Merkredo
El Vikipedio
Merkredo, la kvara tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la franca mercredi, kiu siavice venas de la latina dies Mercurii, tago de la dio Merkuro. El tiu venas la vortoj miércoles kaj mercoledì ankaŭ.
Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la norsan dion Votanon anstataŭ Merkuro, en la angla nomo Wednesday. La germana nomo Mittwoch signifas "semajnmezo".
En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, merkredo estas la tria kaj meza tago de la laborsemajno.
Merkredo sekvas mardon kaj antaŭvenas ĵaŭdon.
Vidu: Gregoria kalendaro.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.indepthinfo.com/weekdays/wednesday.shtml (angle pri la tagonomoj)