Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipediista diskuto:ArnoLagrange - Vikipedio

Vikipediista diskuto:ArnoLagrange

El Vikipedio

Aldonu komenton


Arkivoj 2003 2004 2005 1 2 3 2006 1 2 3


Enhavo

[redaktu] Currentweek

Saluton Arno, ĉu vi hazarde ne scias, laŭ kiaj kriterioj funkcias ŝablono CURRENTWEEK (kiel mi verkontrolis, ĝi ekzistas). Kie ĝi "serĉas" semajnojn? Nenie estas skribite, kia semajno estas. Mi volus uzi ĝin, sed mi ne scias, ĉu sufiĉas ŝanĝi ĝin anstataŭ ŝablono CURRENTDAY. Dankon --Petr Tomasovsky 15:44, 30. Nov 2006 (UTC)

Dankon por viaj klarigoj. Mi havas ankoraŭ unu demandon. Mi volus krei el la Portalo:Homoj ian "karuselon", kie artikoloj estus ŝanĝantaj laŭ diversaj kriterioj. Por ke klakintoj sur la portalon eksciu "preskaŭ ĉiumomente alian informon". "Tagajn eventojn" (naskiĝojn kaj mortojn) mi jam faris, mi intencas kreis sekciojn, kie la paĝoj turniĝus ĉiun semajnon, ĉiun monaton, eble ĉiun horon. Tio certe bezonus krei apartajn paĝojn por ĉiu situacio, kiu estus interŝanĝantaj en destinitaj tempoj. Ĉu vi opinias, ke mi devus krei ilin permane? --Petr Tomasovsky 18:58, 30. Nov 2006 (UTC)
Mi ankaŭ pripensis pri ebleco uzi similan aŭ la saman sistemon kiel estas en la elstaraj artikoloj. Mi provos uzi nun ion alian aŭ eble poste mi kombinos ambaŭ sistemojn. Se vi havus iajn proponojn aŭ plibonigojn rilate al la portalo, ili estos bonvenigataj. --Petr Tomasovsky 17:10, 1. Dec 2006 (UTC)

Ĉu vi hazarde ne scias, kiel estas indikataj semajnoj komence de la jaro - ĉu 1, 2, 3 ... 9 aŭ 01, 02, 03 ... 09? Ĉu vi povas iel ie esplori tion? Dankon. --Petr Tomasovsky 17:48, 4. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Currentminute

Saluton Arno, ankoraŭ mi havas demandon: Kion fari, por ke estu funkcia ŝanĝado po minutoj? Estas du eblecoj - CURRENTMINUTE (maksimume 60 paĝoj - laŭ minutoj) aŭ sendepende de kuranta minuto. En la dua kazo eblas poste havi pli ol 60 paĝoj, kiuj ŝanĝiĝus po minutoj. Ĉu eblas krei tiajn ŝablonojn aŭ devas esti kreita ia speciala sistema mesaĝo? Dankon. --Petr Tomasovsky 07:43, 2. Dec 2006 (UTC)

Dankon por la kreo de ŝablonoj. --Petr Tomasovsky 08:21, 3. Dec 2006 (UTC)
Arno, via laboro rilate al la kreo de la mankantaj ŝablonoj estis por mi helpo. Kiel anonci por vizitontoj, ke por ŝanĝi la titolojn ili devu klaki sur frazon "Forigu la konservejon por refreŝi la paĝon", kiu troviĝas sube en la portalo? Ĉu skribi supre ian anoncon? --Petr Tomasovsky 16:35, 3. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Portalo:Homoj

Arno, dankon por via provo. Ĝi ankaŭ plaĉas al mi, sed mi vidas la titolon "Artikoloj ŝanĝiĝantaj po semajnoj" estas la vorto "semajnoj" sube en la dua linio. Blokas ĝin la "redaktu". Ĉu ankaŭ vi vidas ĝin tiel? Ĉirkaŭkadrigo de la bildo kun dania viro estas bona ideo. Kio rilatas al blokado aŭ kovrado de teksto ĉe kelkaj bildoj, kiel vi skribas, mi ne vidas ilin tiel. Se vi havos tempon kaj ĝuon krei novajn paĝojn en sekcioj "po semajnoj" kaj "po tagoj" aŭ se vi scias pri bonaj paĝoj pri homoj, ĉu vi povus krei kelkajn? Mi jam estas iom laca pro senĉesa serĉado de konvenaj artikoloj. Kriterioj estas (granda) bildo, el kiu la persono rigardas aŭ dekstren aŭ maldekstren. Eble estus bone ŝanĝi kelkajn paĝojn el "po minutoj" kaj meti ilin en iun el la du jam menciitaj sekcioj kaj en la sekcion "po minutoj" aldoni iun alian paĝon. Mi tre bonvenigus helpon - aŭ rilate al plibelaspektigo, aldono de informoj, aldono simboloj en la sekciojn aŭ kreo de paĝoj al novaj tagoj kaj semajnoj. Dankas --Petr Tomasovsky 16:15, 4. Dec 2006 (UTC)

