Gango
El Vikipedio
Gango estas rivero en Azio, kiu trafluas (kaj formis) la ebenaĵon de Bengalio, en Barato kaj Bangladeŝo.
Ĝi formiĝas el la du riveroj Alaknanda kaj Baĝirati, kunfluantaj proksime de Allahabad; riverfine ĝi formas grandan delton, antaŭ la enfluo en la Golfon de Bengalio, parto de la Hinda Oceano. Ĝia longo ek de la kunfluejo estas ĉ. 2.500 km. La plej grandaj brakoj de la delto estas Huglo, ĉe kiu situas Kalkato, kaj Padmo, en kiun fluas ankaŭ rivero Bramaputro. (Kompreneble same eblas diri, ke Padmo enfluas en Bramaputron.)
Gravaj urbo ĉe Gango estas Delhio, Varanasio kaj Dako.
Al multaj hindoj Gango estas sankta rivero, kies bano purigas la homon de pekoj. Estas ankaŭ tre dezirate havi sian tombon en Gango. Oni taksas, ke Gango ĉiutage akceptas 400 mortintajn kaj kremaciitajn homojn.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.atmajyoti.org/vi_india_videos.asp
- http://www.loic-paradise.com/gange
- http://susi.e-technik.uni-ulm.de:8080/Meyers2/seite/werk/meyers/band/6/seite/0892/meyers_b6_s0892.html#Ganges