Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Delfenoj - Vikipedio

Delfenoj

El Vikipedio

?Delfeno
Troveblo de fosilioj: Frua Mioceno - Nun
Granda delfeno Tursiops truncatus
Granda delfeno Tursiops truncatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Subordo: Dentcetacoj Odondoceti
Familio: Delfenoj Delphinidea
Gray, 1821
Subfamilioj
  • Orcinoj (Orcinae)
  • Veraj delfinoj (Delphininae)
  • Globicefaloj (Globicephalinae)
  • Cefalorinĥoj (Cephalorhynchinae)

Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 genroj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj.

La vorto delfeno venas de la malnovgreka vorto δελφίς [delFIS] («spirito de la maro»), eble derivita de la greka δελφὐς [delFUS] («utero»).

Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligentecon kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ili havas kompleksan lingvon bazitan sur ultra-sonoj ne aŭdeblaj de homoj.

Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo.

Estas notinde, ke narvalo, belugo kaj foceno kvankam similaj al delfenoj, ne apartenas al la sama familio.

Enhavo

[redaktu] Anatomio

Anatomio de delfeno montranta skeleton, organojn kaj korpan formon.
Pligrandigu
Anatomio de delfeno montranta skeleton, organojn kaj korpan formon.

Delfenoj estas kutime longaj je inter unu metro kaj duono kaj kvar metroj. La plej granda delfeno estas la orcino kiu atingas longecon de ok metroj. Ĝia fluforma korpo estas bone adaptita al rapida naĝado. En la kapo troviĝas ronda organo, la melono, kiu utilas kiel eĥolokalizilo.

Delfenoj distingeblas de aliaj dentocetacoj pro jenaj ecoj:

  • kunfandiĝo de la unuaj du kolvertebroj,
  • malpli granda nombro da ripoj,
  • fandiĝo de la du malsupraj makzeloduonoj je maksimume triono de la makzelolongeco,
  • malakraj dentoj.

[redaktu] Haŭto

La haŭto de delfenoj estas spongeca dermo, milda kiel sateno. Ĉiuj delfenoj forĵetas ĉirkaŭ ĉiujn du horojn la eksterajn haŭtĉelojn. Tiu permanenta regeneracio malpligrandigas la flukontraŭstaron kaj ebligas grandan rapidecon (ĝis preskaŭ 60 km/h) kaj elakvajn saltojn ĝis alteco de 7 metroj. Tia eco de la haŭto estas pristudita por homaj regeneraciesploroj kaj por ŝipkonstruado.

[redaktu] Dentoj

Multaj specioj havas klare distingeblajn makzelojn kiuj formas longan bekon. Ekzistas specioj kun multegaj dentoj en la makzeloj. La dentoj de delfenoj estas konusformaj kiel homaj kaninoj.

[redaktu] Spirofico

La naztruoj, kiuj fermiĝas per unu orifico (kontraŭ du ĉe la bartocetacoj) troviĝas je la pinto de la frunto. Enspiro kaj elspiro okazas nur pere de tiu orifico, neniam pere de la buŝo. La elspiro povas komenci antaŭ la elakviĝo de la besto. Dum plonĝado muskola sistemo fermas la orificon por malhelpi akvoeniron tra la naztruoj en la pulmojn. Nazaj kavaĵoj ludas nenian rolon en flarado.

Ĉe la delfenoj spirado estas ne aŭtomata (kiel ĉe homoj), sed vola. Pro tio delfeno perdanta konscion mortos per asfiksio. Anestezo de delfenoj por operacioeksperimento ne eblas, ĝi mortigus ilin.

