Forumo
El Vikipedio
Forumo (latine: merkato) estis placo de antikva Romo, kie la popolo pritraktis la publikajn aferojn.
Nun en metafora senco: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj, centro de la publika vivo.
Ankoraŭ pli metafore kaj abstrakte: juĝopovo de la publika opinio (laŭ PIV), publika diskutejo, prezento de la problemoj por ĝenerala pritrakto (ekz. prezenti sin antaŭ la forumo de la scienco).
Diskutforumo estas seminario, simpozio, kolokvo, konferenco k.s.