Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sigmund Freud - Vikipedio

Sigmund Freud

El Vikipedio

Sigmund Freud
Pligrandigu
Sigmund Freud

Sigmund FREUD (naskiĝis la 6-an de majo, 1856 en Příbor (Moravio), mortis la 23-an de septembro, 1939 en Londono) estis fama neŭropsikiatro laboranta en Vieno.

Li estas la ekpripensinto de la psikanalizo.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

Liaj teorioj estas pridiskutataj nun kaj kontraŭuloj konsideras la metodojn psikanalizajn pli-malpli malefikaj ol aliaj terapimetodoj. Tamen Sigmund Freud famiĝas daŭre kiel influa filozofo de la 20-a jarcento.

Enhavo

[redaktu] Vivo

[redaktu] Infaneco kaj juneco

Freud naskiĝis la 6-an de majo 1856 kiel filo de judaj gepatroj en Příbor, kien la familio elmigris dum la 14-a/15-a jarcento post la judpersekutoj en Kolonjo. Kvankam Freud poste iĝis ateisto, li ĉiam akcentis la signifon de sia judeco.

Lia patro Kallamon Jacob Freud (1815 - 1896), malriĉiĝinta lankomercisto, estas jam preskaŭ kvardekjara kaj trian fojon edziĝita kiam naskiĝis Sigmund. Freud havas du pli aĝajn duonfratojn kaj sep pli junajn gefratojn. En 1859 la familio transloĝiĝas pro ekonomiaj kialoj unue al Leipzig kaj iom poste al Vieno. Tie, en 1865, Freud iras al la "Leopoldstädter Communal-Realgymnasium", kaj sukcesas en 1873 la "Matura".

Post unuaj planoj studi juron, li aliĝas en 1873 al la medicina universitato de Vieno.

En 1879 li komencas sian unujaran militservon kaj estas proklamita medicina doktoro en la jaro 1881.

[redaktu] Kuracisto

En 1882 Freud eklaboras en la viena ĝenerala malsanulejo sub Theodor Meynert, tiun laboron li daŭrigas ĝis 1885. Dum la jaroj 1884 ĝis 1887 li okupiĝas pri esploroj pri kokaino. La verko "Pri kokao" aperas post memeksperimentoj. La provo kuraci morfindependan amikon per kokaino malsukcesas.

Dum studvojaĝo al Parizo en 1885 li vizitas inter aliaj la psikiatrian sekcion de la malsanulejo Salpêtrière, kie laboras Jean-Martin Charcot.

Post ricevo de la kapablo instrui en la jaro 1885, Freud komencas instrui en la universitato de Vieno.

De 1886 li gvidas la neŭrologian sekcion de la infanmalsanulejo de Max Kassowitz ĝis 1897.

En 1886 Freud kaj Martha Bernays (1861-1951) geedziĝas. Naskiĝas la gefiloj Mathilde (1887-1978), Jean Martin (1889-1967), Oliver (1891-1969), Ernst August (1892-1970), Sophie (1893-1920) und Anna (1895-1982). En 1891 Freud transloĝiĝas ene de Vieno en la Berggasse 19, kie li loĝos dum la ontaj 47 jaroj.

[redaktu] Naskiĝo de la psikanalizo

La sofo, kiun uzis Freud dum psikanalizaj seancoj
Pligrandigu
La sofo, kiun uzis Freud dum psikanalizaj seancoj

En la jaro 1897 Freud unue skribas pri la "Edipkomplekso" en letero al Wilhelm Fliess.

En novembro 1899 li publikigas sian al 1900 antaŭdatumitan verkon "Sonĝointerpretado". Tradicie la publiko de tiu libro estas konsiderata kiel la naskiĝo de la psikanalizo.

En la jaro 1908 Freud okazigas la unuan internacian psikoanalizan kongreson en Salzburg. Sekvos aliaj en 1910 en Nurenbergo, 1911 en Vajmaro, 1913 en Munkeno, 1918 en Budapeŝto kaj 1920 en Hago kaj Berlino.

En 1913 aperas la verko "Totemo kaj tabuo", en kiu Freud skribas pri la kulturhistoria fenomeno de la incestmalpermeso.