Arno, kia etas via opinio, ĉu en la portalon taŭgas homoj kiel ekz. Hitler, Franco? Interalie, ĉu artikolo pri Hitler povus iam elektita kiel elstara? Rilate al artikolo, ne al persono. Aŭ rilate al ambaŭ aferoj. Ĉu paĝoj pri negativaĵoj povas esti tiaj? (Kiel impresas vin frazoj: Fi, kio ĉi tie tiel fiodoras? Ke tiel bonodorus tiuj floroj?) --Petr Tomasovsky 18:12, 8. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Friosko, ktp.

Vi pravas Arno, eĉ ĉar mi ne havas tempon nun por tiuj neniaĵoj. Eble oni bezonu unu artikolon kun listo de forlasitaj planlingvoj citataj en interreto, aŭ eĉ ne tio. Roberto 18:15, 4. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Traduki specialajn paĝojn

Mi komencis traduki kelkajn el la specialaj paĝoj, sed mi demandas min kiom helpas kiam ne-administranto proponas tradukojn por la mallongaj paĝoj. Ekz-e se por iu paĝo oni devas traduki nur "february" -> "februaro", la administranto kiu efektivigos la ŝanĝon bezonos pli da tempo por kopii mian proponon ol simple por tajpi mem -- ne necesas multa pensado. Ĉu mi celu traduki nur la pli longajn frazojn? Mi demandas, ĉar la plejmulto estas mallongaj. Antaŭ komenci eventuale longan taskon, mi dezirus scii ĉu ĝi vere helpos... Sok Na Men Sui Lui 17:58, 6. Dec 2006 (UTC)

Se estus iu roboto kiu kopias mesaĝojn el la listo al la mesaĝoj mem sen homa kontrolo, la limigo, ke nur administrantoj povas redakti la mesaĝojn, iĝus sensenca, ĉar iu ajn povus fari fuŝŝanĝojn kopiotajn de la roboto. Kaj krome, la roboto devus havi administrajn rajtojn, kiu danĝeras se ĝi misfunkcias. Duonaŭtomata roboto pli sencas, se iu kapablas programi unu, sed ŝajne la listo devus sekvi striktegan formaton por permesi tion. Sok Na Men Sui Lui 08:16, 7. Dec 2006 (UTC)
Pri "gen" mi supozis simple "ĝenerala" -- jen do alia kialo por bezoni liston de klarigoj pri la uzo de la mesaĝoj. Sok Na Men Sui Lui 08:27, 7. Dec 2006 (UTC)
Eĉ mi mem povus verki tian roboton (sed nur ekde lundo, kiam mi havos tempon). Ĝi bezonus Linuksan maŝinon por funkcii; mi ne kapablas verki ĝin kun vindozo. Mi supozas ke pro la administraj rajtoj vi volus funkciigi ĝin mem, do vi devus havi Linuksan maŝinon. Tamen, ankoraŭ ne pritrakta estas la afero ke la mesaĝoj ŝajne iel bezonas kontroladon -- sen tio, kial ne simple permesi al iu ajn redakti mesaĝojn? Sed eble mi povus verki version kiu montras ĉiun farotan ŝanĝon kaj petas konfirmon. Sok Na Men Sui Lui 08:35, 7. Dec 2006 (UTC)
Pardonu, sed tre dubinde mi ĉeestus tiajn eksterajn forumojn (IRC ktp). Sok Na Men Sui Lui 08:41, 7. Dec 2006 (UTC)
Ĉu nur administrantoj havus permeson redakti la paĝon kiu enhavas aprobitajn tradukojn? Se iu ajn, ja ekzistas la eblo, ke oni enmetos fuŝaĵojn lastminute antaŭ la funkcio-horo de la roboto, do mi ja atendas bezonon igi la roboton peti konfirmon. (Notu ankaŭ, ke fuŝaĵoj estas ne nepre malicaj.) Teorie, la roboto povus preni el tiu paĝo nur stabilajn mesaĝojn -- tiuj, kiujn oni ne redaktis dum kelka tempo -- sed tio necesigus komplikan kontrolon de la paĝa historio, kaj efektive ne verkebla de mi. Sok Na Men Sui Lui 09:11, 7. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Nu, jen almenaŭ iu homa kontrolo. Ĝi malpermesas la uzon de "cron" (sistemo per kiu la komputilo aŭtomate lanĉas taskojn intertempe), sed ne tro gravas, ĉar ne necesus funkciigi la roboto tiom ofte. Sok Na Men Sui Lui 09:37, 7. Dec 2006 (UTC)
Mi rigardis en la retejo de MediaWiki, sekvinte vian ligilon, sed mi ne vere trovis la serĉatajn informojn. Sok Na Men Sui Lui 14:46, 7. Dec 2006 (UTC)
Fine mi kreis la roboton. Plua testado estas konsilinda sed ĝi ŝajne funkcias -- mi preferus ke ĝi nun estu testata kun nur kelkaj tre maloftaj sistemaj mesaĝoj antaŭ fari ion pli gravan per ĝi. Vidu mian raporteton ĉe Vikipedio:Laboro por robotoj#Esperantigo de sistemaj mesaĝoj. Se vi estas sufiĉe kontenta pri la afero ĝis nun, ĉu vi bonvolus aŭ doni al mia robota konto la necesajn statusojn (robotan kaj administran), aŭ laŭ eventuala prefero testi ĝin per de vi regata konto? (Por tio vi bezonus Linukson kun instalaĵo de 'perl' kun sufiĉe ampleksa biblioteko de "modules" (programeroj) por akcepti la "use"-ordonojn en la kodo.) Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 01:23, 13. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro la informo pri via retkonekto. Mi esperas, ke vi sukcesos ripari ĝin sen granda peno. La afero pri la roboto iom bezonas vian helpon, sed tute ne urĝas. Sok Na Men Sui Lui 22:52, 13. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro via lasta mesaĝo (kiun mi apenaŭ rimarkis, ĉar kiam mi ensalutis mi havis ankaŭ novan mesaĝon de Albrecht -- ju pli baldaŭ realiĝos via propono pri "Nombro de vikipediistaj mesaĝoj", des pli bone...) Mi ĝojas, ke via retkonekto nun funkcias -- mi mem havis iam tiajn problemojn, do mi povas iom kompati... Mi dankas pri la statusoj donitaj al la robota konto, kaj mi reatentos pri ĝi tre baldaŭ. Sok Na Men Sui Lui 19:01, 16. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Biblio

