Hebrea lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida lingvaro > la hebrea lingvo < Judaj lingvoj
La hebrea lingvo (hebree עברית, `iv-RIT) estas semida lingvo, la antikva lingvo de hebreoj en la Biblio kaj la komuna lingvo de la judoj. Oni kredas ke post la jaro 200 de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, send ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movadoj de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparigis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel parolata lingvo en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu de la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (la angla, la araba, kaj la hebrea). La hebreo-parolanta komunumo en palestino rapide kreskis kaj jam post la dua mondmilito, ekde la jaroj 1920aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj.
La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto. Ĝi anstataŭis la pli malnovan hebrea-fenica alfabeto, kiu tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125. Ĉi tiu alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokaloj.
Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj semidaj lingvoj, baziĝas sur tri-konsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas libron. Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija (biblioteko), sifrut (literaturo), kaj sipur (rakonto, la konsonantoj /f/ kaj /p/ estas unu fonemo en la hebrea).
Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la aramea kaj la araba.
[redaktu] Hebrea influo en Esperanto
La rolo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estas adoptataj en fontolingvoj de Esperanto, kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj. Sen dube, la profonda kono de Zamenhof de la hebrea ankaŭ inspiris lin kun la ideo de "radikoj", de la sufikso "-ig-" kaj kun kelkaj aliaj detaloj de la mekanismo de vortderivado kaj kreado.
Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al esperanto. Se la angla teksto skribas SH, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto Ŝ (Ŝaron)
- Hebre-parolanta vortaro (angle: Hebrew Speaking Dictionary)
- Hebrea vortaro (angle: Hebrew dictionary)
Multaj personnomoj de okcidenta civilizo estas origine hebreaj: Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Miĥaelo, Raĥelo
Pluraj venis rekte el la hebrea: aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato, ŝoĥti.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://hebrew-academy.huji.ac.il
- http://foundationstone.com.au/HtmlSupport/FrameSupport/onlineHebrewTutorialFrame.html