Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Arkitekto - Vikipedio

Arkitekto

El Vikipedio

arkitekto kun desegnotabloj
Pligrandigu
arkitekto kun desegnotabloj

Arkitekto estas persono kiu profesie projektas konstruaĵojn kaj okupiĝas pri la teknika, scienca, funkcia kaj realiga planado de konstruaĵoj ĉiaspecaj. La baza kompetenteco de la arkitekto estas la - super konstruado leviĝanta - kreado de arkitekturo.


Enhavo

[redaktu] Historio

En antaŭaj tempoj la arkitektoj havis alian titolon: mastro de konstruado. Ili ricevis tre tradician ĝeneralan edukon. Laŭ malsamaj historiaj epokoj la konstrumastroj devenis de diversaj klasoj kaj medioj. Ekzemple, dum la romia epoko, la konstrumastroj ofte estis armeaj inĝenieroj kaj en la mezepoko la monaĥoj ludis tiun rolon. Ekde la renesanco venis la artistoj, la skulptistoj kaj la sciencistoj.

Ekde la 19-a jarcento, pro la disvolviĝo de la ekonomio kaj tekniko dum la industriiĝo, la profesio arkitekto fariĝis aparta akademia disciplino. Ekestis enorma antaŭeniĝo en la konstruteknologio kaj novspecaj taskoj (apartamentoj, lernejoj, ...) kaŭzis ke duonprofesiaj konstrumastroj ne plu kapablis regi la tutan konstruprocezon. Tiam ekestis lernejoj kaj akademioj por arkitektoj. La komplekseco daŭre kreskadas kaj dum la 20-a jarcento ekestis specialiĝo en diversajn fakdisciplinojn, inter alie urboplanado, pejzaĝo-arkitekturo, arkitekturo de interno, konstrufiziko, kaj tiel plu.

[redaktu] Tasko

Arkitekto ricevas taskon por projekti konstruaĵon. La taskodonanto povas esti unuopulo aŭ ampleksa organizaĵo. Iom da ekzemploj de eblaj taskodonantoj: privatulo, iu loĝej-organizanto, urbestraro, asocio, fondaĵoeklezio, estraro de fabriko aŭ entrepreno, registara instanco kaj tiel plu.

La arkitekto post ricevi taskon faras la antaŭprojekton por pludiskuti ĝin kun la investistoj. La arkitekto faras ankaŭ la antaŭkalkuladon de la kostoj. Se la investistoj konsentas, la projekto estas plu ellaborata. Post tiu ĉi fazo, la arkitekto kontaktas entreprenistoj por fari oferton pri la kostoj de la konstruado.

Foje iu instanco petas al diversaj arkitektoj fari skizan projekton. Poste komisiono de la instanco elektas la plej taŭgan ensendaĵon (ofte la ensendaĵo devas esti anonima). La elektito poste ricevas la konkretan taskon.

Alia ebleco estas entreprenisto kiu posedas konstru-areon. Tiu donas taskon al la arkitekto por fari la projekton kaj poste mem konstruas.

Arkitekto respondecas pri la formo, interna divido, konstruado, elektoj de la koloro kaj materialoj, ĉio laŭ la financaj eblecoj kaj la estetikaj deziroj de la taskodonanto.

[redaktu] Desegnado

Depende de la grandeco de la arkitektoburoo, la arkitekto mem faras la skizon kaj antaŭprojekton aŭ transdonas la taskon al siaj kunlaborantoj. Ĝis preskaŭ la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ĉiu desegnado okazis per plumo aŭ krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo. Poste pli kaj pli oni enkondukis komputilojn kun specialigitaj programoj por projektado.

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Ekstera ligilo

• Famaj arkitektoj (angle)
•  http://www.aia.org Usona instituto de arkitektoj
•  http://www.architecture.com.au Reĝa aŭstralia instituto de arkitektoj
•  http://www.raic.org Reĝa instituto de arkitektoj en Kanado
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com