Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sud-Osetio - Vikipedio

Sud-Osetio

El Vikipedio

Respubliko Suda Osetio
Республикæ Хуссар Ирыстон
Республика Южная Осетия
Sud-Osetio sur la oficiala mapo de Kartvelio
Sud-Osetio sur la oficiala mapo de Kartvelio
Oficiala lingvo: Oseta lingvo, ankaŭ la rusa estas uzata
Ĉefurbo Cĥinval
Ŝtatprezidanto Eduard Kokojti
Ĉefministro Jurij Morozov
Areo 3.900 km²
loĝantaro:
 - Totalo (2004)
loĝantar-denseco

70.000 (pr.)
18/km²
Ĉefe etnaj osetoj, sed ankaŭ kartveloj, rusoj ka.
Sendependeco
 - Proklamita
 - Rekonita
(De Kartvelio)
 - 1992
 - neniu, krom aliaj neagnoskitaj ŝtatoj
valuto rusia rublo; kartvelia lari estas malpli uzata
Horzono UTC +3

Sud-Osetio (aŭ Respubliko Suda Osetio) estas memproklamita ŝtato en Kaŭkazio. Iam aŭtonoma provinco de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, post disfalo de Sovetunio ĝi proklamis propran sendependecon (la tiam funkcianta sovetia leĝo ebligis tion al aŭtonomioj de forlasanta la union respubliko). La ekstremisma reĝimo de kartvelia prezidento Gamsaĥurdia ne akceptis sendependiĝon de Sud-Osetio kaj nuligis ĝian aŭtonomion, kio kaŭzis kruelan militon en la regiono (1990-1991).

Kvankam dum pli ol 15 jaroj Sud-Osetio estas memregata, ĝia internacia statuso ĝis nun restas neklara. La nuna prezidento de Sud-Osetio s-ro Kokojti strebas al internacia agnosko de lia landeto kun la sola celo: reunuigi la sudan parton de Osetio kun ĝia pli granda norda parto ene de Rusia Federacio. En Sud-Osetio oni kredas, ke por tio ekzistas eĉ leĝa bazo: Sud-Osetio ne forlasis Sovetunion, kiam Kartvelio faris tion; laŭ sovetia leĝaro la malgranda respubliko rajtis fari propran decidon pri tio. Ekde la disfalo de Sovetunio tbilisa registaro neniam kontrolis plejparton de la sud-osetia teritorio. Sud-Osetia flanko ankaŭ insiste nomas la eventojn de 1920-aj kaj 1990-aj "genocido kontraŭ la osetoj", emfazante tion kiel kialon de sia maldeziro reveni al Kartvelio.

La kartvela registaro ĝis 2005 neniel agnoskis Sud-Osetion, nomante ĝin jen Samaĉablo, jen Cĥinvala regiono, sed komence de la jaro 2005 elpaŝis kun propono de vasta aŭtonomio por Sud-Osetio. En Cĥinvalo tiun proponon tamen akceptis sen entuziasmo: tieaj loĝantoj ne fidas kartvelian regadon, ĉar jam dufoje (1919 kaj 1991) okazis pro ĝi grandaj problemoj kun pereo de multaj homoj. En 2006 la propono de la vasta aŭtonomio ne estas ripetata; en la oficiala administracia mapo de Kartvelio la iama aŭtonomio plu aspektas kiel tereno disdividita inter la najbaraj distriktoj sen ajna speciala statuso.

Enhavo

[redaktu] Historio de la konflikto

10-a de novembro 1989: parlamento ("soveto de popolaj deputitoj") de Sud-Osetia Aŭtonomia Provinco decidis altigi nivelon de aŭtonomio ĝis "Aŭtonomia Respubliko".

La Supera Soveto de la Kartvelia SSR konsideris tiun decidon kontraŭkonstitucia, post kio trupoj de kartveliaj naciistoj blokis Cĥinvalon. La blokado daŭris 4 monatojn, sed la armita kontraŭstaro tiam ne okazis.

20-a de septembro 1990: Sud-Osetia parlamento proklamis suverenecon de Respubliko Sud-Osetio.

10-a de decembro 1990: la Supera Soveto de Kartvelia SSR decidis nuligi aŭtonomion de osetoj.

11-a de decembro 1990: en Cĥinvalo pereis tri personoj dum interetna konflikto.

Nokte de la 5-a al la 6-a de januaro 1991 al Cĥinvalo venis nacia gvardio de Kartvelio. Post tri semajnoj kartveliaj trupoj devis forlasi la urbon, renkontinte kontraŭstaron de lokanoj.

Distriktoj de Sud-Osetio: 1. Dzaŭa, 2. Znaura, 3. Cĥinvala, 4. Leningora. La ruĝa makulo estas urbo Cĥinvalo. La griza teritorio estas Nord-Osetio
Pligrandigu
Distriktoj de Sud-Osetio: 1. Dzaŭa, 2. Znaura, 3. Cĥinvala, 4. Leningora. La ruĝa makulo estas urbo Cĥinvalo. La griza teritorio estas Nord-Osetio

En la daŭro de la jaro 1991 okazis pliaj armitaj kontraŭstaroj. El Sud-Osetio al Nord-Osetio kaj aliaj rusiaj teritorioj ekfluis rifuĝintoj. Dekoj da osetaj vilaĝoj en kartvelia teritorio ekster Sud-Osetio estis bruligitaj de kartvelaj ekstremistoj, la loĝantoj fuĝis.