[redaktu] Cerbo

La encefalo montras tre netan plisiĝon de la cerebraj hemisferoj, malkreskon de la olfaktaj loboj kaj gravecon de la akustikaj centroj. Jen komparo de la procento de cerebriĝo (pezo de la encefalo dividitaj per la pezo de la korpo kaj obligita per 100):


specio pezo de la korpo pezo de la encefalo % de cerebriĝo
Homo 70 kg 1500 g 2,10
Tursiopo 170 kg 1600 g 0,94
Foceno 70 kg 600 g 0,86
Komuna delfeno 110 kg 840 g 0,76
Azia elefanto 4000 kg 7500 g 0,18
Komuna rorkvalo 100.000 kg 7000 g 0,008

La cerbo de la delfeno estas pli kompleksa ol tiu de la grandaj simioj (ĉimpanzo, gorilo, orangutano). La komplekseco de la kortekso estas tre granda kaj ankaŭ la nombro de la cerebraj ĝiraĵoj kaj neŭronoj.

Verŝajne delfenoj havas pli grandan intelektan kvocienton ol la evoluintaj simioj, sed starigo de cifera informo estas malfacilega.

[redaktu] Eĥosondado

Delfen-eĥo
Delfen-eĥo

La principo de la delfena eĥosondado estas la sama kiel tiu de la vespertoj. Ĝi bezonas unu organon por elsendi sonojn kaj ultrasonojn kaj alian por ricevi la sonojn reflektitajn de la obstaklo.

La ultrasonoj estas fokusigitaj en unu paralelan faskon danke al la melono, cefala histo ĉe la antaŭo de la kapo, bone videbla ĉe la delfenoj.

La riceva mekanismo situas ĉe la interna orelo kaj la konduko fariĝas per la malsupra makzelo.

Tiu ege evoluinta eĥosondado ebligas al la delfenoj ne nur lokalizon de la obstakloj, sed ankaŭ sciigas ilin pri grandeco, dimensio kaj naturo de la ĉirkaŭaj objektoj, eĉ en plena mallumo.

[redaktu] Naskiĝo

La naskiĝinta delfenido longas inter 0,8 kaj 1 metron. La unua bezono de la delfenido estas spirado, ĝi devas tuj supreniri al la akvosurfaco por enspiri aeron.

La unua mamsuĉado povas atendi ĝis 24 horojn. Komence la delfenido mamsuĉas dum dek sekundoj, dufojojn en ĉiu horo. La rostro de la delfenido proksimiĝas al la mama fendo de la patrino kaj la enŝoviĝita lango alkroĉiĝas al la interna mampinto. Tiu sistemo malhelpas la perdiĝon de la grasoplena kaj proteinoriĉa lakto en la marakvo.

Ekde la naskiĝo la delfenido kapablas sibli, sed la eĥolokalizilo bone funkcios nur post unu monato.

[redaktu] Akustika komunikiĝo

Delfenoj povas elsendi ĉirkaŭ 400 diversaj signaloj kaj oni evidentigis korespondadon inter sonoj kaj situacioj. Delfenoj kapablas percepti sonojn ĝis frekvenco de 80.000 hercoj, kontraŭ nur 23.000 por homoj.

Kelkaj scienculoj konvinkiĝis, ke delfenoj uzas lingvaĵon preskaŭ same perfektan, kiel tiu de homoj. Oni rimarkis, ke du delfenoj foje havas veran konversacion, ne parolante samtempe, sed unu post la alia, kvazaŭ respondante demandojn.

Eksperimento de Jarvis Bastian priskribita en Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj (vidu sub fontoj) montras ke du tursiopoj (masklo kaj femalo) kapablas komuniki nur per sonoj por plenumi taskon kaj ricevi fiŝon kiel rekompenco. Kiam la sona transmeto ne eblis, la eksperimento malsukcesis.

[redaktu] Nutriĝo

Delfenoj estas rapidaj rabobestoj, kiuj ĉasas siajn rabaĵojn. Ili lokigas siajn rabaĵojn per la eĥosondilo. Kutime delfenoj havas samformajn konikajn dentojn, kiuj servas nur por teni la rabaĵon. La kaptitaj fiŝoj aŭ kalmaroj estas glutitaj sen maĉado. La dentoj korespondas al la specifaj rabaĵoj: specioj kun multe da dentoj nutriĝas ĉefe per fiŝoj, dum specioj kun malmultaj dentoj plejofte ĉasas kalmarojn. Iuj delfenoj foje ĉasas krustacojn.

