Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Formulo Unu - Vikipedio

Formulo Unu

El Vikipedio

Formulo Unu (F1) estas konkursa kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile). Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (nun 19) konkursoj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkursejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.

Enhavo

[redaktu] Historio

En sia historio, la serio evoluiĝis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito, kaj tiam oni formaligis la ĉampionecon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.

La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsiloj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.

Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-10, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. Bremsiloj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. Ferdinand Porsche diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.

En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionecon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.

[redaktu] Kuradoj

Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.

La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras 2 horojn. Pilotoj haltas por benzino kaj freŝaj pneŭoj minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam halti kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.

Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj eksklusive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 10 poentojn, duarangulo 8 poentojn, triarangulo 6, kvara 5, kvina 4 kaj sesa 3. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampioneco, la teamo) kun plej da poentoj.

Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).

Formulo-Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlandaj eksterarad-aŭtaj serioj (nun ekzistas du grandaj serioj, IRL kaj CART) kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.

[redaktu] Ĉampionoj

Pligrandigu

En 1950, mond-ĉampioneca Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionecon ankaŭ por konstruistoj.

Ekde 1974, nur tri teamoj superas en la ĉampioneco: McLaren, Williams kaj Ferrari, kiuj konstruis veturilojn por ĉiuj krom du mond-ĉampionoj dum tiu periodo.

[redaktu] Pilotoj

Jaro Ĉampiono Lando
1950 Giuseppe Farina  Italio
1951 Juan Manuel Fangio  Argentino
1952 Alberto Ascari  Italio
1953 Alberto Ascari  Italio
1954 Juan Manuel Fangio  Argentino
1955 Juan Manuel Fangio  Argentino
1956 Juan Manuel Fangio  Argentino
1957 Juan Manuel Fangio  Argentino
1958 Mike Hawthorn  Unuiĝinta Reĝlando
1959 Jack Brabham  Aŭstralio
1960 Jack Brabham  Aŭstralio
1961 Phil HILL  Usono
1962 Graham Hill  Unuiĝinta Reĝlando
1963 Jim Clark Skotlando
1964 John Surtees  Unuiĝinta Reĝlando
1965 Jim Clark Skotlando
1966 Jack Brabham  Aŭstralio
1967 Denny HULME Ŝablono:NZL
1968 Graham Hill  Unuiĝinta Reĝlando
1969 Jackie Stewart Skotlando
1970 Jochen RINDT Ŝablono:AUT
1971 Jackie Stewart Skotlando
1972 Emerson Fittipaldi  Brazilo
1973 Jackie Stewart Skotlando
1974 Emerson Fittipaldi  Brazilo
1975 Niki Lauda Ŝablono:AUT
1976 James Hunt  Unuiĝinta Reĝlando
1977 Niki Lauda Ŝablono:AUT
1978 Mario Andretti  Usono
1979 Jody Scheckter  Sudafriko
1980 Alan Jones  Aŭstralio
1981 Nelson Piquet  Brazilo
1982 Keke Rosberg  Finnlando
1983 Nelson Piquet  Brazilo
1984 Niki Lauda Ŝablono:AUT
1985 Alain Prost  Francio
1986 Alain Prost  Francio
1987 Nelson Piquet  Brazilo
1988 Ayrton Senna  Brazilo
1989 Alain Prost  Francio
1990 Ayrton Senna  Brazilo
1991 Ayrton Senna  Brazilo
1992 Nigel Mansell  Unuiĝinta Reĝlando
1993 Alain Prost  Francio
1994 Michael Schumacher  Germanio
1995 Michael Schumacher  Germanio
1996 Damon HILL  Unuiĝinta Reĝlando
1997 Jacques Villeneuve  Kanadio
1998 Mika Häkkinen  Finnlando
1999 Mika Häkkinen  Finnlando
2000 Michael Schumacher  Germanio
2001 Michael Schumacher  Germanio
2002 Michael Schumacher  Germanio
2003 Michael Schumacher  Germanio
2004 Michael Schumacher  Germanio
2005 Fernando Alonso  Hispanio
2006 Fernando Alonso  Hispanio

[redaktu] Konstruistoj

Jaro Ĉampiono
1958 Vanwall
1959 Cooper
1960 Cooper
1961 Ferrari
1962 BRM
1963 Lotus
1964 Ferrari
1965 Lotus
1966 Brabham
1967 Brabham
1968 Lotus
1969 Matra
1970 Lotus
1971 Tyrrell
1972 Lotus
1973 Lotus
1974 McLaren
1975 Ferrari
1976 Ferrari
1977 Ferrari
1978 Lotus
1979 Ferrari
1980 Williams
1981 Williams
1982 Ferrari
1983 Ferrari
1984 McLaren
1985 McLaren
1986 Williams
1987 Williams
1988 McLaren
1989 McLaren
1990 McLaren
1991 McLaren
1992 Williams
1993 Williams
1994 Williams
1995 Benetton
1996 Williams
1997 Williams
1998 McLaren
1999 Ferrari
2000 Ferrari
2001 Ferrari
2002 Ferrari
2003 Ferrari
2004 Ferrari
2005 Renault
2006 Renault

[redaktu] Kurejoj (Cirkvitoj)

Ĉiuj la subaj kurejoj gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj nun:

[redaktu] Rete

  • Reklamo kaj F1 [en Esperanto]
  • Formula1.com - oficiala retloko por Formulo Unu [en Angla]
  • FORIX.com - plena listo de statistikoj por Formulo Unu
  • Funo! - Tekstoj, nombroj, bildoj kaj statistikoj pri la Formulo 1 [en Esperanto]
  • wikif1.org franca F1-a vikio


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com