Grozno
El Vikipedio
Grozno | |
Blazono de la urbo |
|
Regiono: | Ĉeĉenio |
---|---|
Distrikto: | ĉefurbo de la respubliko |
Fondita en: | 1818 |
Urbo ekde: | 1870 |
Latitudo: | 43° 20' n. |
Longitudo: | 45° 38' or. |
Loĝantaro, miloj: | 123,3 (2002) |
Kodo laŭ OKATO: | 96401 |
Telefona prefikso: | 8712 |
Tempozono (de MSK): | 0 h. |
Grozno (alia esperantigo estas Groznij; ruse Грозный) estas rusia urbo en Norda Kaŭkazio, ĉefurbo de Ĉeĉenio.
La urbo estas en valo de rivero Sunĵa (Сунжа) (kiu dedekstre enfluas en riveron Terek (Терек)).
Fondita en 1818 kiel rusa fortikaĵo, la urbo disfloris fine de la 19-a jarcento, kiam oni trovis en la regiono nafton. Al la loka nafto (hodiaŭ preskaŭ tute elĉerpita) en sovetia tempo oni aldonis ankaŭ la siberian, kiu estis prilaborata en naftouzinoj de Grozno.
En la urbo estas fervoja stacio.
Rezulte de separatisma movado, kiu elvokis al ekzisto multajn krimajn organizojn, miloj da groznanoj — kaj rusoj, kaj ĉeĉenoj — suferis aŭ mortis. La urbo dum la "du ĉeĉenaj militoj" estis multe damaĝita. Antaŭe ĝi famis per sia elstara moderna arkitekturo.
Dum lastaj jaroj okazas rekonstruo de la urbo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.