Ablativo
El Vikipedio
Gramatiko > Morfologio > Kazoj > Ablativo
Hindeŭropaj kazoj |
---|
Nominativo |
Genitivo |
Dativo |
Akuzativo |
Vokativo |
Ablativo |
Lokativo |
Instrumentalo |
Ablativo (el la latina ablativus, t. e. "forportanto") estas unu el la ok kazoj de la hindoeŭropa pralingvo. Origine per ĉi tiu kazo estis indikata la lokon de kie oni iras aŭ la personon kiu okazigas ion. Atentu, ke ĉi tiu estas malsama ol la akuzativo (por la direkto) kaj la lokativo (por la loko).
Ablativo en diversaj lingvoj povas esprimi ankaŭ instrumenton, tempon, manieron de ago. Tiuj ĉi funkcioj verŝajne estas transprenitaj de la instrumentalo. La uzo de e-vortoj en Esperanto ofte similas ablativon: "mi kuiras forne" = "mi kuiras per forno, en forno".
Ĉitempe en multaj hindeŭropaj lingvoj la ablativo ne plu ekzistas, la genitivo ofte ĝian funkcion havas nun.
Enhavo |
[redaktu] En la jenaj lingvoj
[redaktu] Hindeŭropaj
La ablativo estis unu el la kazoj de la hindoeŭropa pralingvo. Ĝi konserviĝis (krom postsigne) en neniu el la ĝermanaj, slavaj, baltaj kaj latinidaj lingvoj, sed tamen ĝin konas la Latina, la Armena, la Albana kaj la Sanskrito.
[redaktu] Latina
Latina: La esprimo ablativo estiĝis el la latina (casus) ablativus. Responde al ĉi tiu esprimo, la ablativo do estas kazo esprimanta disigon resp. formoviĝon aŭ "malrekta" kazo.
Ekz. Roma venire "veni el Romo", oculis videmus "per okuloj ni vidas"
En Latino oni konas ankaŭ la absolutan ablativon, kiu estas konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj kongruanta participo kiel verbo: Iove veniento, ... "Dum Jupitro venas, ..."
[redaktu] Sanskrito
En la Sanskrito la ablativo estas, kiel en la latina, malrekta kazo.
[redaktu] Albana
En la Albana lingvo ĝia finaĵo parte identas kun la finaĵo de la genitivo kaj dativo. Ĝi nur havas apartan finaĵon en plurala, nedifina formo, nome -sh.
[redaktu] Finnougraj
[redaktu] Finna
En la Finna ĝi finiĝas je -ltä aŭ -lta depende de la vokalharmonio. La ablativo esprimas en la finna moviĝon de la koncerna loko (talolta - "de (ĉe) domo"). Por esprimi horloĝan tempon, ĝi modifas numeralojn (viideltä - "je la kvina (horo)").
[redaktu] Estona
En la Estona ĝi finiĝas je -lt resp. plurale je -telt aŭ -delt.
Ekz.: kellelt "de kiu?", minult "de mi", turult "de merkato"
[redaktu] Hungara
En la Hungara ĝi finiĝas je -tól aŭ -től depende de la vokalharmonio.
Ekz. ágytól "for de la lito"
[redaktu] Mongola
En la Mongola lingvo la ablativo respondas je la demandoj "de kie?", "de kiu?", "ekde kiam?" und "de kio"? La finaĵo dependas de la vokalharmonio kaj de la speco de vorta radiko: -аас, -ээс, -оос, өөс; -гаас, -гээс, -гоос, -гөөс; -иас, -иос.
Ekz.: улсаас (de улс "ŝtato"), модноос (de мод "arbo, ligno, paliso"), ангиас (de анги "Klaso, studijaro")
[redaktu] Tjurkaj
[redaktu] Turka
En la Turka la ablativo respondas je la demando "de kie?". Ĝi estas formata per aldono de la finaĵo den resp. dan (depende de la malgranda vokalharmonio).
Ekz.: Nereden geliyorsun? (De kie vi venas?) Sinemadan geliyorum. (Mi venas el la kinejo.)
[redaktu] Fontoj
[redaktu] En la germana
- Lexikon sprachwissenschaftlicher Termini, "Leksikono de lingvikaj terminoj", Lejpcigo 1985
- Oda Buchholz, Wilfried Fiedler: Albanisch Grammatik, ISBN 3-324-00025-4, paĝo 212
- Hans-Peter Vietze: Lehrbuch der Mongolischen Sprache, Leipzig 1988, ISBN 3-324-00242-7, paĝoj 74-75
- Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort, Bielefeld 2002, ISBN 3-89416-245-7, paĝo 51