Inĝeniero
El Vikipedio
Profesio > Inĝeniero
Inĝeniero estas science instruita profesiulo pri teknika fako. Li praktike aplikas la scion de inĝenierarto, kiu siavice aplikas la scion de natura aŭ cibernetika scienco. Foje oni parolas pri inĝenierarto, sed grava diferenco inter arto kaj inĝenieriko estas, ke en inĝenieriko ĉio estu reproduktebla, en arto ĉio estu originala kaj unika.
Oni distingas inter diversaj branĉoj de inĝenieriko, precipe:
- Statika inĝenieriko okupiĝas pri la konstruado de domoj, turoj, pontoj kaj similaj. Statika inĝeniero kunlaboras kun, sed ne (nepre) estas identa kun arĥitekto, kiu planas konstruaĵon precipe el la vidpunkto de utileco kaj beleco.
- Maŝinkonstrua inĝenieriko okupiĝas pri la konstruado de maŝinoj kun moviĝantaj partoj.
- Aviadila inĝenieriko okupiĝas pri ka konstruado de flugantaj maŝinoj. Ĝi nun ofte estas kunigata kun la kosmo-vetura inĝenieriko.
- Elektra inĝenieriko traktas la konstruadon de elektraj aparatoj. Foje oni distingas ĝin de la elektronika inĝenieriko, kies kampo estas la aktivaj (amplifaj) kaj oscilantaj elektraj konstruaĵoj.
- Programaĵa inĝenieriko estas la plej nova inĝeniera disciplino; ĝia objekto estas la programado de komputiloj kaj ĉio rilata al ĝi.
La vorto inĝeniero venas de la franca vorto ingenieur [eĵenJER]. Ĝi estis unue uzita pri la franco Sébastien Le Prestre de Vauban, fortikaĵisto de Ludoviko la 14-a. La milita inĝenieriko (konstruado de fortikaĵoj, atakvojoj aŭ -pontoj ktp.) estas france nomata genie.
[redaktu] Listo de inĝenieroj
- Santiago Calatrava
- Pierre Dejean
- Marcel Dupuis
- Frank Goodliffe
- Ferdinand Hartwich
- Otello Nanni
- Juraj Mautner
- Richard Schumann