Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Finna lingvo - Vikipedio

Finna lingvo

El Vikipedio

La finna lingvo (finne suomen kieli) estas aglutina lingvo el la finn-ugra lingvaro. Ĝi estas fore parenca al la hungara lingvo, pli proksime al la estona kaj samea lingvoj.

La finna estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando (4,7 milionoj da parolantoj) kaj oficiala malplimulta lingvo en Svedio (300.000 parolantoj). Malnovaj grupoj de parolantoj de la finna lingvo ekzistas ankaŭ en Rusio, plejparte en Ingrio (dum la 20-a jarcento plejparte forpelita kaj asimiliĝinta), kaj norda Norvegio. Pli novaj finnlingvaj komunumoj troviĝas en Norda Ameriko (aparte en Usonaj ŝtatoj Miĉigano kaj Minnesota, nuntempe ankaŭ en Florido, kaj en Kanada provinco Ontario, en Rusia Karelio kaj Siberio (asimiliĝinta) kaj Estonio. Oni taksas, ke la finna entute havas 6 milionojn da parolantoj.

La lingva kodo estas fi respektive fin (laŭ ISO 639).

La finna alfabeto havas 29 literojn:

a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö

Tamen b kaj f aperas nur en pruntovortoj; c, q, w, x, z kaj å („sveda“ o) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo.

Interesa trajto de la finna lingvo estas, ke la ununombra triapersona pronomo "hän" ne distingas inter ina kaj vira sekso, same kiel "ri" en riisma Esperanto.

La vortordo en la finna estas kutime S-V-O (subjekto - verbo - objekto).

Enhavo

[redaktu] Historio

La finnan skriban lingvon Mikael Agricola (16-a jarcento) bazis sur la modeloj de la sveda, germana kaj latina lingvoj. Tamen dum longa tempo en la finna ne aperis multe da literaturo, preskaŭ nur religiaj tekstoj kaj administraj komunikaĵoj.

La sveda lingvo restis la sola oficiala lingvo de Finnlando ankaŭ post kiam la teritorio de Finnlando fariĝis aŭtonoma parto de Rusio en 1809. Nur en 1863 estis akceptita leĝo laŭ kiu la finna fariĝos oficiala lingvo post periodo de 20 jaroj. En la 19-a jarcento stabiliĝis ankaŭ finnlingva gazetaro kaj senreligia literaturo kaj la finna komencis esti uzata en duagradaj kaj superaj lernejoj.

En tiu periodo okazis t.n. dialekta batalo dum kiu la malnova norma lingvo, kiu baziĝis al sud-okcidentaj dialektoj, ricevis pli da elementoj el aliaj dialektoj, ankaŭ el orientaj dialektoj kaj formiĝis literatura lingvo, kiu ne apartenas al iu el dialektoj.

[redaktu] Specimeno: La Patro Nia

Isä meidän, joka olet taivaissa.
Pyhitetty olkoon sinun nimesi.
Tulkoon sinun valtakuntasi.
Tapahtukoon sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.
Anna meille tänä päivänä jokapäiväinen leipämme.
Ja anna meille anteeksi velkamme,
niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.
Äläkä saata meitä kiusaukseen,
vaan päästä meidät pahasta.
(Sillä sinun on valtakunta
ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)
Aamen.

[redaktu] Dialektoj

Ĉefaj dialektoj de la finna en regionoj kie ili estis parolataj ĉ. jaro 1900. La mapo montras ankaŭ eksajn kaj nunajn landlimojn kaj limojn de regionoj.
Pligrandigu
Ĉefaj dialektoj de la finna en regionoj kie ili estis parolataj ĉ. jaro 1900. La mapo montras ankaŭ eksajn kaj nunajn landlimojn kaj limojn de regionoj.

La finna lingvo havas naŭ bazajn dialektojn kiu grupiĝas al du grupoj: okcidentaj (sur la mapo numeroj 1-5) kaj orientaj dialektoj (numeroj 6-7). En la flavaj teritorioj estas parolataj aliaj lingvoj, okcidente la sveda, oriente la karela, sud-oriente la rusa, sude la estona kaj norde la samea.

[redaktu] 1. Sud-okcidentaj dialektoj

Ili estas relative multe proksimaj al la estona lingvo, ekzemple apud la longaj kaj mallongaj vokaloj, tiuj dialektoj havas ankaŭ meze longajn vokalojn. Sudokcidentaj dialektoj havas ankaŭ multajn fremdvortojn el la ĝermanaj lingvoj.

[redaktu] 2. Tavastiaj dialektoj

Tavastiaj dialektoj estas parolataj en suda, interna parto de okcidenta Finnlando. La grupo estas interne relative ne-unueca.

[redaktu] 3. Sud-ostrobotniaj dialektoj

Tre unueca grupo da dialektoj, kiu estas parolataj en malgranda regiono en okcidenta Finnlando.

[redaktu] 4. Mez- kaj nordostrobotniaj dialektoj

Tiuj ĉi dialektoj estas parolataj en regionoj Meza Ostrobotnio kaj Norda Ostrobotnio. Ili havas multajn trajtojn el orientaj dialektoj, kvankam kutime ili estas kalkulitaj en la grupo de okcidentaj dialektoj. En Meza Ostrobotnio ĉiu rivera valo havas sian distingeblan dialekton.

[redaktu] 5. Ekstrem-nordaj dialektoj

Tiuj dialektoj estas parolataj en vasta regiono kiu etendiĝas ĝis norda Svedio kaj Norvegio. En Norda Svedio la loka dialekto estas kalkulata nuntempe aparta lingvo kiun la lokanoj nomiĝas Meän kieli (nia lingvo), sed pri kiu oni uzas ankaŭ nomon tornevala finna. En Norvegio estas uzata nomo kvena lingvo. Ekstrem-nordaj dialektoj havas trajtojn kaj el okcidentaj kaj orientaj dialektoj.

[redaktu] 6. Savoaj dialektoj

Savoaj dialektoj havas pluraj subgrupojn kaj ili estas parolataj en vasta geografia teritorio. Ankaŭ malaperiantaj dialektoj de arbar-finnoj en Meza Svedio apartenis al tiu ĉi grupo. Savoaj dialektoj estas tre kreemaj kaj havas pluraj priskribajn vortojn kaj esprimojn.

[redaktu] 7. Sud-orientaj dialektoj

Sud-orientaj dialektoj (foje oni nomas ilin ankaŭ kareliaj dialektoj, tamen ne temas pri karela lingvo) estas parolataj en sud-orienta Finnlando. Nuntempe ili teritorio estas relative malgranda sed antaŭ la dua mondmilito ili estis parolataj ankaŭ en Karelia terkolo kaj en Ingrio.

[redaktu] Famaj finnlingvaj aŭtoroj

Aleksis Kivi - Elias Lönnrot - Mika Waltari

[redaktu] Finnaj vortoj en Esperanto:

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la

saŭno, suoma(1), lirli(2), kantelo(3), runo(4), madala(5), raŭmismo(6)

Notoj:

(1) "finna" ĝermandevenas
(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala
(3) finna liuto
(4) vers-tipo
(5) antikvaĵo, signifinte "malprofunda" laŭ la finna 'matala', uzita de frua poeto en la unua eldono de Esperanta Antologio
(6) Laŭ la devenurbo Rauma.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com