Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jida lingvo - Vikipedio

Jida lingvo

El Vikipedio

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > okcidenta Ĝermana > Jido < Judaj lingvoj < Judoj < Etno < Etnografio


La jida lingvo (aŭ judgermanajido) estas lingvo de la aŝkenazoj, juda popolo el Germanio kaj Mez-Eŭropo. Laŭdevene, ĝi estas ĝermana lingvo; tamen, multaj jidaj vortoj venis el la hebrea kaj slavaj lingvoj. La vorto jida devenas de la jida vorto jid (judo).

Onidire, jido malaperas iom post iom el la ne-ortodoksa socio, ĉar nun estas malpli da socia bezono paroli ĝin ol antaŭe. En la ortodoksa juda socio la jida lingvo estas tre vivanta. Tamen, la jida travivas per aliaj lingvoj. La usona angla lingvo havas multajn jidajn vortojn (ekz-e bobkes, chutzpah, kibbitz, maven, shmuck, shlep, shlemiel, shtup, toches). Ofte, tiaj jidaj vortoj havas fiajn signifojn, kiuj estas pli akceptataj en la angla.

Ĝis la dudeka jarcento, jido estis la plej grava juda lingvo por literaturo kaj kulturo. Antaŭ la dua mondmilito, la lingvo havis pli ol dek milionojn da parolantoj. Tamen, la lingvo nun malrapide mortiĝas; havante nur tri milionojn da parolantoj, la plejparto inter kiuj estas maljunaj. Por tio estas ĉefe tri kaŭzoj:

  • La amasmurdado ordone de Adolf Hitler de milionoj da judoj, inter kiuj la plejparto estis jidoparolantoj, grave malfortigis la parolantaron de la lingvo.
  • Poste, por batali kontraŭ la malkompreno kiu kondukas al antisemitismo, multaj judoj klopodis proksimiĝi al la kulturo de la lando, en kiu ili vivis. Do, ekzemple, hodiaŭaj judoj en Usono plejofte parolas nur angle, en Francujo france, ktp., kvankam cent jarojn antaŭe ili parolus ĉefe jide, kaj nur due la nacian lingvon.
  • La juda regno de Israelo, kiu estis kreita post la milito por ke judoj havu sian propran landon, oficialigis la modernan hebrean (aŭ ivritan), sed ne la jidon. Tial ĝi iĝis la ĉefa kultura lingvo de la judoj, kaj la jido estis nur kultura restaĵo de la aŝkenazoj.

Tamen, jidoŝatantoj esperas. Israelo nun interesiĝas pri la estonteco de la lingvo, kaj organizaĵoj en tiu lando kaj en Usono klopodas konservi ĝin. Sed pli grava por la estonteco de la lingvo estas tio, ke iuj judaj sektoj preferas vivi aparte (eĉ en Israelo), parolas jide, uzante la hebrean nur por la religio. Sed ilia ĉiutaga uzo de la jido estas ankaŭ, por ili, parto de ilia religia eco. Do oni povas kredi, ke dum tiuj sektoj vivos, la jida lingvo ĉiam estos parolata en la mondo, kvankam neniam kiel la granda kultura kaj literatura lingvo, kia ĝi estis en la tempo, kiam ĝi estis la ĉefa lingvo de la juda klerularo.

L. L. Zamenhof publikigis gramatikon de jido.

Vidu ankaŭ: Judhispana lingvo, Shuadit

[redaktu] Famaj aŭtoroj verkintaj en la jida

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la

[redaktu] Eksteraj ligoj

Pligrandigu


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com