2011
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2011
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2011 post Kristo okazos, interalie:
[redaktu] Eventoj
- 3-a de januaro: La 112-a Usona Kongreso ekkunvenos.
- 4-a de januaro: Parta suneklipso videbla en Eŭropo, norda Afriko, kaj okcidenta Azio.
- 24-a de aprilo: Plej malfrua Pasko ekde 1943.
- 5-a de majo: Balotoj por la Skota Parlamento kaj la Kimra Kunsidantaro.
- 1-a de junio: Parta suneklipso videbla en nordorienta Azio, Japanio, Alasko, Kanado, Gronlando, la Norda Poluso, Islando, kaj norda Nordio.
- 1-a de julio: Parta suneklipso videbla plejparte en la oceano inter Afriko kaj Antarktio.
- Julio: La Internacia Olimpika Komitato kunvenos kaj decidos la lokon de la Vintraj Olimpikoj 2018.
- 25-a de novembro: Parta suneklipso videbla en Nov-Zelando, Tasmanio, Antarktio, kaj Sud-Afriko.