Mongola lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj Familioj > Altaja lingvaro
[redaktu] Lingvo
Mongola lingvo estas aglutina lingvo, apartenas al grupo de Altaja lingvaro. Ĝenerale, mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Ĉinio, burjat-mongoloj en Burjata Respubliko de Rusia Federacio, kalmik-mongoloj en Kalmika Respubliko de Rusia Federacio, kaj moguloj en Afganio parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoroj kaj baoanoj en Ĉinio parolas sudan mongolan. Naciaj malpli multoj: kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj parolas tjurkan lingvon. Dum sia historio, mongoloj verkis kaj uzis ch.10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉ. 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde 8-a jarcento pere de Sogdoj (kiuj loĝis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde 1940-aj jaroj) oni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo devige instruatas en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankau en kolegioj kaj universitatoj.
Vidu ankaŭ: Mongollingva literaturo