Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Majo de 2006 - Vikipedio

Majo de 2006

El Vikipedio

majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2006
tagoj

Aktualaĵoj en majo de 2006

Enhavo

[redaktu] Merkredo, 31-a de majo 2006

  • Litovia ĉefministro ekde 2001 Algirdas Brazauskas anoncis pri sia deposteniĝo. La oficiala proceduro estas planata por la 1-a de junio. En social-demokratia partio de Litovio oni konfirmas la informon, ke Brazauskas decidis foriri el politiko.
  • Finiĝis la kuna milita trejnado de limgardistoj el Kartvelio kaj Turkio. La trejnado okazis en la ĉelimaj teritorioj de ambaŭ ŝtatoj.

[redaktu] Mardo, 30-a de majo 2006

[redaktu] Lundo, 29-a de majo 2006

  • Germana koncerno Volkswagen AG malfermos novan aŭtoproduktan fabrikon en rusia urbo Kaluga. Interkonsento pri tio estas subskribita en Moskvo. La nova fabriko ekfunkcios en 2008 kaj produktos ĝis 115 mil aŭtojn jare.
  • En Kirgizion venis reprezentantoj de Usono por trakti pri la usona militbazo en internacia flughaveno "Manas". Antaŭe en aprilo prezidento de la azia ŝtato Kurmanbek Bakijev disaŭdigis anoncon pri la ebla forigo de la bazo, se kondiĉoj de ĝia ekzisto ne estos retraktitaj. La militbazo aperis en Kirgizio fine de la jaro 2001 por subteni operacion en Afganio.

[redaktu] Dimanĉo, 28-a de majo 2006

  • Preskaŭ 4600 mortintojn kaj 20000 vunditojn postulis laŭ lasta bilanco la sabata tertremo sur la indonezia insulo Javo. Sed eĉ ne tio estas lastaj numeroj, atentigas lokaj oficejoj. Indonezio formale petis mondajn komunumojn por doni humanan helpon. Internacia komitato de Ruĝa Kruco elvokis amasigi tujan kontribuon el alteco de 9,8 milionoj da dolaroj. Helpon proponis multaj landoj, inter ili Britio, Usono, Kanado, Aŭstralio, Ĉinio, Rusio kaj Ĉeĥio.

[redaktu] Sabato, 27-a de majo

  • Forta tertremo, kiu trafis la eksan indonezian ĉefurbon Yogyukarta kaj ties ĉirkaŭaĵon sur insulo Javo, postulis minimume 2914 viktimojn. Pluaj minimume 2900 personoj suferis vundojn.
  • En Grozno oni anoncis venkinton de la konkurso "Belo de Ĉeĉenio". Krom krono la gajninta knabino ricevis senpagan vojaĝon al Eŭropo kaj aŭton. La beleckonkurso estis aranĝita kongrue kun lokaj striktaj tradicioj: sen montro de nuda korpo, kun aparta atento al scipovoj de la knabinoj.
  • Polico de Kartvelio ostaĝigis 42 loĝantojn en diversaj loĝlokoj de Suda Osetio, etnajn osetojn, la ostaĝoj estis translokitaj al urbo Gori. Post pridemando preskaŭ ĉiuj ostaĝoj estis liberigitaj. Kelkaj el ili poste rakontis, ke demandintoj batis ilin.

[redaktu] Vendredo, 26-a de majo

  • En ĉemara Soĉi renkontiĝis rusia prezidento Vladimir Putin kaj taĝikia prezidento Emomali Raĥmonov. La du prezidentoj diskutis pri ekonomia kunlaboro kaj pri malgrandigo de narkotrafiko el Afganio.
  • En Vladikavkaz finiĝis juĝproceso pri la kazo de Nurpaŝi Kulajev, la sola travivinta teroristo el la grupo, kiu ostaĝigis centojn en Beslano la 1-an de septembro 2004. Pro la moratorio al mortpuno, funkcianta en Rusio, Kulajev estis kondamnita al vivlonga malliberigo.

[redaktu] Ĵaŭdo, 25-a de majo

  • En Almato, iama ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Kazaĥio, okazis Festo de fontanoj. La festa programo envolvis 82 fontanojn de la urbo, 10 el ili estis rekonstruitaj en kuranta jaro.

[redaktu] Merkredo, 24-a de majo

  • Parlamento de memproklamita ŝtato Ĉednestrio abolis sian decidon de 1993 pri formo de konfederacio kun Moldavio. En 2003 rezulte de longaj pritraktoj la registaroj de Moldavio kaj memregata Ĉednestrio preskaŭ venis al la plano unuiĝi en federacion, tamen lastmomente Moldavio ne akceptis tion. Unueca (nefederacia) ekzisto en Moldavio ne estas konsiderata en Ĉednestrio kiel bona solvo.

[redaktu] Mardo, 23-a de majo 2006

  • Amnestio Internacia elsendas novan jaran raporton. Ĝi kunigas informojn pri problemojn de homaj rajtoj en 150 landoj dum 2005. Ŝokaĵoj estas ke eĉ en la plej granda demokratio kaj en la plej malnova demokratio, tiu NRO rimarkiĝas malbonaĵojn. Ekzemple interalie torturoj en Usonaj prizonoj, atingoj al homaj rajtoj en leĝaj projektoj en Britio, ..
  • La oficiala rezulto de la referendumo pri la sendependeco de Montenegro estas jena: 55,5% por sendepengiĝo; 44,5% kontraŭ sendependiĝo. Necesis 55% por sendependiĝo. Do Montenegro sendependiĝos de Serbio-Montenegro,, kiu do ŝanĝos sian nomon al Serbio.
  • En rusia regiono Karaĉaj-Ĉerkesio pro tre forta kaj daŭra pluvo (40 mm/h) leviĝis akvonivelo en riveroj. Ĉirkaŭ 100 domoj estis parte inunditaj, kvar domoj estas detruitaj. Neniu el homoj vundiĝis. En la stratoj kaj putoj restis multe da koto.
  • Iranaj azerioj amase protestis en kelkaj urboj de la irana provinco Suda Azerbajĝano. Eĉ pli grandaj manifestacioj estas antaŭplanitaj por la 28-a de majo.

