Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Marc Aurel Stein - Vikipedio

Marc Aurel Stein

El Vikipedio

Siro Marc Aurel Stein (naskiĝis la 26-an de novembro 1862 en Peŝto kiel STEIN Aurél; mortis la 26-an de oktobro 1943 en Kabulo) estis hungara juddevena geografia malkovristo kaj arkeologo, lingvisto, kiu ricevis la britan ŝtatanecon.

Li studis en Vieno, Leipzig, Tübingen kaj doktoriĝis en 1887. Ekde 1884 (?) li laboris en Oksfordo kaj en la Brita Muzeo. Li estis instruisto pri la sanskritaj lingvo kaj literaturo en la Lahore-a Universitato en 1888. En 1894 aperis lia unua scienca laboro pri katalogo de la libraro de la kaŝmira maharaĝo. Inter 1888–96 li multe vojaĝis en Kaŝmiro, esploris ties memoraĵojn kaj geografion.

Stein partoprenis en tri sukcesaj kaj unu malsukcesa esplorvojaĝoj en Centra Azio. La unua ekspedicio okazis en 1900, en orienta Turkestano, kie li traesploris la de Sven Hedin malkovritajn ruinojn. En dua esplorvojaĝo en 1908 li pludaŭrigis la esploron de la montaro Kuen Lun, plue li faris fosadojn en la dezerto Takla Makan kaj apud Tarim. Li reveturis en Eŭropon en 1909, kie li prelegis, verkis. En 191 li faris arĥeologiajn esplorojn en norda Hindio.

La tria ekspedicio daŭris tri jarojn (1913-1916), kaj li veturis entute 18.000 km en Interna Azio, Tuta Turkestano, Montaro Kuen Lun. Plej grava malkovro de Stein okazis dum la tria ekspedicio kaj estis ĉe "Ŝtonkaverno de mil Budhoj" proksime al Dunhuang (Tun Huang). Tiu estis la loko, kie li malkovris la Diamantan Sutraon, la plej malnovan presitan tekston de la mondo, aliajn 40.000 paperrulaĵojn. (Granda parto de tiuj estis forliverita kaj tiel ili restis por la homaro. La restintaj rulaĵoj kaj valoraj paperoj estis venditaj far ĉinoj. La de Stein forliveritaj rulaĵoj estas ankaŭ hodiaŭ esploreblaj, dum la far ĉinoj forvenditaj dokumentoj malaperis.)

Li postlasis kolektaĵon, kiun gardas la Brita Librararejo kaj kiu entenas ĉinajn, tibetajn kaj tangutajn manskribaĵojn, prakritajn lignajn tabuletojn, kaj dokumentojn en ĥotoneza, ujgura, sogdiana kaj orienturkaj lingvoj. Stein kolektis ilin dum siaj vojaĝoj tra meza Azio en la 1920-aj, 1930-aj jaroj. Stein trovis manskribojn en la antaŭe perdite-pensitaj toĥarianaj lingvoj kaj registris multajn arĥeologiajn lokojn, precipe en Irano kaj Baluĝistano.

Lian libraron heredis la Hungara Scienca Akademio.


[redaktu] Literaturo

  • Jeannette Mirsky, Sir Aurel Stein: Archaeological Explorer, Chicago 1998 ISBN 0-226-53177-5
    Pligrandigu
Pligrandigu


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://dsr.nii.ac.jp/toyobunko/index.html.en
•  http://ds.dial.pipex.com/town/avenue/xha71/Stein.htm
•  http://dsr.nii.ac.jp/toyobunko/language/en.html.en
•  http://idp.bl.uk
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com