7,000 8,000 9,000 10,000 11,000 12,000
Usono 11,524
Japanio 10,064
Germanio 5,543
Ĉinio 5,067
Suda Koreio 3,657
Francio 3,495
Hispanio 2,677
Kanado 2,624
Brazilo 2,375
Unuigita Reĝlando 1,783
Meksiko 1,607
Indio 1,406
Rusio 1,264
Tajlando 1,110
Italio 995
                                                                                                                                                                                                                                               
References:
  • Ŝablono:Cite web
  • Ŝablono:Cite web

[redaktu] Dezajno / Aŭtomodeloj

[redaktu] Dezajn-varioj

  • Kabrioleto (Cabrio)
  • Kombiaŭto (Kombi)
  • Limuzino
  • Sedano
  • Liftback
  • Limuzino Pulmann
  • Roadster
  • Spider
  • Geländewagen
  • Pickup
  • Sports Utility Vehicle (SUV)
  • Kupeo
  • Van
  • Minivan

[redaktu] Aŭtomobil dezajnistoj

[redaktu] Famaj aŭtomodeloj

Toyota Prius, hibridpropulsia aŭto
Pligrandigu
Toyota Prius, hibridpropulsia aŭto
  • Chaar Auto
  • Ford Modelo T ("Tin Lizzy")
  • VW skarabo
  • Citroën 2 CV ("Anaso")
  • Traction Avant kaj Citroën DS
  • Porsche 911 kaj Porsche 959
  • Trabant
  • Renault R4
  • Mini
  • VW Golf
  • Goggomobil
  • Chevrolet Corvette
  • Ford Mustang
  • Ford Eifel
  • Opel Laubfrosch
  • Mercedes 300 SL
  • Fiat 500
  • Toyota Corolla
  • Rolls-Royce Silver Ghost
  • Bentley
  • Opel Kadett
  • Toyota Prius
  • Aston Martin
  • Ferrari
  • Jaguar-E-Type
  • Horch
  • DKW
  • Messerschmitt Kabinenroller
  • BMW Dixie

[redaktu] Vidu ankaŭ


Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Aŭtomobilo sub la gloso Automobile


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al




Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com