Vasco da Gama
El Vikipedio
- Ĉi-artikolo temas la portugalan esploriston. Por aliaj temoj, vidu Vasco da Gama (apartigilo).
Vasco da GAMA (ĉ 1469—24-a de decembro, 1524) estis fama portugala admiralo, naskiĝis en Sines, al kiu Manuel la 1-a de Portugalio rajtigis la regadon de ŝiparo, en la 8-a de julio 1497. La ŝiparo eliĝis la riveron Taĵo (Tejo en la portugala kaj Tajo en la hispana) celanta Hindio, kun 150 homoj (maristoj kaj soldatoj) disdonitaj en 4 etaj ŝipoj: São Gabriel, São Rafael, speciale konstruitaj por tiu vojaĝo, ŝipeto nomita Bérrio al kiu oni provis redoni la nomon São Miguel sed konservis la originalan nomon, kaj finfine, speciala ŝipeto por transporto de havaĵoj, kiu estis forbruligita apud bahio São Brás. La kapitanoj estis laŭorde Vasco da Gama, Paulo da Gama, frato de la ĉef-kapitano. Por Bérrio la gvidisto estis Nicolau Coelho, kaj finfine la ŝipeto de havaĵoj sub Gonçalo Nunes.
En la 2-a de marto 1498, alhaveniĝis la ŝiparo en Mozambiko, post travivi terurindegajn ŝtormojn kaj post forta batalo de Vasco da Gama kontraŭ intensaj ribeliĝoj.
La gvidisto kiun la sultano de la insulo de Mozambiko oferis al Vasco da Gama por lin konduki al Hindio, sekrete devus ilin konduki al islamanoj en Mombazo. Hazardaĵo evidentigis la malbonan faraĵon kaj Vasco da Gama vojaĝis ĝis Melindo, kies reĝo oferis al li araban gvidiston, konanta la Hindan Oceanon.
En la 17-a de aprilo 1498, videblis Kalekuton. Tiel la marvojo de Eŭropo ĝis Hindio establiĝis.
Vasco da Gama revenis al Lisbono en la somero de 1499, unu monato post la venado de siaj kunvojaĝintoj, ĉar li devis fari la funebrojn de sia maljuna frato (Paulo da Gama kiu dume malsaniĝis kaj mortis en la insulo Terceira, en Acoroj. D. Manuel agnoskis ĉi-grandan faraĵon, kaj nomis Vasco da Gama ĉef-adnmiralo de Hindio kaj pagis fiksan salajron de mil réis kiu ankaŭ estus pagita al siaj filoj. Vasco da Gama ricevis kune kun siaj fratoj la titolon "Dom" (por nobeluloj) kaj du domoj, en Sines kaj Vila Nova de Milfontes.
Li revenis dufoje pli al Hindio, kie li estis governatoro kaj dua vic-reĝo kaj kie li finfine mortis en la urbo Koŝino.
Vasco da Gama estas la ĉefa heroo en la eposo La Luzidoj.
Pri Vasco da Gama rakontas la tria ĉapitro el la esperantlingva romano de František Omelka pri Fernão Magalhães, nomata Vasco da Gama