Luksemburga franko
El Vikipedio
La luksemburga franko estis la ĉefa valuto de Luksemburgo, antaŭ 2002 kaj la veno de eŭro. Ĝi havis la saman valoron kiel la belga franko kaj la moneroj de belgaj kaj luksemburgaj frankoj povis esti uzataj en ambaŭ landoj; ĝi estis do internacia valuto, "praeŭro".