Sankt-Peterburgo
El Vikipedio
Sankt-Peterburgo | |
Blazono de la urbo |
|
Regiono: | aparta subjeko de Rusia Federacio |
---|---|
Distrikto: | |
Fondita en: | 1703 |
Urbo ekde: | 1703 |
Koordinatoj: | 59° 95' N, 30° 33' E Mapo |
Loĝantaro, miloj: | 4661,2 (2005) |
Kodo laŭ OKATO: | 40 |
Telefona prefikso: | 812 |
Tempozono (de MSK): | 0 |
Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva, estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando.
- loko: 59,95° Norde, 30,33° Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 5.550 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
La plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.
La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991.
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp.
Vidu ankaŭ:
Enhavo |
[redaktu] Historio
La urbo estis fondita en 1703 de la rusa imperiestro Petro la Granda, kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita peco de la Balta maro. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbon nederlande — Sankt Pieter Burch — de kie ankaŭ la nuna nomo.
De 1712 ĝis 1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio.
Dum la Dua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon (de la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: Sieĝo de Leningrado kaj Vojo de Vivo.
[redaktu] Transporto
En la urbo ekzistas kvarlinia sistemo de metroo. Vidu: Sankt-Peterburga metroo.
[redaktu] Movade
[redaktu] Famaj esperantistoj
- Naskiĝurbo de Nikolaj Kazi-Girej
- Tie movadis Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin
- Grigorij Cejtin, lingvisto.
- Nelli Kublanova
- Varvara Cvetkova
[redaktu] Esperanto-kolektivoj
En la urbo estas minimume kvar E-kluboj kaj E-grupoj.
- Esperanto-societo "Espero" fondita la 15-an de aprilo 1892.
- Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) fondita en 2004.
- E-Klubo de nevidantoj "Amikaro" fondita en 1979.
kaj aliaj.
Fama ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.
[redaktu] Okazintaj aranĝoj
La urbo gastigis kongresojn de SAT en 1926 kaj 1996.
En 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso en Serovo, ripozloko apartenanta al Peterburgo.
Julie de la jaro 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis Antaŭkongreson de IJK-2004.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Pri Peterburgo: komuna blogo de peterburgaj esperantistoj (eo)
- Paĝaro de esperantista societo "Espero" (ru)
- Novaĵbendo el Peterburgo (ru)
- Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj (ru, en, de)
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: