Diskuto:Leonardo da Vinci
El Vikipedio
Mi klakas sur paĝojn nomatajn "Desegno pri..." kaj tie mi vidas bildon kiu ne ekzistas. Ĉu ni povas forigi ĉi tiujn neenhavajn paĝojn? --Chuck SMITH
Ĉu la fama pentraĵo nomiĝas "La Fina Manĝo" aŭ "La Sankta Manĝo" en esperanto?
Mi ĝis nun skribis "La Sankta Manĝo", kaj i.a. PIV kaj la Reta Vortaro ŝajnas samopinii kun mi:
- eŭkaristi/o
- Kristana sakramento, rememoriganta la Sanktan Manĝon, dum kiu okazas konsekrado de pano kaj vino.
- Sankta Manĝo
- La evangelia epizodo pri la lasta vespermanĝo paska de Jesuo kun la apostoloj, kiun la kristanoj rigardas prototipo de eŭkaristio, ofta temo de pentraĵoj.
Nur en la Vikipedio mi vidis "La Fina Manĝo". Eble la nomo estas ŝanĝinda?
Mi estas la aŭtoro de la titolo "La Fina Manĝo". Ĝi estas anglismo, estante rekta traduko de la nomo en la angla: The Last Supper.
Korektu laŭ la PIV.
Kial ne Leonardo DA VINCI ?
Ĉar antaŭ la 19-a jarcento ne ĝeneralis la familia nomo. Lia nomo signifas "Leonardo, filo de Piero, el Vinci". Do, temas pri Leonardo el Vinĉi aŭ Vinĉi-a Leonardo.
--
Kial gravas la signifo de la familia nomo?
Se lia familio estis de Vinĉi, kaj en tiu tempo oni nomis personojn law ilia loĝloko (same kiel oni ankoraw faras en kelkaj landoj), "DA VINCI" law mi estis lia vera familia nomo.
Sed mi ofte vidas, ke en (internaciaj) registroj oni metas lian nomon sub 'L', do ŝajne tio estas jam kutimo pri ĝuste tiu nomo.
- Ĉu Raffaello SANZIO kaj Michelangelo BUONAROTTI aperas laŭ S kaj B en tiaj registroj? -- :) 00:04, 25. Okt 2004 (UTC)