Moskvo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Rusio > Moskva Regiono > Moskvo < Urboj
Moskvo (ruse Москва, Moskva) estas urbo en centro de eŭropa parto de Rusio, nuntempa ĉefurbo de la ŝtato. (Ruĝa Placo)
- loko: 55,75 Norde, 37,62 Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 13.200 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Demografia evoluo de Moskvo inter 1400 kaj 1856 | |||||||||||
1400 | 1638 | 1710 | 1725 | 1738 | 1775 | 1785 | 1811 | 1813 | 1825 | 1840 | 1856 |
40 000 | 200 000 | 160 000 | 145 000 | 138 400 | 161 000 | 188 700 | 270 200 | 215 000 | 241 500 | 349 100 | 368 800 |
Demografia evoluo de Moskvo inter 1868 kaj 2002 | |||||||||||
1868 | 1871 | 1888 | 1897 | 1912 | 1920 | 1926 | 1939 | 1959 | 1979 | 1989 | 2002 |
416 400 | 601 969 | 753 459 | 1 038 600 | 1 617 157 | 1 027 300 | 2 101 200 | 4 609 200 | 6 133 100 | 8 142 200 | 8 972 300 | 10 383 000 |
Enhavo |
[redaktu] Historio
Unua mencio pri Moskvo en rusaj kronikoj estis en jaro 1147, kiam princo Jurij Dolgorukij invitis tien princon de Ĉernigov. En 13-a jarcento kune kun aliaj rusaj princejoj ĝi spertis invadon de mongoloj kaj estis detruita en jaroj 1237-38.
Ekde 14-a jarcento dank' al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ jaro 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de Rusa ortodoksa eklezio. Moskva princo Dmitrij Donskoj en jaro 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo.
En fino de 15-a jarcento moskva grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "cezaro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). En regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Kazana ĥanejo estis konstruita Pokrovskij-katedralo, pli vaste konata sub nomo "templo de Basilo la Beata" - nune tio estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio.
En 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo (jaro 1712) Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj spirita centro de Rusio; en jaro 1755 tie estis malfermita la unua en la lando universitato.
En la 2-a de septembro de jaro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono, invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio, detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro.
En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917.
Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de la jaro 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En jaro 1935 estis promulgita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandpatre formitajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo komencis funkcii metropoliteno.Tamen en 20-aj kaj 30-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe, ekliziaj, el kiuj la plej konata estas nune restaŭrita Katedralo de Kristo la Savinto.
Dum la Granda Patria Milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo en fino de novembro - komeco de decembro de jaro 1941 germanaj trupoj spertis unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio de jaro 1945 sur Ruĝa Placo okazis solena parado.
En 50-aj - 80-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio.
Post komenco de la Transformado (Perestrojka) en mezo de 80-aj jaroj Moskvo fariĝis areo de ĉefaj eventoj de ĝi, kies kulmino estis amasaj elpaŝoj de moskvanoj kontraŭ la antikonstitucia puĉo en aŭgusto de jaro 1991.
Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies disvolviĝo estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis al aspekto de la urbo, precipe de ĝia centra parto. 850-jara jubileo de Moskvo, kiun oni festis en jaro 1997, fariĝis granda evento por ĉiuj moskvanoj.
[redaktu] Eventoj
[redaktu] Elektromanko, 25-a de majo 2005
Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro en la suda parto de la urbo. Proksimume duono de la urbo (la suda) kaj ankaŭ multaj urboj de la Moskva provinco dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj.
La antaŭkalkuloj montras, ke financa damaĝo al Moskvo povas totali je ekvivalento de 1 mlrd da usonaj dolaroj.
Rusiaj ĵurnaloj mencias, ke antaŭe, post la elektromanko en Usono kaj Kanado je la 14-a de aŭgusto 2003, administracio de la tutlanda energia sistemo "РАО ЕЭС" komentis, ke simila evento ne povas okazi en Rusio pro la granda fidindeco de la tuta sistemo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj