Tuluzo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Supra Garono > Tuluzo
Franclingve Toulouse [Tuluz]
Okcitanlingve Tolosa [tuluzo]
Inter Mediteraneo kaj Atlantiko, proksime de la montaro Pireneoj, Tuluzo estas la 4a urbo en Francio, ĉefurbo de la departemento Haute-Garonne (Supra Garono) kaj de la regiono Sudo-Pireneoj.
Historio: Tuluzo enhavas abundajn kulturajn riĉaĵojn. De 2400 jaroj Tuluzo estis sinsekve kelta urbo, aliancano de Romo, ĉefurbo de la Vizigota reĝlando, posedaĵo de franca reĝo Kloviso, grafurbo kun la grafoj Raymond kaj la "Kapituloj" (konsilantaro). Nova religio disvastiĝis en la regiono, la Katarismo. La katolika eklezio en du krucmilitoj sange venkis ĝin kaj samtempe la okcitanan kulturon, kiu tiam estis brilega. Kiam Tuluzo riĉiĝis dank'al la mondkomerco de la pastelo, konstruiĝis la famaj rozkoloraj brikaj domoj. Dum la religiaj militoj, la Kapitulojn forpelis la Eklezio, kiu tiam regis la urbon kun multaj religiaj institutoj (monaĥejoj, seminarioj).
En Tuluzo estas la plej malnova akademio de Floraj Ludoj kaj la dua universitato en Francio (pli ol 100 000 studentoj). La Suda Kanalo, kiu ligas Atlantikon al Mediteraneo, prosperigis la urbon. Tuluzo nun fariĝis la ĉefurbo de aero- kaj astro-naŭtiko kaj famiĝis ankaŭ en aliaj fakoj (elektroniko, informadiko, ĥemio, esploro, ktp.)
[redaktu] Esperanto
En Tuluzo funkcias Esperanto-Kultur-Centro.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.toulouse.fr/ - oficiala urbodoma TTT-ejo (france, angle kaj kastilie)