La nura delfeno, kiu nutriĝas per aliaj marmamuloj, kiel otarioj aŭ aliaj cetacoj aŭ delfenoj estas la orko.

Kelkaj delfenoj uzas komunan strategion por ĉasado: la delfenaro ĉirkaŭas la rabaĵaron aŭ pelas ĝin al la bordo.

[redaktu] Sinteno

Delfenoj ĉe suda Bretonio
Pligrandigu
Delfenoj ĉe suda Bretonio

Delfenoj vivas en grupoj tre koheraj. La socia vivo ŝajnas necesa al la psika ekvilibro de la delfenoj, sed nenia hierarkio ekzistas en la grupoj.

Delfenoj helpas unu la alian. Kiam delfeno ne povas naĝi pro vundo aŭ malsano, du delfenoj akompanas ĝin subtenante ĝin sub ĝiaj brustaj naĝiloj. Naskonta delfenino estas ĉirkaŭita de la aliaj femaloj por protekti la novnaskiton kontraŭ eventualaj atakoj aŭ helpi se okazas malfacilaĵoj.

Delfenoj rekonas sin en spegulo aŭ sur video-bildo, kion hundoj kaj katoj ne kapablas fari.

Ekzistas multaj raportoj pri delfenoj helpantaj dronantajn homojn aŭ homojn atakatajn de skvaloj. Ili savis maristojn falintajn en la maron, kondukante ilin ĝis la bordo.

[redaktu] Delfenoj kaj homoj

Delfeno de la usona armeo, dresita por lokalizi marminojn
Pligrandigu
Delfeno de la usona armeo, dresita por lokalizi marminojn

[redaktu] Tenado de delfenoj

[redaktu] Por turistaj celoj

El ĉiuj delfenoj la granda delfeno (tursiops truncatus) estas la plej fama. Oni ofte tenas ilin en delfenejoj, kie jam de jaroj oni ankaŭ bredas ilin. Tamen la tenado de delfenoj en delfenejoj estas tre diskutita, inter aliaj, ĉar akvujo ne korespondas al la maro. La plej granda delfeno, la orko estas ofte uzita por allogi vizitantojn.

[redaktu] Por militaj celoj

Pro sia granda lernkapablo, la granda delfeno estas tenita de militistoj en Usono kaj Rusio, por ekzemple fiksi marminojn al malamikaj ŝipoj aŭ por neniigi minojn. Eble temas pri legendo sekve de la romano The Day of the Dolphin de Mike Nichols (1973), ke delfenoj estis dresitaj por mortigi malamikajn militplonĝistojn. Tamen oni scias, ke inter 1975 kaj 1987 la rusoj uzis delfenojn por retrovi en la Nigra Maro torpedojn kaj serĉi ŝipajn vrakojn. En 1987 usonanoj uzis kvin delfenojn en la Persa Golfo por lokalizi irakajn minojn.

[redaktu] Por terapeŭtaj celoj

Oni uzas delfenojn ankaŭ en delfenterapio por malsanegaj (ekzemple aŭtistaj) homoj. La ludemo de la delfeno multe helpas al tio. Kutime la paciento tenas la dorsan naĝilon de la delfeno kaj estas tirita tra la akvo. Ĉe multaj pacientoj blokaĵoj cedas pro tio. Oni tamen ankaŭ diskutas la delfenterapion, ĉar la sama efiko povas rezulti per aliaj bestoj, je multe malpli granda kosto.

[redaktu] Historio kaj mitologio

Delfenoj longe rolis en homa kulturo. Ili aperas multfoje en grekaj mitoj, kutime kiel helpantoj de la homaro. Arta atestaĵo el la ruiniĝinta palaco ĉe Knossos diras ke delfenoj supoze estis gravaj por minoanoj. En hinda mitologio, delfenoj de Gango estas kunigitaj kun Gango, la dio de la rivero Gango.

