Ludwig Wittgenstein
El Vikipedio
Ludwig WITTGENSTEIN [LUDvig VITgenŝtajn] (naskiĝis la 26-an de aprilo, 1889, mortis la 29-an de aprilo, 1951) estis aŭstra filozofo.
Wittgenstein naskiĝis en Vieno. Li inĝenieriĝis en Berlino, kaj poste translokigis al Cambridge en 1912. En Anglio li studadis kune kun Bertrand Russell, kies plejbona amiko li fariĝis. Wittgenstein mortis en Cambridge en 1951.
La Tractatus logico-philosophicus, kies verkado komenciĝis jam en 1913, estis eldonata en 1921. La pritraktataj temoj estas la establiĝo de la mondo kiel sumo de faktoj, la specifaj karakteroj de la lingvistikaj bildoj de la faktoj, t.e. de la propozicioj (logika formo, senco, vereco, malvereco), la ĝenerala difino de elementaj propozicioj, la konstato de tio, kion oni eblas laŭsence diri.
La ĉefa intenco de la Tractatus estas difini la kondiĉojn de "senceco" de la lingvaĵo ĝenerale - do, de unuopaj lingvaĵoj. Tial ke ĝi esploras la apriorajn kondiĉojn de la determineco de la senco de propozicioj (t.e. faktoj), la verkon oni komparis al la Kritiko pri pura racio de Immanuel Kant. Tamen laŭ Wittgenstein mensa nivelo inter lingvaĵo kaj realaĵoj ne estu necesa.
La Tractatus kontribuis, kune kun la verkoj de Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj George Edward Moore, al la naskiĝo de analitika filozofio.