1963
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1963
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1963 post Kristo okazis, interalie:
Enhavo |
[redaktu] Eventoj
[redaktu] Esperantujo
- 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio;
- Revuo Kontakto ekaperis;
- Publikigo de la Esperanta traduko de Dia Komedio;
- Fondita Muzika Esperanto-Ligo;
[redaktu] Mondo
- Kreita Esenca Monda Angla;
- Afganio: Establiĝas konstitucia monarkio.
- Zanzibaro sendependiĝas de Britio. Poste fariĝis parto de Tanzanio.
- Kenjo sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Kuvajto aniĝas al UNO.
- Kipro: reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter greka kaj turkaj loĝantoj.
- 21-a de aprilo: la Universala Domo de Justeco, superega instanco de la Bahaa Kredo, estas elektita por la unua fojo
- 16-a de junio: Valentina Tereŝkova iĝas unua virino en spaco;
- 21-a de junio: Paŭlo la 6-a iĝis papo;
- 28-a de aŭgusto: Martin Luther King faris sian "Mi Havas Revon" diskurson dum Marŝado en Vaŝingtono por Laborpostenoj kaj Libereco.
[redaktu] Naskiĝoj
- 4-a de februaro: Dekerido, esperantlingva verkisto
- 13-a de aprilo: Garry Kasparov, (pseŭdonimo; vera nomo: Garry Vajnŝtejn), grandmajstro de ŝako
- 23-a de aŭgusto: Park Chan-wook, sud-korea reĝisoro kaj scenaristo
- 15-a de novembro: Fabio Alonso Ruiz Ortega
- 18-a de decembro: Brad Pitt, usona aktoro
[redaktu] Mortoj
- 30-a de januaro: Francis Poulenc, franca komponisto
- 11-a de februaro: Sylvia Plath, usona verkistino
- 3-a de junio: Papo Johano la 23-a
- 2-a de julio: Lisa Tetzner, germana verkistino
- 7-a de oktobro: Gustaf Gründgens
- 11-a de oktobro: Edith Piaf, franca kantistino
- 11-a de oktobro: Jean Cocteau, franca artisto
- 22-a de novembro: Aldous Huxley, brita verkisto
- 22-a de novembro: John F. Kennedy, usona prezidento
- 25-a de decembro: Tristan Tzara, rumana artisto