Dankon! Mi sekvos viajn utilajn instigojn.--Albrecht 09:15, 8. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] ekzilo de Bahà'u'llàh

Mi tre dankas vin pro via plibonigo de mia kontribuaĵo pri la ekzilo de Bahà'u'llàh... mi estas novbakita ĉe VIKIPEDIO kaj ne tre lerta por komputado.

Aperas problemo sur mia ekrano por la retpaĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Ekzilo_de_Bah%C3%A1%27u%27ll%C3%A1h, ĉar texkto estas miksita kun la bildo kaj estas malfacile legebla... mi provis aranĝi tion sed vi denove "korektis"... kiel ni solvu tiun problemon ?

[redaktu] Nombro de vikipediistaj mesaĝoj

Saluton Arno, dankon por viaj respondoj pri la portalo. Mi turniĝas al vi nun kun alia demando. Ĉu ne eblus, se la sistemo kalkulus nombron de mesaĝoj por vikipediistoj? Povas okazi kaj okazas, ke mesaĝos pli ol unu vikipediisto al la sama vikipediisto en diversajn sekciojn. Ĉu poste ne eblus anonci tion ekz. per Estas por vi 2 (3, 4,...) novaj mesaĝoj. Ankaŭ al mi okazis, ke mi havis du mesaĝojn, kaj unu mi ne rimarkis tuj (fakte mi rimarkis ĝin post tre longa tempo) kaj mi ne respondis ĝin pro tio, ke mi ne sciis pri ĝi. Eble la mesaĝinto atendis respondon, sed mi ne respondis pro la menciita kaŭzo. Do, ĉu la sistemo povus skribi la nombron de mesaĝoj? --Petr Tomasovsky 07:33, 10. Dec 2006 (UTC)

Via propono por la informilo pri la novaj vikipediistaj mesaĝoj estas bonega. Se ĝi funkcius tiel, ĉiu ekscius tuj, kiom da novaj mesaĝoj li havas. Ni esperu, ke ĝi sukcesos esti farebla kaj funkciebla. --Petr Tomasovsky 15:51, 11. Dec 2006 (UTC)
Ankaŭ mi legas ĉi tiun diskuton. Laŭ mi, la propono de Arno estas bona, ĉar oni povas sufiĉe facile kalkuli la nombron da redaktoj. La nombro da mesaĝoj kutime, sed ne ĉiam, egalos je ĝi (ekzemple - iu lasas mesaĝon kaj poste redaktetas ĝin). Sok Na Men Sui Lui 17:43, 12. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Purigita foto

Saluton Arno, mi iom purigis dosieron bildiganta Pujulon, kiun vi alŝutis en 2004. Mi volis alŝuti novan version, sed jpg ne estis permesita anstataŭi png. Vi trovos ĝin sub Dosiero:FredericPujulaIValles3.jpg. Se ĝi ŝajnos al vi pli bona kaj se vi trovos iom da tempo, vi povas ŝanĝi ĝin en la koncerna artikolo. Dankon. --Petr Tomasovsky 17:28, 12. Dec 2006 (UTC)

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com