[redaktu] Dimanĉo, 21-a de majo 2006

[redaktu] Sabato, 20-a de majo 2006

[redaktu] Vendredo, 19-a de majo 2006

  • Estro de la ĉefa rusia produktanto de elektro, akcia societo "Unueca enerisistemo de Rusio", Anatolij Ĉubajs aŭdigis sian subtenon por la planoj de "Rosatom" konstrui la duan atomcentralon ĉe la jam funkcianta en Sosnovij Bor, urbeto ĉe la Balta maro orienten de Sankt-Peterburgo. Parto de produktota tie elektro estos eksportata al la najbara Finnlando.

[redaktu] Ĵaŭdo , 18-a de majo 2006

  • Eŭropa Unio rifuzis akcepton de Litovio al ŝtataro uzanta eŭron. Tio ĉagrenigas litoviajn politikistojn, sed simplaj loĝantoj de la ŝtato ĝojas pri tio — tion montras opinisondoj. Ekuzo de eŭro anstataŭ litova lito (la nuna monunuo) povus kaŭzi altiĝon de prezoj.
  • 115 el 133 deputitoj de regiona parlamento en Donecka provinco de Ukrainio voĉdonis por la regiona leĝo, kiu proklamas la rusan lingvon "regiona lingvo". Antaŭe similan oficialan statuson oni donis al la rusa en tri aliaj ukrainiaj regionoj. Fortiĝas movado por proklamo de la rusa kiel la dua oficiala lingvo de Ukrainio.

[redaktu] Mardo , 16-a de majo 2006

  • Pro la eksplodo en elektrocentralo la ĉefurbo de Mongolio Ulan-Bator dum kvin horoj estis plene senigita je elektro.
    • En Aŝĥabado komenciĝis kunveno de ekspertoj el la kvin ĉekaspiaj ŝtatoj. La kunvenintoj devas ellabori konvencion pri protektado de la mara medio.

[redaktu] Lundo, 15-a de majo 2006

[redaktu] Dimanĉo , 14-a de majo 2006

  • Pli ol cent domoj estas parte subakviĝintaj en vilaĝoj de orienta Kartvelio, kie fortaj pluvoj kaŭzis inundon. La inundo damaĝis ankaŭ la kampojn, vojojn kaj pontojn.

[redaktu] Vendredo , 12-a de majo 2006

  • 200 homoj apud Lagoso (granda urbo en Niĝerio) mortis, kiam naftodukto eksplodis. Supozeble, la ekflamiĝo de la nafto okazis, kiam oni provis fari neleĝan elprenon de nafto el la dukto.

[redaktu] Merkredo, 10-a de majo 2006

  • Matene en Palestino gvidantoj de la du ĉefaj arabaj movadoj "Hamas" kaj "Fath" interkonsentis pri ĉeso de interbataloj kaj pri kunlaboro en politikaj kadroj. Estas jam ne la unua fojo, kiam simila interkonsento estas atingita, sed ĉi-foje la vortigoj estas pli striktaj.
  • En Francio tiu tago estas la unua tago de la rememoro de la abolo de la sklaveco. Tiu dato korespondas al la tago, kiam la sklaveco estis rekonita en Francio kiel krimo kontraŭ humaneco.

[redaktu] Mardo, 9-a de majo 2006

[redaktu] Lundo, 8-a de majo 2006

[redaktu] Sabato, 6-a de majo 2006

[redaktu] Vendredo, 5-a de majo 2006

  • En Sudano la registaro kaj la Armeo por la Liberigo de Sudano subskribis packontrakton. Ĝi eble ĉesigos la sangajn alfrontiĝojn en la okcidenta regiono, t.n. Darfur, kiuj komenciĝis en februaro 2003 kaj kaŭzis almenaŭ 300.000 mortojn.

[redaktu] Ĵaŭdo, 4-a de majo 2006

  • Averto pri cunamo estis proklamita por Fiĝioj kaj Nov-Zelando koncerninta tertremon je 7,9 (momant-magnituda skalo) okazinta en Tongo je 15:26 UTC (loka tempo: 04:26 4-a de majo). La averto estis nuligita, kiam oni trovis, ke la tertremo ne kaŭzis grandan cunamon. Apud Nukualofo, la ĉefurbo de Tongo, oni registris nur malgrandan cunamon (altan je 20 cm).

[redaktu] Merkredo, 3-a de majo 2006

[redaktu] Mardo, 2-a de majo 2006

  • L'IUCN (Internacia Unio por la konservo de naturo - IUKN) aperigis sian ĉiujaran ruĝan liston hodiaŭ en Ĝenevo, Svisio. Ĝi recenzas 40.169 speciojn kaj konstatas, ke 16.119 el ili estingiĝas. Triono el tiuj verŝajne mortontaj specioj estas amfibioj, kiuj estas facile trafataj per ekologiaj difektadoj far homoj.

[redaktu] Lundo, 1-a de majo 2006

[redaktu] Arkivo de Aktualaĵoj

redaktu
2006 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2005 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2004 tageventoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com