El Vikipedio
|
Internacia lingvo
Mi subtenas la internacian disvastiĝon de esperanto sed NE volas ke ĝi fariĝu la ununura tuttera lingvo. |
|
Saluton! Mi konatiĝis kun la vikipedio nur en marto (2006), sed mi eklernis Esperanton jam en 1976 kaj fariĝis sperta uzanto de nia lingvo dum trimonata vojaĝo en meza Eŭropo en la somero de 1978, kiam mi multe restadis ĉe esperantistoj dank' al la Pasporta Servo. Por pliaj informoj, vidu mian biografion ĉe la artikolo Paul Hopkins, kiun mi decidis verki, kiam mi vidis ke oni jam mencias min en du vikipediaj artikoloj (laŝucida lingvo kaj volontuloj de TEJO). Intertempe, mi laboras plejparte je ellaborado kaj korektado de artikoloj pri Kanado kaj la kanada Esperanto-movado. (Mi ofte laboras per pluraj fenestroj samtempe, kaj foje ne ĉiuj estas ensalutitaj; foje miaj kontribuaĵoj registraĵas ne sub mia nomo sed sub numero 70.72.129.240 [1] aŭ numero 68.145.208.167 [2])
Jen statistiko pri miaj vikipediaj kontribuaĵoj: