Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Leonardo da Vinci - Vikipedio

Leonardo da Vinci

El Vikipedio

Memportreto de Leonardo
Pligrandigu
Memportreto de Leonardo

Leonardo (da Vinci) [vinĉi] (naskiĝis la 15-an de aprilo, 1452, mortis la 7-an de majo, 1519) (itale, Leonardo di ser Piero da Vinci; signifante "Leonardo, filo de Piero, el Vinci" estis itala pentristo, inventisto, arkitekto, inĝeniero kaj sciencisto de la Alta Renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto. Li estis unu el la tri plej bonaj pentristoj de la Renesanco (kun Rafaelo kaj Mikaelanĝelo), pentristo de monaĥejoj kaj belegaj, misteraj virinoj. Li estas la mondfama pentristo de La Gioconda. Tre talenta, inteligenta, scivola, kreiva, inventema kaj memfida, li estas preskaŭ la difino mem de la vorto "genio". Li loĝis precipe en Florenco kaj Milano, sed ankaŭ portempe en Romo kaj Francio, kie li mortiĝis. Kvankam li estas pli fama kiel pentristo, li gajnis sian panon precipe kiel milita inĝeniero kaj ŝatis sciencon pli ol pentradon.

Enhavo

[redaktu] Pentristo

La Sankta Manĝo
Pligrandigu
La Sankta Manĝo

Pentraĵoj:

  • 1472: Bapto de Kristo
  • 1472: Anunciacio (parte)
  • 1474: Ginevra de' Benci
  • 1478: La Madona de Benois
  • 1480: Sankta Hieronimo
  • 1481: La Adorado de la Tri reĝoj
  • 1483: Damo kun Ermeno
  • 1485: Portreto de Muzikisto
  • 1486: Virgulino de la Rokaro]] (Parizo) (detalo de Anĝelo en la «Virgulino de la Rokaro»)
  • 1490: La Belle Ferronnière
  • 1491: Madonna Litta
  • 1498: La Sankta Manĝo (La Sankta Manĝo, post Repentrado)
  • 1503: La Virgulino de la Rokaro (dua versio)]] (Londono)
  • 1506: La Gioconda
  • 1510: La Virgulino kaj Infano kun Sankta Ana
  • 1515: Sankta Johano la Baptisto (ligo por vidi ĝin: [1]

Ĉi tiuj pentraĵoj ankoraŭ ekzistas, sed multaj el liaj pentraĵoj pereis aŭ perdiĝis. Kaj eĉ el la konataj, ekzistantaj pentraĵoj, multaj delonge perdis sian originalan aspekton. Sed spite de tio, la genio de Leonardo brilas tra la ruino de tempo.

La Gioconda (La Joconde en la franca, Mona Lisa en la angla kaj la hispana), probable la plej fama bildo en la mondo, estas en la muzeo Louvre en Parizo. Vi povos trovi ĝin facile ĉar ĝi estas la bildo kun la granda homamaso ĉirkaŭ ĝi, sed ĝi ne estas facile rigardebla ĉar ĝi estas malantaŭ dika vitro (en 1911, ĝi estis ŝtelita). Ŝia enigma rideto, por kiu ŝi nun estas tiel fama, estis en sia tago rideto eleganta. Spite de la granda populareco de la bildo, ĝi ankoraŭ povas teni la animon, eĉ post centoj de jaroj.

Kvankam La Gioconda ja estis reala virino (Mona Lisa, junulino de Florenco kiu, en 1495, edziniĝis al Francesco del Giocondo), iuj kredas ke Leonardo uzis kelkajn modelinojn por fini la bildon.

Liaj pentraĵoj estas tre realismaj, precipe en komparo kun pentraĵoj de antaŭaj jarcentoj en Eŭropo. Leonardo aplikis la tiaman novan teknikon de perspektivo. Aldone, liaj okuloj kaj menso estis tre observemaj, pri homoj kaj pri naturo. Ekzemple, li vidis aspektojn de akvofalo kaj birdflugo, kiuj estis alie nekonata ĝis la invento de fotografio en la 19-a jarcento.

Parto de la efiko de liaj pentraĵoj venas de subtila kaj mola ombrigado, kie unu ombro fluas en alian. En La Gioconda, ekzemple, vi ne povas diri la horon de tago en kiu ĝi devus okazi. La itala nomo por la tekniko estas sfumato. Alia efiko de liaj pentraĵoj venas de la mistera mieno kiun li kutime donas al liaj virinoj.

Leonardo estis tiel maldisciplina ke li ofte finis pentraĵon nur post jaroj. Ekzemple, en La Sankta Manĝo, la vizaĝoj de Jesuo kaj Judaso longe restis malplenaj. Liaj inventoj ofte suferis la saman.

Liaj inventoj kaj artaĵoj ankaŭ suferis pro lia inventemo kaj memfido: Ekzemple, por pentri La Sanktan Manĝon, Leonardo inventis novan teknikon de pentrado, kiu ebligis lin pentri pli malrapide kaj zorgeme ol freskado lasus. La tekniko ŝajnis sukcesi, sed post tempo ĝi grade ruinigis la pentraĵon, ĉar la farbo ne povis daŭri longe. Simila nova tekniko tute ruinigis alian pentraĵon de Leonardo, La Batalo de Anghiari. Jen la du flankoj de la genio de Leonardo. Unuflanke li estis inventema, sed aliflanke, li estis tro memfida, riskinte ĉefajn pentraĵojn al tekniko ne sufiĉe provita.

[redaktu] Desegnoj:

  • Desegno pri Toskanio
  • Eseo pri Mano
  • Desegno pri Barko
  • Desegno pri Artilerio
  • Desegno/Karikaturo
  • Desegno pri Flug-Maŝino
  • Desegno pri Flug-Maŝino (2)
  • Desegno pri Kapo
  • Desegno pri Homo Surĉevale
  • Desegno pri Cerbujo
  • Desegno pri Cerbujo (2)
  • Desegno pri Cerbujo (3)
  • Desegno pri Utero
  • Desegno pri Komika Sceno
  • Desegno pri Tipaj Personoj
  • Desegno pri Korbaĵoj
  • Desegno pri Sferoj
  • Desegno pri Koito
  • Desegno pri Nuda Viro
  • Desegno/Karikaturo (2)
  • Desegno pri Flug-Maŝino (3)
  • Desegno pri Leta
  • Desegno pri Genufleksa Leta
  • Anatomia Eseo
  • Desegno pri Akvo
  • Desegno pri Panto
  • Eseo pri Brako
  • Desegno pri Fetuso
  • Desegno pri Sankta Ana
  • Desegno pri Maljunulo/Akvo
  • Memportreto de Leonardo
  • Anatomio de la Kolo
  • Desegno pri Kapo de Drako
  • Desegno pri Malliberulo
  • Desegno pri Skeletoj
  • Desegno pri Vitruvia Homo
  • Desegno pri Surĉevala Batalo (anghiari)
  • Desegno pri Vizaĝo dum Batalo(anghiaro)

[redaktu] Inventisto

Li verkis notolibrojn en kiun li desegnis kaj skribis pri siaj ideoj, inventoj kaj studoj pri naturo kaj anatomio, skribinte en la itala en mano inversa (eble por eviti ŝmiri la inkon, Leonardo estinte maldekstramanulo). Li portis notolibron kun si ĉien. La notolibroj estas la plej ampleksa registro de iu ajn granda menso.

Unu el la notolibroj, la Codex Leicester, estas la posedaĵo de Bill Gates, fondinto de Microsoft kaj fascinato de Leonardo, kiu aĉetis ĝin en 1994 por 13 megadenaroj.

La plej grava el la multaj notolibroj estas la Codex Atlanticus

La plej fama el liaj inventoj estas liaj flugiloj. Fakte, la flugiloj estis la unua (kvankam malsukcesa) pendoglisilo.

Inter aliaj, li inventis helikopteron, akvolevilon, defendilon por kastelo aŭ urbomuro, gigantan arbaleston,tankon, helicon, maŝinpafilon, savzonon, roboton, kalkulilon, ktp.

Liaj inventoj emis fiaski, estinte tro avangardaj por tekniko antaŭindustria, sed la ideoj estis tre bonaj kaj antaŭsignis modernan teknologion.

Kvankam Leonardo pruvis, ke maŝinoj de ĉiama movo estas maleblaj, li ankoraŭ estis senfine fascinita de ili kaj penis inventi tian maŝinon.

El liaj inventoj, la plej praktika probable estis la ŝnura eskalo, inventita por sieĝoj.

[redaktu] Sciencisto

Leonardo ŝatis studi naturon.

Leonardo estis antaŭmoderna sciencisto, kiel AristoteloArkimedo estis antaŭmoderna: scienco bazita sur observado, logiko kaj matematiko (precipe geometrio), sed ne sur eksperimentado (Galileo) kaj indukto (Bakono), kiel en moderna scienco, kiu alvenis cent jaroj post Leonardo.

Sed lia scienco estis moderna por sia tago: li fidis ne al la aŭtoritato de antikvaj libroj, sed al rekta observado de naturo.

Kiel artisto li nature fidis al la okulo. Kaj kiel artisto li ne ricevis la klasikan klerigadon de la universitato, de la kuracisto, advokato aŭ sacerdoto, kiu emfazis la latinan kaj la antikvajn librojn. Pro tio, Leonardo nomis sin "homo sen leteroj". Tamen, Leonardo lernis la latinan je la aĝo de 42 jaroj (1494) kaj legis multajn de la klasikaĵojn. La latina lingvo malfermis por Leonardo la altan scion de la Okcidento.

Kiel sciencisto, inventisto kaj artisto, li deziris lerni de naturo senpere, foriginte la mortan manon de tradicio.

Ekzemple, per studo pri la muskoloj, li povis pentri la homan formon pli vere, laŭ naturo, ne laŭ ia tradicia stilo. Simile, kiam li konstruis siajn flugilojn, li antaŭe studis la flugadon kaj flugilojn de birdoj. Sed li studis naturon preter lia bezono kiel pentristo aŭ inĝeniero.

La plimulto de lia scienca laboro okazis malfrua en lia vivo, ekzemple en Francio, kie li loĝis ĉe la fino de sia vivo. Tie la reĝo donis al li domon kaj finance subtenis Leonardon tiel, ke li povis dediĉi sin al studo de naturo. Leonardo estis interesita precipe de akvo, vento, tero, ombro, plantoj, animaloj, birdoj, ĉevaloj kaj la homa korpo. Leonardo deziris unuigi ĉian scion pri naturo antaŭ sia morto, sed ne atingis sian celon.

Li rigardis la teron kiel granda, forta, senkompata maŝino, kies sango estas akvo. Li skribis pri tio en la notolibroj kaj tia vidpunkto ankaŭ estas evidenta en liaj desegnaĵoj.

Lia forto kiel sciencisto estas observado kaj scivolemo. Lia malforto estis lia evito de abstrakta penso kaj ĝeneraligado. Ekzemple, kvankam lia anatomio estis sen egala en la Okcidento, li ne malkovris la principon de la cirkliro de sango.

[redaktu] Homo

Leonardo konis Makiavelon kaj amikiĝis kiam ili laboris por Cesare Borgia. Kiam li laboris en Romo por la papo, li konis Mikelanĝelon kaj ankaŭ Rafaelon, kiun li grave influis.

En lia biblioteko:

  • Biblio
  • Fabeloj de Esopo
  • Diogeno Laertio
  • Ovidio
  • Livio
  • Plinio
  • Alberto Magno
  • Danto
  • Petrarko
  • Historio de Justino
  • La Kroniko de Isidoro de Sevilo
  • Gramatiko de Donato
  • La Lapidario
  • Ficino


Kvankam la temoj de liaj pentraĵoj ofte estis religiaj, Leonardo mem ne koncernis sin pri religio ĝis la lastaj jaroj de sia vivo. Religio ŝajnis al li tro abstrakta.

Li mortis en Francio, sed la restaĵoj de lia korpo estis perditaj en militoj de religioj de la 16-a jarcento.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  http://www.bbc.co.uk/science/leonardo

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com