Ekumena Esperanto-Kongreso
El Vikipedio
Ekumena Esperanto-Kongreso (EEK) estas komuna kongreso de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI.
La unua Ekumena Esperanto-Kongreso en okazis en 1968. Ĝi fariĝis ebla pro la 2-a Vatikana Koncilio, kiu kuraĝigis katolikojn al kunlaboro kun protestantoj, kaj je 1968 pro la ekumena engaĝiĝo de la esperantistoj Stefan Maul, Adolf Burkhardt kaj Jacques Tuinder.
[redaktu] Listo de la Ekumenaj Esperanto-Kongresoj
- 1-a EEK 1968 Limburg (Lahn) (Germanio)
- 2-a EEK 1970 Klagenfurt (Aŭstrio)
- 3-a EEK 1974 Hamburgo (Germanio)
- 4-a EEK 1978 Varna (Bulgario)
- 5-a EEK 1981 Dalfsen (Nederlando)
- 6-a EEK 1985 Augsburg (Germanio)
- 7-a EEK 1989 Annan Court (Britio)
- 8-a EEK 1992 Velence (Hungario)
- 9-a EEK 1993 Viviers (Francio)
- 10-a EEK 1994 Gostyn (Pollando)
- 11-a EEK 1995 Kaunas (Litovio)
- 12-a EEK 1996 Szombathely (Hungario)
- 13-a EEK 1998 Nantes (Francio)
- 14-a EEK 1999 Gliwice (Pollando)
- 15-a EEK 2001 Zagreb (Kroatio)
- 16-a EEK 2003 Rimini (Italio)
- 17-a EEK 2005 Piliscsaba (Hungario)
- 18-a EEK 2007 Pelplin Pollando