Batumi
El Vikipedio
Batumi estas ĉemara kurorto en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro. Ĝi estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo, la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Loĝantaro 137 mil (1991). Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, ŝipkonstrua, nutrada kaj malpeza.
Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de 11-a jarcento kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16-a jarcento sub turka regado, de 1878 sub la rusa.
En la urbo estas sanktejoj por multaj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judaismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso ĉe la bordo de la Nigra maro).