Pro la alta takso de la delfeno kaj ties pozitiva valoro en la mitologio oni ofte trovas ĝin en la eŭropa mezepoka heraldiko kiel blazona besto. La plej konata uzo estis tiu de la titolo Dauphin (delfeno) de la franca kronprinco.

Ankaŭ en la moderna mitologio kaj esoterismo delfeno ludas gravan rolon. Ĉefe la usona neŭrofiziologo John Cunningham Lilly, kiu dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj gvidis obskurajn eksperimentojn pri izolecujoj kaj LSD kaj asertis tiel komuniki kun delfenoj, igis delfenojn la simbola besto de la esoterisma kaj hipia movado. Dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj, Lilly komence estis agnoskita pro siaj sciencaj laboroj pri komunikado kaj sintenfiziologio de delfenoj.

[redaktu] Protektita delfenareaĵo

La akva areaĵo inter la insuloj Cres kaj Lošinj en Kroatio estis oficiale deklarita protektita delfenareaĵo en la jaro 2006. Ĝi iĝis unu el la unuaj protektitaj delfenareaĵoj en la tuta mondo, kaj la unua en la mediteraneo. La organizo Blue World, kies sidejo troviĝas en la marborda urbeto Veli Lošinj, laboras por protektado de delfenoj kaj aliaj marbestoj, informas pri sinteno kiam oni vidas delfenojn, kondukto de boatoj, ktp. En la urbeto troviĝas ankaŭ malgranda delfenomuzeo. Ĉiuaŭguste okazas granda delfenofesto por atentigi la loĝantaron pri marbestoj kaj naturprotektado.

[redaktu] Delfenokapto

La delfenokapto malmulte ekzistas en la mondo. Nun malmultaj delfenokaptoj ekzistas en Taiĵi-urbeto en prefektujo Ŭakajama, Niŝiizu-urbeto kaj Ito-urbo en prefektujo Ŝizuoka en Japanio kaj insuloj de Suda Pacifiko. En Japanio, delfenokapto postulas agnoskon de prefekto kaj oni administras kaptkvanton per DNA-registro. Tamen, aliloke en Japanio, oni ne manĝas ĝin aŭ ne scias ekziston de delfenokapto. Konata kuirarto de delfenaĵo estas misoo-stufaĵo kun delfenaĵo.

En aŭgusto de 2005, Ministrejo pri Sano, Laboro kaj Bonfaro de Japanio avertis, ke gravedulino ne manĝu delfenaĵojn, ĉar delfenaĵoj povas esti malpurigata je hidrargo pli koncentrita ol aliaj fiŝaĵoj.

[redaktu] Subfamilioj kaj genroj

Granda delfeno en Seaworld-parko en San Antonio, Texas (Usono)
Pligrandigu
Granda delfeno en Seaworld-parko en San Antonio, Texas (Usono)
Orko aŭ orcino
Pligrandigu
Orko aŭ orcino

Vidu ankaŭ la biologian klasadon de cetacoj.