En la jaro 1992 estis subskribita interkonsento inter Rusio kaj Kartvelio, post kiu la bataloj finiĝis. Situacion en la regiono kontrolas kvarflankaj pacgardaj trupoj de Kartvelio, Rusio, Nord-Osetio kaj Sud-Osetio. La konflikto restas grandparte politika, ĉar lokanoj (osetoj kaj kartveloj) jam dum jaroj bone kunlaboras, komercumas kune ktp.

Dum la armita konflikto pereis laŭ diversaj pritaksoj de 2 ĝis 4 mil personoj, inter ili multaj pacaj loĝantoj. Dekmiloj da homoj estis delokitaj (kartveloj de Cĥinvalo kaj osetoj de osetaj vilaĝoj interne de Kartvelio). Malsimile al Abĥazio, kartveloj plu loĝas en teritorio de Sud-Osetio: i. a. en multaj vilaĝoj norde de Cĥinvalo, laŭlonge de la vojo Cĥinvalo—Dzaŭ—Nord-Osetio.

[redaktu] Sud-Osetio lastatempe

[redaktu] Majo, 2005

Fine de majo situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio akriĝis post kiam en kartvela vilaĝo Tamaraŝeni norde de Cĥinval okazis interpafiĝo kun mortigitaj policanoj de ambaŭ flankoj. La kontraŭstarantoj akuzas pri la okazinto unu la alian.

[redaktu] Majo, 2006

La 27-an de majo polico de Kartvelio ostaĝigis 42 loĝantojn en diversaj loĝlokoj de Suda Osetio, la ostaĝoj estis translokitaj al urbo Gori. Post pridemando preskaŭ ĉiuj ostaĝoj, etnaj osetoj, estis liberigitaj. Kelkaj el ili poste rakontis, ke demandintoj batis ilin.

[redaktu] Junio, 2006

Rusio unuafoje dum la tuta historio de la konflikto klare vortigis sian subtenon de Sud-Osetio. Reprezentanto de la rusia ministerio pri eksteraj aferoj diris, ke "tuteco de Kartvelio gravas, sed ankaŭ gravas la rajto de Sud-Osetio je memdecido".

[redaktu] Septembro, 2006

Interna situacio en Kartvelio akriĝas pro spiona skandalo kaj persekutoj de opozicianoj. Tio influas ankaŭ la memdeklaritajn ŝtatojn Abĥazion kaj Sud-Osetion, kies loĝantoj pretigas sin al milito, kiu estas tre ebla, laŭ ilia takso. Militistaj preparoj de Kartvelio kredigas, ke la milito povas eki ajnmomente.

[redaktu] Oktobro, 2006

En intervjuo al germana gazeto Vladimir Putin emfazis la tradicie fortikajn kaj amikajn rilatojn inter la kartvela kaj la rusia popoloj, li ankaŭ menciis la grandan kontribuon de kartveloj en disvolviĝo de Rusio. Parolante pri la problemoj de la kaŭkazia regiono, li klarigis: "La osetoj opinias, ke dufoje en la nova historio Osetio estis submetita al etna purigado. En la 1920-aj kaj fine de la 1980-aj jaroj. Ili nomas tion genocido flanke de Kartvelio. Jen tio estas la ĉefa problemo". Li ankaŭ komparis la disdividon de la oseta etno post la disfalo de Sovetunio kun disdivido de Germanio post la Dua mondmilito[1]. Putin eldiris sian pretecon helpi reunuigon de Kartvelio, tamen aldonis, ke politika procezo devas konsideri ankaŭ la deziron de la osetoj mem.

En osetaj retaj forumoj oni akceptis tiun komenton kun entuziasmo. "Finfine oni ekinteresiĝis pri la deziroj de la oseta popolo", - komentis Liza Valijeva, redaktoro de oseta portalo Ossetia.ru.

[redaktu] Novembro, 2006

La 12-an de novembro 2006 okazis en Sud-Osetio jam la dua referendumo pri la statuso de la regiono. La unua okazis en januaro de la jaro 1992, kiam 98% de la loĝantoj voĉdonis por sendependeco de la memproklamita ŝtato.

Dum la nova referendumo voĉdonantoj respondis al la demando: "Ĉu vi konsentas, ke Respubliko Sud-Osetio konservu sian nunan statuson de sendependa ŝtato kaj estu agnoskita de la internacia medio?" La nuna registaro de la regiono celas agnoskon de sendependiĝo por posta reunuigo de la oseta popolo kadre de Rusia Federacio.

Samtempe kun la referendumo okazis prezidentaj elektoj inter kvar kandidatoj (Eduard Kokojti, Leonil Tibilov, Ilim Puĥajev kaj Oleg Gabodze).

Oficiala Tbiliso jam plurfoje anoncis, ke neniukaze agnoskos la rezultojn de la voĉdonoj.

En la supra ĉambro de rusia parlamento, Konsilio de Federacio, oni opinias, ke Rusio devas agnoski la rezultojn de la referendumo, - tion aŭdigis al ĵurnalisto de Interfaks prezidanto de komitato pri la aferoj de KSŜ Vadim Gustov[2].

Pri la ebleco agnoski sendependecon de Sud-Osetio diris ankaŭ la reprezentanto de venezuela parlamento, Luis Tascon, kiu estis inter la eksterlandaj kontrolantoj de la referendumo.

[redaktu] Referencoj

  1. В.Путин: Историческая аналогия разделения осетин и немцев
  2. Interfax: Совфед настаивает на признании итогов референдума в Южной Осетии

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com