[redaktu] Gravaj Kunlaborantoj:

[redaktu] Alfred Adler

En 1902 Sigmund Freund estas nomumita eksterordinara profesoro kaj fondas la psikologan merkredan kunvenon, kiun vizitas inter aliaj Sándor Ferenczi kaj Alfred Adler. Ĉiun merkredon oni diskutas novajn esplorrezultojn kaj trejniĝas pri la nova arto de interpretado.

[redaktu] Carl Gustav Jung

En 1906 Freud ekkorespondas kun sia fakkolego Carl Gustav Jung. Dum renkonto en 1907 ili ambaŭ diskutadas senhalte dum 13 horoj. Freud konsideras Jung kiel kronprincon. 1909 ambaŭ psikanalizistoj veturas kun Ferenczi al Usono, sed disiĝas en 1914.

[redaktu] Wilhelm Reich

Okaze de psikanalisa kunveno ĉe la viena universitato, Wilhelm Reich renkontiĝis kun Freud, kiu donis al li du el liaj libroj kaj kuraĝigis lin. Poste, Reich aktive partoprenis al psikanaliza seminario, kiun li rapide estris kiel subdirektoro. Li kreis kun Sandor Ferenzy la teknikan seminariejon (kie oni diskutis pri analyza teknika parto de psikanalizo) kaj eldonigis plurajn librojn, unu el ili  : Die Funktion des Orgamus (1927), kie li priskribis ke la fundo de la neŭrozoj alvenas de malordo de la genitala funkcio, kaj en kiu li klarigis novan koncepton de seksa ekonomio, t.e. socia kaj persona agmanieroj por plugardi fluida siajn emociajn povojn. Reich konsciigis ke, ĝenerale, la kaŭzo de la neŭrozoj alvenas de soci-ekonomiaj problemoj (loĝejaj problemoj, ĉefe por la junuloj, ekonomia memstara problemo de la ino, malfacileco atingi bonajn kontaŭkonceptrimedojn, ktp). Li teamiĝis kun kuracistoj, flegistoj por helpi la homojn de la malriĉaj kvartaloj de Vieno. Li kreis psikanalizan seminariejon senpaga por la malplej riĉuloj. Pro sia implikado en la sociaj aferoj, sia psikanaliza komunumo obligis lin translokiĝi en Berlino, Germanio, en 1930. Tie li alliĝis al la Komunista partio cele de pli facile atingi la junulojn, kiu estis ribelante kontraŭ siaj viv-kondiĉoj, tiamaniere ke li povu konsili ilin pri seksologio, ĉu konference ĉu per libre. Li ne konsentis kun la sen-politikado de la Psikanaliza Asocio. Por pli antawenigi sian varbadon ĉe la amaso li kreis SEXPOL (Zeitschrift für Politische Psychologie und Sexualökonomie Revuo pri politika psikologio kaj seksa ekonomio), publika priĉerĉa kaj priparola centraĵo pri la viv-kondicoj modernaj kaj la plendisvolviĝo de la seksa kontentigo ĉe la popolara amaso. Sexpol altiris al si nombrajn asociojn, pli ol cent mil aliĝantojn kaj estis malpermisita kiam krekis la nazia ondo.

La amikecaj rilatoj kun Freud estis bonaj ĝis tiel kiel Reich "nur sintenis al psikanalizo" : li estis de la intimaj proksimaj personoj. Sed disakordo aperis ekde kiam Freud proponis la teorion pri Thanatos kaj Eros : law Reich, Thanatos ("la morta instinkto") estas nur dua impulso, akirita dum la vivo de la suferanto, ne la unua, tiel kiel pensis Freud. Plie, al tio sin aldonis la risko, ene de la aktoj mem de Reich vidalvide la nova estraro de nazia Germanio, rilate al iu kiu tro alproksimiĝis de la Komunista partio : ja, la rilatoj inter Freud kaj Reich malkonstruiĝis.

[redaktu] Daŭrigantoj de la Teorio

[redaktu] Termoj

  • Libido
  • konscio
  • Malkonscio
  • Komplekso de Edipo

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.freud.org.uk
•  http://www.freud-museum.at
•  http://books.guardian.co.uk/print/0,3858,4445608-99939,00.html
•  http://www.freudfile.org
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com