  • Subfamilio orcinoj (Orcininae)
    • Genro pseŭdorcinoj (Pseudorca)
      • Nigra pseŭdorcino (Pseudorca crassidens)
    • Genro orcinoj (Orcinus)
      • Orko aŭ orcino (Orcinus orca)
  • Subfamilio veraj delfenoj (Delphininae)
    • Genro delfeno (Delphinus)
      • Komuna delfeno (Delphinus delphis)
    • Genro tursiopo (Tursiops)
      • Granda delfeno aŭ blovulo aŭ tursiopo aŭ botelnaza delfeno (Tursiops truncatus)
    • Genro lagenorinĥo (Lagenorhynchus)
      • Blankbeka delfeno (Lagenorhynchus albirostris)
      • Blankflanka delfeno (Lagenorhynchus acutus)
      • Blankstria delfeno (Lagenorhynchus obliquidens)
      • Nigra delfeno (Lagenorhynchus obscurus)
      • Peale-delfeno (Lagenorhynchus australis)
      • Bunta delfeno (Lagenorhynchus cruciger)
    • Genro steno (Steno)
      • Longnaza steno (Steno bredanensis)
    • Genro lisodelfo (Lissodelphis)
      • Nigradorsa delfeno (Lissodelphis borealis)
      • Perona delfeno (Lissodelphis peronii)
    • Genro lagenodelfo (Lagenodelphis)
      • Saravaka delfeno (Lagenodelphis hosei)
    • Genro stenelo (Stenella)
      • Longbeka delfeno aŭ punktita delfeno (Stenella longirostris)
      • Klimena delfeno (Stenella clymene)
      • Tristria delfeno (Stenella coeruleoalba)
      • (Stenella attenuata)
      • (Stenella frontalis)
  • Subfamilio globicefaloj (Globicephalinae)
    • Genro globkapuloj (Globicephala)
      • Nigra globicefalo (Globicephala melas)
      • Grandnaza globicefalo (Globicephala macrorhynchus)
    • Genro grampo Grampus
      • Griza grampo (Grampus griseus)
    • Genro Peponocephala
      • Larĝbeka delfeno (Peponocephala electra)
    • Genro ferezo Feresa
      • Malgranda ferezo (Feresa attenuata)
    • Genro orcelo Orcaella
      • Kurtkapa orcelo (Orcaella brevirostris)
      • Aŭstrala orcelo (Orcaella heinsohni)
  • Subfamilio cefalorinĥoj (Cephalorhynchinae)
    • Genro cefalorinĥo (Cephalorhynchus)
      • Makulkolora delfeno (Cephalorhynchus commersonii)
      • Ĉilia delfeno (Cephalorhynchus eutropia)
      • Kablanda delfeno (Cephalorhynchus heavisidii)
      • Novzelanda delfeno (Cephalorhynchus hectori)
    • Genro sotalio Sotalia
      • Amazona sotalio (Sotalia fluviatilis)
    • Genro Lipotes

[redaktu] Literaturo

  • Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj; Marie-Christine Body, André Cherpillod; Eldonejo La Blanchetière, 2006; ISBN 2-906134-69-4
  • Tim Cahill: Delfine, Steiger, München, 2001, ISBN 3896522213 (germanlingve)
  • Rachel Smolker: Das Lied der wilden Delfine, List, 2001, ISBN 3471786643 (germanlingve; raporto de kondutbiologo pri la esplorado de delfena populacio ĉe la okcidenta marbordo de Aŭstralio)
  • Paul Manger, An examination of cetacean brain structure with a novel hypothesis correlating thermogenesis to the evolution of a big brain, in Biological Reviews (Cambridge Philosphical Society) 81.2 (2006) (anglalingve)

[redaktu] Heraldiko

Kiel la aliaj heraldikaj cetacoj, delfeno estas fiŝo (!). Ĝi kutime bildiĝas vertikale, profile, arkite, nazo kaj vosto turnitaj al dekstro.
Kiam la koloroj de la naĝiloj, de la vosto, de la oreloj, de la barbo, de la okuloj kaj/aŭ de la kresto koloriĝas malsame kiel la korpo, oni devas indiki ĝin en la priskribo.
Delfenon kun larĝe malfermita buŝo (kaj ofte fermita okulo), oni priskribas "svenanta delfeno".
En Francio, delfeno estas la simbolo de la kronprincoj, la daŭfenoj (en la franca, la du vortoj samas: Dauphin)

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

[redaktu] Fontoj

  • Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj; Marie-Christine Body, André Cherpillod; Eldonejo La Blanchetière, 2006; ISBN 2-906134-69-4


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Delfenoj sub la gloso Dolphin



Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com